samedi 1 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (10) - Maxence VAN DER MEERSCH



Mi tutkore dankegas al IVAR, kiu amike helpas min per 

siaj spertaj rimarkoj kaj konsiloj.

MAXENCE VAN der MEERSCH

Tria ĉapitro

Are, ĉiuj homoj de la strato Longues Haies (*) revenis el la sindikatejo.
Pasante antaŭ la trinkejeto Vouters, ili vidis lumon tie; ili eniris por trinki glason kaj plu babili.

Abel Vouters, alinomita « Unubrakulo », ŝuldis al sia kripleco la prosperon, kiun li ĝuis. Li estis malalta viro kun flava palega vizaĝo punktita de akneo kaj tute brila pro ĉiama grasoŝvito. Li havis viglan ruzan kaj eviteman rigardon, dikan nazon, bierkolorajn lipharojn el raraj longaj haroj, kiuj ĉine pendis ambaŭflanke de lia maldika buŝo, kaj konveksan pleje senharan frunton, kie serpentumis arterioj de artritikulo. Lia blonda hararo blankiĝis.Lia ventro ekdikiĝis pro la konsumo de lia komercaĵo. Kaj komenco de reŭmatismo ŝveligis la karnon de lia nura mano, inter la falangaj artikoj.

Denaska unubrakulo, malkapabla por iu ajn laboro, li fariĝis trinkejestro. Kaj farante nenion, li vivis pli komforte ol se li multe laborus.

Hermance, lia edzino, malpurulino kun ŝvela ruĝaĉa vizaĝo – fakte bonkora – lin timis. Laŭdire li estis terura kiam li koleriĝis. Kaj nenio ŝajnis pli stranga ol la submetiĝo al ŝia miskreska edzo de tiu fortika virino kun atletaj brakoj.

Je tiu horo, ambaŭ atendis la revenon de la sindikatanoj. Ili jam sciis de amikoj, ke la ĝenerala striko estis decidita.
Hermanca timis pri ĝi. Kontraŭe, Abel Vouters jam antaŭkalkulis la tutan profiton de tiu afero ; li ja sciis, ke ĉiuokaze plej multe enspezas la trinkejo.

Tiel eniris granda bando de la « korto Renart » : la familioj Boli, Dauchy, Drouvin kaj aliaj. Ilia tumulta alveno plenigis de brua gajeco la mallarĝan kaj tristan longan ĉambron de l' trinkejeto, kun ties senkolorigita tapeto, plafono nigra pro fumo, kaj grasaj tabloj el bruna ligno.
Ili tuj grupiĝis ĉirkaŭ la ronkanta stovo el fajenco.
Oni petis glasojn da biero aŭ juniperbrando. Oni ree ekbruligis cigaredojn kaj pipojn. Densa fumo leviĝis en la malsanan aeron ĝis du lirformaj gaslampoj, de kiuj falis malklara flava lumo.

Eniris paro, ― la viro brunhara, muskola, mezstatura, de vigla sinteno, kun la kapo strange tuberigita, reliefigita pro la vangostoj, makzeloj kaj orbitaj kavoj, ― la virino peza kaj grasa, kun nudaj brakoj enormaj kaj rozkoloraj kiel ŝinko, mamoj rulantaj sub ŝia korsaĵo, kaj postaĵo « kiel ronda tablo », tion oni diris en la korto.

Andrea Demasure, laŭ la komune ofta onidiro, antaŭe loĝis en unu el tiuj kabaredoj kun koloraj netravideblaj kurtenoj, kie, kontraŭ dek frankoj, la viroj trovas akcepton kaj gastigon. Ŝi konservis tiun taŭgan aspekton, fortege ŝmiritan vizaĝon, bovidan rigardon plenan de mola malvarmeco, tro ruĝan buŝon, kiu eligis kun movetoj de la lipanguloj fiajn vortojn malprudajn; ŝia nigra hararo estis mallonge tondita, kvazaŭ gluita sur la kraneo, brila per harbriligilo, kaj larĝa hartufeto insolente kaj petoleme pendis meze de ŝia frunto ĝis sur la okulo.
Honoreo Demasure finfine edziĝis kun ŝi, post kiam li longe deprenis sian parton el la profitoj de Andrea, kiel oni asertis.

Nun ili serioziĝis.
Andrea ne plu laboris. Honoreo okupiĝis pri politiko. Li membriĝis en la komunista partio, serĉis artikolotemojn por la redaktanto de l' unuiga gazeto, kaj li propagandis. Jen agrabla vivo, kaj kiu komforte subtenis la geedzojn.

“ Jen ĝi, finfine!” enirante diris Honoreo. “Ĝenerala striko! Gratulon, fratoj! Ni trinkfestu tion, ĉu ne ? ”



(*) Longues Haies = Longaj Heĝoj

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire