mardi 15 juin 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (41) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


Estis nun pli kruele devi foriri kun malplena stomako, post tiom longa atendado.
La strato de Lille aspektis senfina...
Petro pene marŝis laŭlonge de l' domoj ; li haltis ĉiujn dek paŝojn por reakiri spiron. Liaj plandumoj estis eluzitaj. Jam liaj ŝtrumpetoj iĝis truitaj.
Seke kaj sane malvarmetis, agrabla vetero por homoj kun plena stomako. Sed Petro sentis sin frostita. Li streĉe premis sian maldikan jakon, ŝovis siajn manojn en la poŝojn. Liaj dentoj klakis pro malvarmo, eble ankaŭ pro malsato.

''Se mi estus en Lille, mi enirus en la muzeon'', li pensis.

Sed en Roubaix, la muzeo malfermiĝas nur dimanĉe.

Ankaŭ estis la trinkejeto Vouters. Sed oni ne povis resti tie, tutan posttagmezon sen trinki glason, nur ĉirkaŭante la hejtofornon de la brakoj. Post momento, embarasita pro la riproĉa rigardo kaj aludoj de Abel, Petro devus supren reiri en sian ĉambron.

Kaj tiu ĉambro lin timigis. Ĝi estis grandega, malvarmega, norden orientita, kaj ties lumeto envenis de tiu fetora malseka puto, kiun oni nomas la korto.
Neniu hejtado. La meblaro inkludis ja etan stovon, sed Petro ne havis karbon.

''Fajro estas malsaniga en dormoĉambroj'', li klarigis.

Ĉar iu sento de fiereco pli forta ol li mem, faris lin timi kompaton. Kiam la homoj vidis lin foriri sen mantelo kaj kadence kuri por sin varmigi, kun siaj manoj en la poŝoj, li respondis, kun kontenta mieno, por ke neniu tentu lin plendi:

''Sed ne malvarmas !''

Hodiaŭ, kuri li eĉ ne plu povis. Li provis sed preskaŭ falis. Liaj kruroj strange ŝanceliĝis. Li malrapide revenis al Roubaix. Ĉiujn dudek metrojn, li sidiĝis sur iu sojlŝtono. Kiam oni lin rigardis, li stariĝis kaj revojiris. Li alvenis al la placo ĉirkaŭ la kvara horo.

Elŝvebis brumo.
''Des pli bone'', li opiniis. ''Oni malpli vidos min.''

En lia menso venis ideo. Iom da tempo li pasigis en la triaklasa atendejo de l' stacidomo. Oni tie sentis sin vere bone. Se li ne tiom malsatus, li povus dormi.

Tri aŭ kvar fojojn, li refoje priserĉis siajn poŝojn, ĉar prezentiĝis al lia penso subita espero. Eble ankoraŭ restis io manĝebla aŭ vendebla. Ses soldoj, fakte necesis nur ses soldoj por aĉeti bulkon. Unu fojon, tremetigis lin emocio : aĵo ronda sub lia mano... Sed nur temis pri osta ĵetono, memoraĵo de iu kartludo.


Forironte, li konatiĝis kun interesa persono. Virino kun du infanoj, unu en siaj brakoj, sidiĝis apud li sur la benketo de l' atendejo. Ŝi malagrafis sian korsaĵon, senĝene eltiris belan ŝvelan mamon, kiun eksuĉis la bebo. De tempo al tempo, ŝi kriis ''Aj !'', kaj tio mirigis Petron.

''Li tiras min'', ŝi finfine klarigis.''Li malsatas, mia karuleto !''
''Jen beleta infano'', diris Petro pro ĝentileco.

''Jes. Mi volis reiri hejmen, sed li ploraĉis survoje... Nu, kio pri vi ? Kion vi faras ĉi tie ?''
''Nenion.''

''Ĉu strikanto ?''

''Ne. Mi estas senlabora.''

''Vi ne aspektas fortika. Ĉu malsana ?''

''Mi malsatas.''

La virino estis kortuŝita. Ŝi rigardis Petron.

''Mi havas nenion... '', ŝi flustre bedaŭris.
''Nenion mi bezonas.''

''Kompreneble... sed tamen... Kial ne iri al komisarejo ? Tiel ne restu la tutan nokton ! Se frostos, oni levprenos vin jam rigidan, morgaŭ. Iru do al la komisaro, mi diras !''

''Kion li povas fari por mi ?''

''Nenion. Li metos vin en prizonon. Almenaŭ vi manĝos iom da supo... Nur diru, ke vi frakasis montrofenestron. Kaj morgaŭ vi diros, ke tio ne estas vera.''

Petro stariĝis.
''Prave. Dankon, sinjorino !'' li diris.

Kiel stulta li estis, tiel senhelpa en tia ekzistado, kiu ne estis lia! Li eĉ neniam pensis pri tio.


Li eliris el la stacidomo. Estis sonoronta la oka horo.

Komisarejon oni facile trovas. Finfine, sufiĉis ke Petro reiru en sian kvartalon, al la policejo de Sankta Elizabeta.

En la strato, la malvarmo ŝajnis al li pli morda. Doloris liaj piedoj. Jam li plu malfortiĝis. Li malrapide laŭiris la straton de l' Stacidomo, pasis tra la placo Notre-Dame, Sankta Marteno kaj la Foirhaloj. Li dediĉis pli ol unu horo kaj duono por alveni tien. Finfine, elĉerpita, li haltis ĉe la angulo de l' stratoj Bernard kaj de l' Tegolejo. Pli akriĝis la frosto. Nigre noktis. Sed Petro ne povis iri plu. Ne gravas se li mortus sur tiu loko. Morgaŭ, kiel diris la virino, oni levprenos lin rigidan, kaj punkto.

Antaŭ liaj okuloj pasis vizioj. Li revidis sian junaĝon, sian malgrandan apartamenton de Lille. Lia patrino preparis la vespermanĝon. Li mem laboris sub lampolumo. Li aĝis dek tri jarojn, surhavis mallongan pantalonon. Hejtis la forno, bonodoris la supo.

''Petro, fermu viajn librojn. Estas manĝhoro !''

Kaj Petro fermis siajn dikajn lernolibrojn, tiujn mensogajn librojn, kiuj promesis al li la mondon, kaj kies senutila sciado nun lasis lin morti pro malsato.

Kion dirus lia patrino, se ŝi vidus sian Petron nun ? Ŝi eĉ mem demetis liajn ŝuojn, tenere viŝis la piedojn de sia kara knabeto, reveninta sub la pluvo... Ĉu eble lasi tiel forpasi estulojn, kiujn aliaj tiom amis ?


Petro nun kaŭriĝis. Klininte la kapon al la brusto, li krucis la brakojn kaj ĉirkaŭpremis siajn genuojn. Li sentis sin forpasonta. Kaj por morti li nekonscie retrovis la pozicion de l' embrio en la patrina utero. Li estis forironta kiel veninta...

Sed el la fundo de l' nokto, kie li enŝlimiĝis, lin revokis sono de paŝoj kaj voĉoj. Alvenis homoj. Li malfermis la okulojn sed unue nenion vidis. Paŝoj alproksimiĝis. Li ekvidis du ombrojn. Fraŭlino kaj viro... Ili haltis, rigardis tiun kaŭrantan homon kiu, de l' fundo de sia mizero, ĵus levis la okulojn direkte al ili...

''Iu drinkulo'', diris la viro.''venu.''

Ili malproksimiĝis.

Kaj Petro per sia tuta forto pensis : ''Necesas krii ! Necesas krii !'', sed ne sukcesis eligi iun vorton.

Ili jam foriris de longa tempo, ŝajnis al li, kiam finfine li povis ĝemi : ''Sinjorino... Sinjorino...''


Tiam li havis la impreson, kvazaŭ oni zorgas pri li, perforte malfaldas liajn rigidajn membrojn, kaj restarigas lin sur la kruroj.


---------------------DAŬRIGOTA--------------------


2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! La traduko de la teksto estas bona.Nur du rimarkoj:Forironte,li...
    - en tia ekzistado, kiun ne estis lia ( eble kiu? ĉu ne?) Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
  2. Saluton kara Ivar!

    Kompreneble vi tute pravas, kaj mi ĵus korektis tiujn du erarojn. Mi tre dankas al vi pro tiom da atento kaj pro viaj ĉiamaj spertaj rimarkoj!
    El centra Francio (kie hodiaŭ varmegas), mi deziras al vi ĉion plej bonan, precipe sanon!
    Plej amike,
    Mikelo

    RépondreSupprimer