jeudi 8 avril 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (35) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


                            DEKA ĈAPITRO


Irante de pordo al pordo, kun sako surdorse kaj listo enmane, Ĵak pensis pri Popol.

Lia enterigo okazis la antaŭhieraŭon. Kaj por Ĵak, tio estis kvazaŭ li mem perdis sian propran infanon.

Kaj precipe, tiu morto fortege vekis en lia menso la rememoron de lia propra infaneto, lia sesjaraĝa filineto, kiun li lasis al sia edzino Marcelina. Ŝi estis tro juna; preferindis, ke ŝia patrino prizorgu ŝin. Eĉ se Marcelina iam malbone kondutis, ŝi estis bona mastrumantino kaj amis sian filinon. Kun ŝi, la infaneto estos pli bone zorgita ol kun Ĵak. Ne taŭgas, ke viro prizorgu infanetojn.


Tiel longe kiam li laboris, Ĵak sendis monon por sia filineto. Marcelinan li ne plu vizitadis. Ŝi jam tro suferigis lin.

Eĉ ŝiaj kelkaj maloftaj vizitoj tro dolorigis lin. Sed, malgraŭ ĉio, ĉiusemajne li poŝte sendis kvardekon da frankoj.
Bona laboristo, elturniĝema, neniam laca, li bone perlaboris; fakte li malestimis monon, kun tiu senzorgemo de viro, kiu ĉien vojaĝis, kaj scias kiom malmulte necesas por vivi al bonfarta homo.

Sed de kiam komencis la striko, Ĵak nenion plu perlaboris kaj ne plu sendis monon por la infano.

Kiel do Marcelina kaj la etulino vivis nun ? Retrovinte lian spuron, Marcelina du-tri fojojn venis paroli al li por peti pardonon; ŝi petegis rekomenci komunan vivon. Ŝi bone kondutus, ŝi scius forgesigi al li ...

La lastan fojon, ektimigis lin vidi kiom ŝi maldikiĝis ekde la striko. Ŝiaj belaj rozkoloraj vangoj malgrasiĝis. Laciĝo vundis ŝiajn okulojn

Tamen neniun plendon eligis ŝiaj lipoj. Ŝi petis nenion – almenaŭ ne monon, nur pardonon de sia edzo. Sed Ĵak divenis kiom ŝi devis seniĝi je ĉio kaj suferi. Ŝi terure pentofaris.

Kio pri la knabineto ? Ĉu ankaŭ malgrasiĝis la etulino ? Ĉu ankaŭ ŝi vagadis surstrate, kiel ĉiuj tiuj buboj, kiujn Ĵak vidis vagi ĉirkaŭ li, petantaj ŝmirpanon. Ĉu, samkiel Popol, ŝi riskis troviĝi meze de iu interbatiĝo ? Ĉu eblus, ke iun tagon, ankaŭ ŝin oni alportus kun rompita dorso, tuj forpasonta ?


Ĵak tremetis, pensante pri tiaj aferoj. Li rememoris, kion diris la kuracisto, surprizita pro la vigleco de Popol :

''Mi ne komprenas, kial tiu infano ne tuj mortis. Li havas la spinon rompitan, okazis perforado de l' intesto kaj lia hepato displitiĝis...''

Sed Popol estis fortika. Li plu vivis preskaŭ unu horon.

Nur imagu, ke tia forpaso povus minaci la etulinon... La ''Epeule'', jen multhoma kvartalo. Incidentoj inter strikantoj kaj ĝendarmoj ofte okazis. Kiu scias ?

Kaj eĉ sen imagi ion teruran, ĉu ne sufiĉus malsato kaj senigoj ? Ĵak estis ja viro, elturniĝemulo ! Li mem ĉiam povos trovi manĝon kaj loĝejon. Lia marista vivo kutimigis lin elturniĝi. Sed kio pri iu virino sola kun infano ?

 

Ĵak pripensante iradis tra la kvartalo de l' Stacidomo. Ĉie li sonorigis por prezenti al homoj liston da monoferoj por la strikantoj. Li mem ofte alportis al la sindikato la plej grandan monsumon, okcent ĝis mil frankoj, el kiu li ne deprenis eĉ la prezon de glaso da biero.

Sed ĝisfunde li ja scipovis tiun arton plialtigi la homan malavarecon. Malkaŝe, antaŭ ĉiu, li elpoŝigis sian liston kaj montris ĝin :

'' S-ro Iu donis tiom ; aliulo tiom ... ''

Ĉiuj tiel sciis do, ke tiun liston li montros ĉie en la kvartalo, kun la donacitaj monsumoj antaŭ la nomoj. Ili ne aŭdacis avari.

Fakte necesas konfesi, ke, celante favorigi la diligenton de l' donacontoj, Ĵak senhonte plialtigis kelkajn sumojn ĉe la komenco de la listo, kaj skribis kvin frankojn kiam li ricevis nur dudek soldojn. Li ne konis Panurgon* nek ties ŝafojn, sed, samkiel Rabelais**, li kalkulis pri la homaj stulteco kaj vanteco.

Ĵak estis tiel elturniĝema ! Ankaŭ en lia menso naskiĝis la ideo peti en la vendejoj je doni per naturaĵoj, anstataŭ mono.

''Ĉu malnovajn varojn por la strikantoj ?'' li demandis en ĉiuj butikoj.

Ĉi tie malnovajn ŝuojn, alie paketojn da difektitaj spicaĵoj, alie velkintan ŝtofon: li kolektis ĉion, kiu, en la vendejoj, difektiĝis aŭ eksmodiĝis. Tiun akiron li enmetis pelmele en sian sakon. Vespere, li portis sian rikolton al la sindikato. La nutraĵon oni proponis al la popolaj manĝejoj. La vestaĵoj estis disdonitaj al la necesbezonuloj.

Nun, same kiel li, aroj da monkolektantoj trairis la tutan urbon, partigitan en sektoroj metode distribuitaj, cele al eviti lacigi la publikan karitaton pro tro oftaj demandoj.


 

* Panurgo : vidu ''La ŝafoj en maron'' de Rabelais.

** Rabelais : https://eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Rabelais

 

-----------------------DAŬRIGOTA------------------------

2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! La traduko de ĉi tiu ĉapitro estas bona. Amike,Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton, kara Ivar!
      Koran dankon pro via plaĉa komento, kiu kuraĝigas min daŭrigi la malfacilan tradukadon de tiu franca romano. Vi tutcerte estas mia plej fidela leganto!
      Pasigu tre agrablan semajnfinon restante singarda pro tiu aĉa kronviruso!
      Fartu ĉiam bone!
      Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el Francio.
      Mikelo

      Supprimer