jeudi 29 avril 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (38) - Maxence VAN DER MEERSCH

  

                        Maxence VAN DER MEERSCH

 

La du amantoj stariĝis. Iu preterpasis ilin, saltante meze de l' rubusoj.

''Kio okazas ?'' demandis Ĵak.

''La polico !''
Kaj la viro malaperis.


Ĉirkaŭ la lageto, kurpaŝe alvenis policistoj.

''Ni rapidu al la kaŝejo !'' diris Ĵak.

Tuj Laŭra kaj li fuĝis tra la arbetaro.

Ili havis sekuran rifuĝejon, kiun ili uzis ĉiufoje kiam alvenis policistoj. Ĉar la posedantoj plendis pro tio, ke oni ruinigas ilian parkon, ne maloftis la policaj patroloj.

Apud basenego dormanta funde de l' parko, kvazaŭ rustkolorita pro la dika kovraĵo el velkintaj folioj, Ĵak kaj Laŭra jam malkovris miniaturan groton el rokaĵo, kie eblis sekure kaŝiĝi. Jam plurfoje, de tie ili sentime vidis pasi la ĝendarmojn, dudek metrojn for de ili.

Du minutojn poste, ili estis ĉe la groto, en kiu ili tuj kaŝiĝis. Baldaŭ la krioj finiĝis. Ĵak singarde surgrimpis la rokaĵon kaj ekvidis la policistojn malproksimiĝi por repreni siajn biciklojn.

Li ekridis :

''Bonan vojaĝon !''

Li malsupren reiris apud Laŭra. Ŝi sidis ĉe la eniro de la groto, kiu rigardis al la basenego. Kaj, pensema, ŝi kontemplis nimfon el verdiĝinta ŝtono, kiu kurbiĝis por sin admiri en la akvo, koketa, kun unu mano sur sia brusto.

''Oni estas trista, hodiaŭ, ĉu ?'' diris Ĵak. '' Kaj mi estas ĝuste ĝojhumora !''

De malantaŭe li kisis ŝin, renversis ŝin apud li, sur la sekajn foliojn. Pli ol unu fojon, estis ilia dormoĉambro tiu eta groto, kie oni estis tiel bone kaŝata...

''Ĉu mi faru petolaĵojn ? Nu, vi timas, ĉu ? Ha ! Vi ne timas !''

Sed Laŭra daŭre aspektis serioza. Ŝi antaŭtimis paroli. Ŝi diris al si : tio necesas, nepre necesas. Sed, malfermonta la buŝon, ŝi sentis nevenkeblan angoron, kiu haltigis ŝin.

Ĵak komprenis, ke estas problemo.


''Nu, grandulino mia, kio okazas ? Vi ne malsaniĝis, ĉu ?'' li demandis.
''Aŭskultu'' fine diris Laŭra, ''ion mi devas demandi al vi.''
''Parolu.''
''Vi estas edziĝinta, ĉu ne ? Respondu. Tion mi ja scias.''

Ĵak ĉesis ridi. Ne eblis scii, ĉu li koleros aŭ ploros.

''Diru ! Kial mensogi ? Tion vi devos iam konfesi, fakte. Vi estas edziĝinta, ĉu ?''
''Jes'' Ĵak flustris.

''Kaj... ĉu vere, ke vi havas infanon ?''
''Jes'' denove diris Ĵak mallaŭtvoĉe.


Laŭra miris pri la sufero kaŭzita de lia konfeso, kiun ŝi tamen atendis kun certeco. Jen la fino : li havis infanon, nenion ŝi povis plu fari. Ŝi tamen ne povus depreni la patron de tiu infano !

''Kaj kion do vi intencas fari pri mi ?'' ŝi reparolis, tamen esperante, ke li havas en menso rimedon, ideon, ion alian ol la teruran disiĝon.

Sed Ĵak havis nenion. Kion ankaŭ li mem povus fari ? Estis lia edzino ; estis precipe la infano ; tiu infano, kiu malsatis sen li, kiu eble foriros kiel Popol foriris. Kaj estis Laŭra, kiun li amis...


''Vi devintus lasi min trankvila'' flustris Laŭra.

''Jes.''

Ili silentis.

Laŭra reakiris la spiron. Ĝuste tiam, sian tutan kuraĝon ŝi bezonis por diri la definitivajn vortojn. Ŝi iomete plu atendis, kaj reparolis :

''Nu, vi devas nun foriri...''

Ĵak ektremis.

''Ĉu foriri ?''
''Jes, foriri. Vi devas pensi pri tiu infano. Vi estas edziĝinta, tiel estas...''


Ĵak nenion respondis. Li tenis la kapon inter siaj manoj, fiksrigardis la akvon.

''Ĉu ne, Ĵak ? Tion vi devas fari.''

Li relevis la kapon :
''Kio pri vi ?''

Ŝi malrapide levis la ŝultrojn.

''Ne gravas al mi. Ni ne estis geedziĝintaj. Do, kulpas mi mem …''

''Ne diru tion, Laŭra ; ĉion mi mem faris al vi, tiel preninte honestulinon ... Mi perfidis vin, mi estas malestiminda ; mi ne meritas, ke vi ĉagreniĝu pro mi ... Aŭskultu, necesos min forgesi, rekomenci, edziniĝi ... Vi povas komenci novan vivon...''
''Jes.''

''Koncerne la alian, eksciu, ke malgraŭ ĉio, ni vivis kune ; ni estis geedziĝintaj, ŝi havas tiun infanon... Mi ne povas... ne, mi ne povas forlasi mian filineton ! De kiam Popol mortis, mi ne plu vivas. Eble ŝi malsatas ; ŝi bezonas min ... Ĉu vi komprenas min?''

''Jes, mi ja komprenas vin.''


Kaj ŝi longe silentis. Ŝi timis ekploregi, nevole malkaŝi sian sekreton, diri ke ankaŭ ŝi havos infanon... Tio ne estus bona faro, ĉar fakte, ŝi mem prenis la edzon de alia virino.

Ĝi estos ŝia infano, la bastardo, la entrudulo...

Laŭre reakiris iom da spiro, kaj fine tamen petis :
''Ĵak, vi devas tuj foriri, jam hodiaŭ...''

''Ĉu tuj ?''
''Jes.''

''Ĉu vi ne plu volas revidi min?''

Ŝi kapneis. Ĵak restariĝis. Li strange rigardis Laŭran.

Kaj li ekploris dikajn larmojn, singultante. Li aspektis samtempe komika kaj timiga.
Tiam Laŭra sentis sin tro ĉagrenita. Ŝi ekprenis lin en siaj brakoj, konfuzegita, patrina, forgesanta ĉion, por ne plu vidi lin plori. Ŝi brakumis lin, kisis lin, forprenis liajn manojn de lia vizaĝo, luladis lin kontraŭ ŝi.

''Ĵak, Ĵak mia, ĉesu plori, ĉesu plori. Mi ne rankoras kontraŭ vi, tion mi asertas ; mi ankoraŭ amas vin ! Kaj mi ne sentos ĉagrenon ; mi promesas, ke mi forgesos vin ; mi estos feliĉa ! Ĵak, ĉesu plori, ĉesu...''


Tiam ŝi ĉirkaŭbrakumis lin. Ŝi mem sin oferis, kaj celante lin konsoli, petis tiujn karesojn, kiujn ŝi antaŭe rifuzis. Fakte, viro estas nur infano, tion Laŭra ja sciis. Kiam li malbone agis, ankoraŭ necesis, ke iu virino lin pardonu kaj akceptu, kiel knabo, kiun oni tro skoldis... Ricevinte iom da plezuro, eble li havos pli da kuraĝo por foriri.


Fino de l' deka ĉapitro.

                    Fino de l' unua parto.


-------------------DAŬRIGOTA-------------------


2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Laŭ mia opinio via frazo "ke vi ĉagrenu por mi" estas gramatike malĝusta. Mi proponas diri jen tiel: mi ne meritas, ke vi ĉagreniĝu pro mi.
    Nu ankoraŭ mi vidas ĉi tie unu tajperaron - Ĵak ektremis ( ne Ĵaj ) Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Refoje vi malkovris erarojn en mia traduko, malgraŭ pluraj relegadoj! Gratulojn pro via sperta atento! Kaj dankegon pro via altvalora helpo!
      Plej amike el Sologne (regiono) en centra Francio, Mikelo

      Supprimer