samedi 5 juin 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (40) - Maxence VAN DER MEERSCH

 




Hodiaŭ estis Petro elĉerpita. De antaŭ tri tagoj, li manĝis nur panpecon. La antaŭtagon, kiam li pagis al Hermance Vouters la dek du frankojn da luprezo por sia ĉambro, li sentis ploremon pro mizero, je la vido de tiu malaperanta mono, kiu signifis por li panon.

Li pasigis la matenfinon sur benko apud la bazaro. Foje li eksentis kapturnon, kiu postulis, ke li kuŝiĝu kiel por dormi. Li maĉadis paperpecetojn, por trompi sian stomakon.

''Kaj kion mi faros ĉivespere ?'' li angore sin demandis. Reiri al la ĉambro ankaŭ timigis lin. Oni mortus de malsato inter tiuj kvar muroj, neniu eĉ suspektante tion. Ekstere, la homa ĉeesto iom trankviligis lin.

Du viroj preterpasis. Ilin logis la benko. Ili sidiĝis apud Petro. Iliajn parolojn li distingeble aŭdis.

''Nur momenton, ĉar baldaŭ tempos...''

''Ni rapidos.''
''Ĉu vi kunprenis la gamelon ?''

''Kompreneble, eĉ grandan !''

Ili ekridis.

''Tamen, ĝi ankoraŭ estas bona. Hieraŭ, ni bone manĝis.''

Unu el ili levis la kapon al la turo de la poŝthotelo.

''Baldaŭ estos tagmezo. Ĉu ankoraŭ laca ?''

''Ĉio glatas.''
''Do, ni ekiru !''

Ili foriris direkte al la strato de Lille. Malantaŭ ili, Petro stariĝis kaj ilin sekvis. Ili ja parolis pri la manĝado. Kiu scias ? Eble ili konis ian informon, pri iu senpaga restoracio, iu Sav-armeo aŭ disdonado de postrestaĵoj.

Grandpaŝe ili iris. Petro anhelis sekvante ilin. Malagrabla ŝvitodoro pro malforto malsekigis liajn tempiojn. Li preskaŭ perdis el la okuloj la du virojn.

Ili plu marŝis. Elirinte el Roubaix, ili envenis en Croix (*), kaj laŭirante la straton de Lille, ili alvenis al la parko de l' nova urbodomo, kien Petro ilin sekvis.

En la fundo de l' parko, maldekstre, en libera aero, homamaso cirkaŭis rezervitan ejon. Tie laboris homoj, fumis grandaj fajroj. La vento alportis al Petro fortan odoron de grasaĵo kaj raguaĉo.

Tie troviĝis la popola manĝejo organizata de l' municipo. Kvar kuiristoj turnadis longajn bastonojn, kvazaŭ remilojn, en gigantaj kuirpotoj. Iuj viroj senŝeligis terpomojn el plenaj pelvoj. Aliaj ''dekafotis'', laŭ sia dirmaniero, kapojn de bovino, de ŝafo aŭ ĉevalo, de kiuj ili elgratis la karnon per siaj tranĉilpintoj.

Pelmele, oni verŝis la tuton en la kuirpotojn.

Viandoj, porkaĵoj, pasteĉoj, terpomoj, legomoj, makaronioj, konservaĵoj, grasaĵoj, kaj eĉ fiŝaĵo, ĉio tio kune bolis. Oni abunde salis, oni kirlomiksis, oni lasis kuiri. Kaj fakte, tio ankoraŭ estis tre manĝebla kaj eĉ bongusta...

Regis mirinda gajeco en tiu manĝejo sub libera ĉielo.
Unue, ĉiuj alvenis tien por manĝi. Oni vidis multe da bonaĵoj, oni amuziĝis pri la vigligo de l' kuiristoj, pri ilia rapida kaj iom fantazia laboro. Neniu plupensis pri la striko, pri la familia mizero. Oni senpacience nur atendis sian vicon.

Malantaŭ siaj du gvidantoj, Petro jam lokiĝis en longa vico. Li ne havis ujon por enteni sian supon. Tamen oni certe lin donos, li esperis, viand - aŭ panpecon. Li klopodis ne pensi pri tiu panpeco, kies deziro plenigis lian buŝon de salivo.

Cele fordirekti sian atenton de tiu fiksa ideo, li rigardis iun viron, kiun li rekonis esti Honoré Demasure, la Strabul'.
Nu, tiu ĉi, evidente ne malsatis ! Ankaŭ ĉi tie, uzinte siajn kontaktojn kun la malvirtaj politikistaĉoj, li sukcesis enŝoviĝi por alkapari oficialan rolon kaj plenigi siajn poŝojn kaj stomakon.

Malgraŭ ke li loĝis en Roubaix, li estris la laborojn en la popola manĝejo de Croix, kiuj en lia menso konsistas en tio : levi la kovrilojn, trinki el grandegaj ĉerpiloj, ĵeti en la buŝon pecojn da kruda viando.

Liaj makzeloj senĉese maĉadis. El ĉiuj marmitoj, li elŝtelis ion : varman terpomon, salamopecon, cepon, tranĉaĵon de bovaĵo.

Li estis tiel cinika, ke li eĉ skoldis la aliulojn, kaj ĉiujn li vigle aktivigis.

Homoj alproksimiĝis por respektplene paroli kun li ; ili enŝovis monerojn en lian manon por gajni al si liajn favorojn.

Jen ulo, kiu lerte elturniĝis, ĉu vere ?

Komparante sin kun li, Petro pli bone sentis sian mallertecon de senarma homo, nekapabla barakti aŭ kontraŭstari la sorton.

Ĉar Petro naskiĝis por vivi en socio civilizita kaj intelektigita. Li troviĝis tie, malpura, kompatinda, meze de aliaj mizeruloj, kiuj atendis sian supon.

Tiam, li pripensis pri strangaj aferoj.

Li diris al si, ke li konas rakontojn, kiujn tiuj uloj eĉ ne suspektas.
Li povus paroli pri tetrarkio*, pri la sincero de l' konvertiĝo de Konstanteno la Granda*, pri la rivaleco inter Aristido la Justulo kaj Temistoklo*.

Kio okazintus al helenismo, se la Persoj venkintus en Salamino*?

Ĉu la Mito de Psiĥo*, en Apuleo*, havas simbolan sencon, kiun oni povu kunligi kun misterecaj religioj*?

Ĉu prave aŭ malprave, ke la ''modernuloj'' volas rehonorigi la memoron de Klaŭdio* kaj Kaligulo*?

Petro estis farita por labori pri tiaj aferoj, ne por eltrovi manĝaĵon aŭ panon. Ĉi tie, li estis neadaptito en tiel malĝusta loko, kiel se La Strabul' estus en Sorbono*.

Alvenis lia vico. Li troviĝis fronte al iu viro en granda blua antaŭtuko nodita sub la brakoj, kiu manuzis ĉerpilon.


''Pecon da pano'', li petis.''Mi ne havas kaserolon.''

''Kio pri via karto ?'', demandis la viro.

''Mi ne havas ĝin.''

''Vi loĝas en Croix, ĉu ?''

''Jes.''

''Ĉu vi strikas ?''

''Jes.''

''Nu, tiel montru do vian karton.''

''Mi forgesis ĝin.''

''Iru serĉi ĝin... Aliulo !''


Dum Petro foriris, la viro okulumis kun ruza mieno.
Kaj ĉiuj malkaŝe ridadis.


(*) Croix : urbo apud Roubaix kaj Lille.
NB : Por ĉiu alia nomo, bonvolu legi ties artikolon en Vikipedio, ekzemple :
*Tetrarkio :

https://eo.wikipedia.org/wiki/Tetrarkio
*Konstanteno la Granda :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Konstanteno_la_Granda
*Temistoklo :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Temistoklo
*Psiĥo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Psi%C4%A5o
*misterecaj religioj :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Misterecaj_religioj


---------------------DAŬRIGOTA-----------------


2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Dankon pro la laŭvica tradukaĵo.
    Mi proponas al vi ŝanĝi kelkajn frazojn kaj forigi eraretojn, kiujn mi trovis en la teksto.

    -Ili ja parolis pri la manĝado.
    -restoracio
    -en plena ventro ( ne vento )
    -Oni senpacience nur atendis
    -por enmeti en sian supon
    Amike, ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Dankegon pro via valorega helpo!
      Mi ĵus korektis la erarojn, kaj iomete ŝanĝis du frazojn, kiuj ne estis sufiĉe klaraj.
      (en plena vento) = en libera aero, sub libera ĉielo.
      (por enmeti sian supon) = li ne havis ujon por enteni sian supon.
      Mi esperas, ke ĉio estas bone komprenebla nun.
      Pasigu tre agrablan semajnon! Fartu bone.
      Plej amike salutas vin,
      Mikelo

      Supprimer