dimanche 11 avril 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (36) - Maxence VAN DER MEERSCH

                          La stacidomo de Roubaix


Pasante antaŭ la stacidomo, Ĵak rimarkis, ke grandega homamaso svarmis fronte al la pordoj. Tiam li rememoris : la gazeto anoncis, ke hodiaŭ okazos unu foriro por infanoj de strikantoj. Tiun aferon oni pridiskutis la antaŭhieraŭon en la Ĝenerala Asembleo. La sindikato de Valenciennes* faris peton por dudek infanoj, tiu de Saint-Amand* por dek kaj tiu de Maubeuge* por dek kvin. Iom ĉie, laboristaj sindikatoj insiste petis kelkajn infanojn, cele helpi la kamaradojn de Roubaix.

Tiun tagon, sesdek infanoj estis forirontaj.

Tiel abrupte reveninte al siaj zorgoj, Ĵak malktrankviliĝis pro iu subita penso, obseda, kvazaŭ antaŭsento.
Kio se ankaŭ Marcelina devis foririgi la etulinon ?
Ŝi troviĝis en Croix* : tion ŝi eble petis de l' sindikato de Croix. Pri tio Ĵak nenion scius. Kaj pro tio, li ekdeziris nepre vidi tiujn infanojn, ĉiujn infanojn. Ŝajnis al li, ke inter tiuj, ankaŭ sian filineton li retrovos.


Li vane klopodis enŝoviĝi la homamason. Oni ne lasis lin antaŭeniri, oni grumbladis. Kaj lin ĝenis la dorsosako.

Li ekhavis bonan ideon. Rezigninte proksimiĝi al la pordoj, li foriris maldekstren de l' stacidomo kaj supreniris la ŝtuparon de l' ponteto Dujardin. De tie, li komforte vidos la kajojn.


Kelkajn minutojn li atendis. Tiam la infanoj alvenis sur la kajojn. Ili bonorde marŝis, duope, kiel etaj soldatoj. Surŝultre aŭ enmane, ili portis sakon plenan de vestaĵoj. Ili brave kantis, krom unu aŭ du, kiuj ploris. Ĉirkaŭe, la patrinoj ankoraŭ diligentis.


La trajno alvenis, bremsante, kaj pene haltis en vapornubo. La pordoj malfermiĝis. La geknaboj envagoniĝis. Oni tuj revidis ilin ĉe la fenestroj de l' kupeoj. Ili svingis siajn naztukojn, kriante adiaŭis, tiam pli emociitaj. Ĉar la patrinoj ne plu ĉeestis proksime, jam komencis la apartiĝo. Iu etulo kriegis. Iu virino plorante foriris, preferante tuj deiri. Ŝi tamen revenis por revidi sian infanon, por ĝisfine paroli kun ĝi.

''Tio aspektas, kvazaŭ ili forirus al milito'', diris iu maljunulino apud Ĵak.


Fajfis la lokomotivo. Homoj kuris laŭlonge de la vagonoj, forpelis la homamason. La trajno malrapide ekmoviĝis, kaj kun plia rapideco, malaperis ĉe la vojkurbo, kunportante sur la reloj, ĝis senfino, sian ŝarĝon de senkulpuloj.

Sur la kajo restis nur senmezura konsterniĝado.

Kompreneble, Ĵak revidis nek Marcelinan nek la etulinon.


Li malsupreniris de la ponteto, pensante pri la ĵusa spektaklo. Tiuj kompatindaj geknaboj estis alvenontaj tien for, en nekonatajn urbojn ; dudek ĉi tie, dek alie...

Oni are kondukos ilin al sindikato.
Ĝenerala kunveno.

''Kiu ilin volas ?''
''Unu por mi.''

''Du por mi.''

''Unu ĉe mi.''

Kaj ilin oni dispartigos : la frato ĉe bonuloj, kiujn pli poste li forlasos kun ĉagreno ; la fratino ĉe bonkora drinkemulo, kies edzino grumblados ; aliaj ĉe iu viand- aŭ nutraĵvendisto, kiu igos ilin porti paketojn kaj energie labori ; aliuloj al domaĉo, kie jam troviĝas svarmo da knaboj, kie ili eklernos malbonajn manierojn.

''Kiam foriras la knaboj, jen la fino !'' ankoraŭ vespiris la maljunulino, kiu malsupreniris kun Ĵak.

Kaj Ĵak samopiniis.


                                       ***********


De unu semajno, tuta bando de l' strato Longues-Haies eltrovis novan ekspluatindan fonton. Oni malkovris en la Sartel ** kvartalo, je cent metroj de l' kanalo, grandegan plezuran bienon, ian kamparan domon forlasitan de ties someraj gastigantoj. Laŭ onidiroj, tiuj ĉi lastaj intencis partigi la terenon por konstruigi vilaojn tie.

La parko estis vastega. Muroj ĉirkaŭis admirindan, densan kaj profundan arbaron, trairitan de rojo, kiu nutris fiŝoriĉan lageton. Neniu gardisto, neniu hundo.

Du aŭ tri breĉoj en la muroj ebligis eniri en la posedaĵon. Unue timeme, poste per tiu kreskanta aŭdaco, kiun alportas alkutimiĝo kaj senpuneco, iuj strikantoj eniris tien. Kaj de tiam, ĉiutage, cento da homoj invadis la parkon, kies kvietan solecon ili profanis.

Oni dehakis arbojn, oni fiŝkaptis, oni manĝis sur la herbo bedoj. Tio estis ja ĝojplena.


Posttagmeze, Laŭra kaj Ĵak kune venis tien por dehaki lignon. Refoje, tio estis ideo de Ĵak. Li faris branĉfaskojn, kiujn li intencis vendi en la urbo. Li tiele perlaboros iom da mono.


*Valenciennes, Saint-Amand, Maubeuge, Croix : kvar urboj en norda Francio.

** Sartel : kvartalo de l' urbo Wattrelos, tuj apud Roubaix.


-------------------DAŬRIGOTA-------------------

5 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Necesas diri jene -hodiaŭ okazigos unu foriron por infanoj;-kunportante sur la reloj...Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Koran dankon pro viaj rimarkoj kaj proponoj.
      Koncerne la unuan, mi tamen opinias, ke necesas diri jene : hodiaŭ okazis unu forirO por infanoj...(foriro estas subjekto de okazis, ĉu ne?), do, fakte mi eraris, kiam mi skribis "foriroN" anstataŭ "Foriro".
      Pri la dua eraro, mi kulpas ĉar ne kontrolis la tradukon de tiu vorto. Gratulon pro via ĉiama atenta legado!!!
      Pasigu agrablan semajnon kaj fartu bone.
      Kun miaj plej amikaj salutoj,
      Mikelo

      Supprimer
    2. Ambaŭ variantoj estas veraj kaj taŭgaj.Ivar.

      Supprimer
    3. Dankegon pro via lasta komento, kara Ivar! Ĉiufoje, mi lernas ion novan danke al vi!
      Plej amike el Francio salutas vin
      Mikelo

      Supprimer