mercredi 21 avril 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (37) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                          La verkisto kun sia edzino

 

Ĵak troviĝis mezalte sur granda arbo. Per fortaj hakilbatoj, li ektranĉis dikan branĉon, dum Laŭra surtere kolektis sekiĝintan lignon, kiun ŝi ligis en faskojn.

La tuta parko resonis de nekutima tumulto. Grupoj vivigis ĝian tristecon, kriadis, ridadis en la ĝojplena bruego de hakiloj kaj aliaj iloj. Jam finiĝis la aŭtuno. La nudaj arboj levis al la griza ĉielo gracilan retaĵon de nigraj kaj senfoliaj branĉoj. Kaj, malantaŭe, giganta suno, suno anoncanta froston, mirinde neta kaj ruĝa, malrapide subiris !

Sur la tero ŝvebis fajna nebuleto de vintra posttagmezofino, kiu delikate ombrumis la rufan mason de l' densaj veproj.

Malproksime, fojfoje, ĉe la fino de aleo, ekvidebliĝis la peza formo de l' kastelo, rektalinia kubo el ŝtonoj, kies hela grizeco roziĝis sub la diskreta rebrilo de l' sunsubiro. Ĝia tegmento el ardezo, malsekigita de l' nebuleto, kontraste aspektis delikate blu-malva.

Kaj nenio estis tiel melankolia kaj milda, kiel tiu simfonio de dolĉaj koloroj dronintaj en malpeza nebulo, tiu senfolia bosko, tiu lageto kun stana respeguliĝo, tiu malnova domo kun fermitaj ŝutroj, kun muskaj sojloj kie amasiĝis velkintaj folioj, kun ruĝe lumigitaj muroj kvazaŭ subtenitaj en harreto de sekiĝinta ampelopso.

Fakte, en tiun direkton iris neniu. Malgraŭ ĉio, la homoj ŝajne ankoraŭ timis vidi la mastrojn eliri. Preferinde ili restis en la bosko.

Tie troviĝis la vivo. Aroj da homoj ĉirkaŭis la arbojn, kiujn ili ekhakis de ties piedoj. Aliloke, kliniĝintaj siluetoj kolektis tere kuŝantajn branĉetojn.
Pli malproksime, unu familio ĉirkaŭ granda fajro manĝis ŝmirpanojn kaj trinkis el la botelo. Leviĝis blua kaj blanka fumo, kie foje supreniris klara flamo. La malseka ligno, kun akra odoro, brulante krakadis.

Plejsupre, preskaŭ en la ĉielo, kiel nigra punkteto, moviĝis iu viro, grimpinte sur la supron de maljuna arbo. Distingeble aŭdiĝis lia voĉo :

''Ho !''
Tiam, kun forta bruego, ĵus segita branĉo falis alkroĉiĝante ĉie, dum oni malsupre flankeniĝis.

Ĉirkaŭ la lageto malrapide pasis rektaj ombroj. Oni fiŝkaptis. Oni elakvigis dikajn karpojn, svingiĝantajn gobiojn, ruĝbrilajn ciprinojn, kiujn la infanoj konservis en rustaj ladskatoloj, aŭ en korboj plenaj de malsekaj herboj.


Kiel iloj, la viroj havis hakilojn, aŭ longajn flekseblajn segilojn, kiujn ili duope manuzis, kun malrapidaj senhaltaj dorsofleksiĝoj. Ili atakis arbojn en la tuto, segis aŭ entranĉis ties trunkon. Aŭ ili surgrimpis por dehaki la branĉegojn. Aŭdiĝis la obtuza batado de hakiloj ektranĉantaj la lignon, kaj de tempo al tempo longa kaj sonora krakado, poste peza falo, pro kiu iom tremetis la tero.

Iu arbo falegis, aklamata de triumfa krio.

La virinoj havis pli malpezajn ilojn. Ili rompadis falintajn branĉojn, ligis la faskojn.
Maljunaj viroj penadis por ŝarĝi sian ĉarumon per dika lignopeco.
Buboj, kun hakiletoj, ludis al simio-ludo en la arbetaro, feliĉaj pro tiu detruofesto, en kiu siaj instinktoj estis ĉifoje stimulitaj.

Al falinta arbo, ĉiuj sin pelis.
Kutime, la improvizita arbohakisto atribuis al si la trunkon, kiun li distranĉis en ŝtipojn. Aliuloj havis la branĉojn, aliaj la branĉetojn. La stumpon, peco de unu metro elirante el la tero, oni neglektis. Tio estis por la poloj, oni ŝerce diris. Ĉar en la Nordo, oni malestimas tiujn fremdulojn.

Sed pri tio la poloj fajfis. Ili alvenis kun ridindaj iloj, kuirejaj tranĉiloj, mansegiloj, marteloj, aŭ mallongaj larĝaj klingoj fiksitaj en teniloj, kiujn oni nomas tie ''feraĵo''. Per tiuj krudaj iloj, ili ekatakis la neglektitajn stumpojn.

Aŭ eĉ, kelkaj persistege tranĉadis la plej dikajn arbojn, pri kiuj ĉiuj jam malkuraĝis. Kaj, rabotaĵero post rabotaĵero, kun la pacienco de muso ronĝetanta trabon, ili malrapide ektranĉis la lignon, distranĉis la stumpon ĝis la radikoj ; aŭ, kun terura dispremo de arbetoj, ili subite kuŝigis la gigantan arbon, kies piedon ili jam senlace kavigis.

Ankaŭ tiurilate, la persisteco de tiuj mizeraj kaj krudaj homoj superis la plej grandajn malhelpaĵojn.


Je la kvara, Ĵak malsupreniris sian arbon. Li malsatis. Tiu farado sub libera ĉielo, meze de l' bosko, bonefikis sur ĉies sanon kaj eble konfuze rememorigis ĉiun pri forgesitaj deziroj al simpla kaj kampa vivo. Oni sin sentis naskita ege pli por tio, ol por la uzino.

Ĵak kaj Laŭra manĝis, sidante sur la musko. Ĵak havis panon kaj unu litron da ruĝa vino. Dispartigante, li donis belan pomon al Laŭra. Kaj ĉiu laŭvice trinkis el la botelo. Ĵak ridis. Laŭra estis pensema. Nun, ŝi daŭre pensis pri tiu interparolado, kiun ŝi nepre havu kun la juna viro. Alvenis la tempo por ekscii. Poste, oni vidos.

''Pri kio vi pensas ?'' demandis Ĵak.

''Pri nenio'', diris Laŭra.

Ŝi turnis la kapon. En la bosko ekaŭdiĝis konfuza bruado. Viroj kaj virinoj kuris. Paniko kvazaŭ frenezigis tiujn homojn, sed oni ne povis scii kio okazas.


--------------------DAŬRIGOTA--------------------

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire