lundi 21 juin 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ...(42) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                         La verkisto kun lia edzino

Rikardo, la brigadisto de l' fakĝendarmoj, kaj Reĝina Dauchy, la fratino de Tuné, kiel kutime revenis al la strato Longues-Haies. Reĝina daŭre eliris el la uzino Laforge je la oka. Kaj Rikardo, cele protekti ŝin kontraŭ la strikantoj, ŝin akompanis hejmen.

Ili jam vere amikiĝis. Ĉiutage, Rikardo donacetis al Reĝina bagatelojn sed precipe nutraĵon, ĉar li ja divenis, ke tio pli ol aliaĵo, plezurigis la fraŭlinon.

Ĉiuvespere, Reĝina nun hejmen alportis grandan pakon : panon por militistoj, salamon, fromaĝon, pasteĉon.
Nenion oni riproĉis al ŝi. Leono Dauchy ne plu zorgis pri siaj filinoj, kaj la patrino Filomena jam elreviĝis pri siaj virtaj ambicioj.

Oni ja vere tro malsatis. Estis preferinde, ke ĉiu elturniĝu por ĉies profito. Tuné, kiu multe kolektis danke al siaj ŝteladoj kaj rabadoj, fariĝis potenculo, kiun eĉ la patro respektis.

Sed Rikardo nenion petis interŝanĝe de siaj afablaĵoj. Li pli kaj pli korligiĝis al Reĝina. Al li tre plaĉis iu inteligenteco, iu sereneco kaj iu ĉarmo, kiujn ŝi elmontris. Li timis ŝin timigi, li preferis atendi, vidi kiel sin prezentos la cirkonstancoj.

Ĉar por la fraŭlino tiu situacio prezentis danĝeron. Rikardo estis fakĝendarmo, fakte de l' partio malamika. Li foriros kiam finiĝos la strikoj. Reĝina devis atenti ne preni la aferojn serioze ; ŝi ne povis tiel sin doni, sciante, ke li forlasos ŝin post kelkaj monatoj.

Krom se …


Jam de kelkaj semajnoj, Rikardo serioze pensis pri geedziĝo. Li bone perlaboris. Nutri edzinon ne devis lin ĝeni. Li faris sonĝon : li vidis Reĝinan loĝanta kun lia maljuna patro, tie for en Rusiljono*. Li irus viziti ilin de tempo al tempo, ĝis kiam alvenos la fino de lia servtempo.

Ŝi estus komforta, ŝi prizorgus lian patron. Ŝi estis honesta kaj dolĉa junulino. Ili ĉiuj estus feliĉaj.

Sed necesis iri tiun vojon singardeme. Geedziĝo estis grava afero. Tamen, malgraŭ ke li ankoraŭ sin detenis, tagon post tago Rikardo pli sentis, ke nun li ne plu foriros sen fari definitivan promeson.

Al Reĝina, Rikardo multe plaĉis. Lin ŝi ne timis. Male, ŝi plene fidis al li, tiagrade ke tiam, nokte, ili revenis solaj, ĉar Pozzo rendevuis kun iu amantino. Neniam Rikardo diris maldecan vorton, faris malkonvenan geston.


Hodiaŭ ili rapide marŝis direkte al la strato Longues-Haies por ne suferi malvarmon. En la strato Bernard, ili preterpasis kaŭrantan homon.

''Iu drinkulo'', diris Rikardo. ''Venu !''

Ĝuste tiam Petro kriis : ''Sinjorino !... Sinjorino !...'', kaj ili venis lin restarigi.

Ili skuis lin, palpis liajn frostitajn manojn, turne direktis lian vizaĝon al la lumo de l' stratlumigilo.

''Mi rekonas lin !'' diris Reĝina, atente rigardante tiun senkolorigitan vizaĝon kun fermitaj okuloj, kvazaŭ mortaj. ''Li estas la instruisto. Li loĝas ĉe Vouters.''

La junulon ŝi frapetis kaj ekfrapis per malpezaj vangofrapoj, dum Rikardo frotadis liajn membrojn. Ekkoloriĝis la vizaĝo de Petro. Li moviĝis kaj tremetis.

''Sinjoro ! Sinjoro ! Vi estas la instruisto, ĉu ?''

Petro kapjesis.

Li malrapide rekonsciiĝis. Li malfermis la okulojn, svage rekonis la vizaĝon de Reĝina, kiun li jam foje vidis kun Tuné.

''Ni rekondukos lin'' diris Rikardo.''Li mortus ĉi tie... Ĉu vi konsentas, amiko ?''

''Jes'' refoje respondis Petro.

''Li ne povos marŝi'' rimarkis Reĝina.

''Mi portos lin hejmen''.

''Sed kio pri vi ?'' demandis Reĝina. ''Ĉu vi ne timas ?.. Eĉ se estas privata enirejo, tamen...''

''Nu, mi demetu mian kaskon...''

Ĝin li demetis kaj donis al Reĝina. Li ankaŭ demetis sian varman mantelon por kovri Petron. Kaj, fortika, li prenis la viron en siajn brakojn, kiel virino portas infaneton.

Reĝina iris antaŭe. Ili alvenis al la trinkejeto Vouters. Renkontinte neniun, ili supreniris la ŝtuparon de l' meblita ĉambro. Petro fingromontris sian ĉambron. Reĝina malfermis la pordon. Kaj Rikardo portis sian ŝarĝon al la lito.

Estis nenio en la loĝejo, nek lampo, nek alumeto. Rikardo priserĉis siajn poŝojn, eltiris du monerojn, kiujn li donis al Reĝina.

''Iru serĉi kandelon, iom da ligno, bonvolu... Ankaŭ rumon.''

Kaj li revenis apud Petron. Li rekomencis frotadi lin en la tenebro. Tion li faris malmilde, kiel ulo, kiu ne konscias pri sia forto. Kaj Petro mallaŭte plendis, elĉerpita pro tiom vigla frotado, kiu tamen revarmigis lin.


Momenton poste, Reĝina eniris, ekflamigis kandelon kaj ardigis la fornon. Rikardo donis al Petro glason da rumo. Oni pridemandis lin :

''Ĉu kafokruĉon ? Kafon ? Ĉu nenion vi havas ĉi tie? Vi bezonus ion manĝi...''

Petro ne respondis, ne aŭdacis konfesi. Reĝina la unua komprenis. Ŝi flustre klarigis al Rikardo. Kaj li denove sendis ŝin eksteren ; ŝi revenis kun butero kaj ovoj. Siaflanke, Rikardo malfermis la paketon, kiun li estis doninta al Reĝina;

li elprenis panon, ŝinkon, poton da marmelado, litron da vino.

Kiam la vespermanĝo estis preta, Petro stariĝis, helpata de Rikardo. Sur la tablo troviĝis ŝinkomleto, pano, vino. Petro sidiĝis. Kaj lia ŝvelita koro kvazaŭ krevis, kiam li proksimigis la unuan buŝplenon al siaj lipoj.

Li ekploregis kun nerezisteblaj singultoj, premite de tro forta emocio, pro senti tiujn bonaĵojn, pro vidi tiun teleron plenan, tiun glason plenan. De kvar semajnoj, li ne bruligis la fornon, ne manĝis en telero, forgesis la odoron de manĝo. Li ne sukcesis gluti la unuajn buŝplenojn. Li ne plu kutimis. Kaj li tro ploris por povi manĝi.


Forirante, Reĝina kaj Rikardo lasis sian paketon da manĝaĵo sur la tablo. Kaj ili promesis reveni por peti novaĵojn de sia protektato.


FINO DE L' UNUA ĈAPITRO


Rusiljono : regiono de suda Francio.https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusiljono



2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Cxi-foje mi trovis erarojn en du frazoj. Devas esti jene: Ni rekondukos lin.
    - kiam li proksimigis la unuan ...
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!

      Dankon pro viaj taŭgaj rimarkoj! Mi ĵus korektis tiujn du erarojn.
      Pasigu agrablan semajnon kaj fartu bone!

      Plej amike,
      Mikelo

      Supprimer