Pluvegis
sur la granda vojo de Menin* al Lillo, kie, tiun posttagmezon, oni
atendis la aŭtobusojn.
Ĉiuj
tiuj de Roubaix kaj Tourcoing jam kuniĝis ĉe la stratangulo de l'
Bruna Pano. Oni estis trairinta Roncq**.
Kaj nun, en la fosaĵoj ambaŭflanke de la ŝoseo, sub falanta pluvego, oni atendis la alvenon de la veturilegoj, kiuj, ĉirkaŭ vesperiĝo, devos venigi la belgajn laboristojn.
Nun, Drouvin en sekeco sub sia malnova pluvmantelo pacience atendis, kurbadorse, rigardante la akvon fali sur la kampojn. La argilo estis trempmoligita. Flakegoj stagnis sur la tero. Baldaŭ eknoktiĝos; neniu parolis.
Dorsapogite
al arbo, sur la trotuaro, iu gvatanto kontrolis la vojon.
Ne
sciante kial, Drouvin pensis pri la tranĉeoj, kie li travivis
kvardek monatojn.
''Ĉu vi? Kion vi faraĉas ĉi tie? ''
Li
ne bone sciis kiel konduti. Li estis pli surpriza ol kolera. Kial tiu
junulo venis paroli kun li? Nu, li havis aplombon!
''Mi
venis por la aŭtoĉaroj'', klarigis Ĵak. ''Oni petis volontulojn en
Epeule. Ĉu ankaŭ en Longues-Haies?''
''Jes.''
Ĵak ne aŭdacis rigardi al Drouvin en la vizaĝon. Ŝajne, ankaŭ li sentis sin malkomforta.
Li venis apud Drouvin por paroli pri Laŭra; lin pelis la bezono ekscii, ricevi novaĵojn. Sed nun, li ne plu aŭdacis.
Estis Ludoviko Drouvin, kiu la unua atakis.
''Vi estas ja senĝena!'' li diris. '' Mi demandas min, kiel vi aŭdacas montri vin! Ĉu vi opinias, ke vi bone agis kun ni?''
Li volis koleri sed ne povis. La kvieteco de Ĵak, kaj ia trista graveco, kiun la junulo konservis, impresis lin kontraŭvole. Malgraŭ sia malrapida mensvigleco, li komprenis, ke en tiaj aferoj, fakte antaŭ ĉio respondecas fatalo.
''Mi scias, Ludoviko, mi malbone agis, tion mi scias. Sed, nu, mi estis edziĝinta... Infanon mi havas, filineton... Ŝi malsatis sen mi. Kiam Popol mortis, mi ne povis kontraŭstari, tien mi devis reiri.''
Li
ne senkulpiĝis, nur klarigis per laca tono. Oni divenis, ke fakte li
estis ankaŭ suferinta.
''Jes,
oni eksciis ĉion tion...'', diris Drouvin.
''Oni tamen komprenis, sciu..''
Serioze, ili sin rigardis unu la alian. Kaj Drouvin levis la ŝultrojn, kvazaŭ dirante: ''Tiel estas la vivo...'', dum Ĵak kapjesis.
Ĉirkaŭ ili, daŭre pluvegis. La premnuba ĉielo malheliĝis pro plombgrizaj nuboj. Ventblovoj trairis la nigrajn arbobranĉojn, fluetantajn sur la homkapojn. Subpiede, la argilo plaŭdis. Kurbadorse, iuj viroj parolis, per mallongaj vortoj, interrompitaj de silentoj. Kaj antaŭ iliaj okuloj, la akvo disfluetis el iliaj malnovaj kaskedoj.
''Kio
pri Laŭra?'' finfine demandis Ĵak.
''Laŭra?
Nu, ŝi foriris.''
''Ĉu vi ne sciis?''
''Mi neniam eksciis.''
''Jes, ŝi foriris.''
''Kien? Kial?''
''Kien, mi ne scias. Ŝi kverelis ĉe ni. Precipe kun la patrino...Tiam, nu, ŝi foriris...''
''Kun Fernanda ŝi kverelis, ĉu? Kial do?''
''Ne estas malfacile kompreni. La patrino admonis ŝin pro la infano.''
''La infano! Kiu infano?''Tiam, Ludoviko Drouvin malamike rigardis Ĵak-on. Al li ne plaĉis, ke oni primoku lin.
''Kio! La infano!'', li diris pli laŭtvoĉe, ĉar en li ekkreskis kolero. ''Kio, kiu infano? Sed la via, kompreneble. Ne de aliulo!''
''Ĉu la mia?''
Ĵak ekprenis la manon de Ludoviko Drouvin:
''Ludoviko, Ludoviko, diru al mi; nenion mi scias, neniam mi revidis Laŭran, neniun... Nenion mi scias! Nu, Laŭra havas infanon, ĉu?''
''Vi ja scias, ke ŝi gravediĝis.''
''Ĉu gravediĝis?'' … rediris Ĵak, ''ĉu gravediĝis..?!''
Ludoviko,
ankaŭ kortuŝita, demandis:
''Nu,
tamen vere, tion vi ne sciis?''
Kaj li viŝis siajn okulojn, deturnante la kapon.
Sed
sur la ŝoseo, ekkuris iuj viroj.
''Jen
ili alvenas ! Jen ili alvenas !''
*
Menin = belga urbeto.
**
Roncq = urbeto apud Lillo.
-------------------DAŬRIGOTA------------------
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire