samedi 8 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (11) - Maxence VAN DER MEERSCH





Per granda gesto li mansignis, ke oni plenigu ĉiujn glasojn.

"Kiel tio okazis ĉe vi ?" li demandis al Alberto Vouters, eltirante bieron el la pumpilo de l' verŝtablo.
"Rapidege", diris Dauchy. "Komence, oni ne sciis kaj hezitis. Tiam mi petis la parolon... ĉu ne, Ludoviko? "
"Jes," respondis Ludoviko Drouvin.

Honoreo, la komunisto, diris :
"Ni tuj konsentis. Ne estas ni, kiuj perfidus niajn fratojn... Nu, pro tio, kiom do vi ricevos de tiu rimarkinda socia sindikato ? "
"Tio dependas. Po dek kvin ĝis tridek kvin frankojn semajne..."
"Tute ne, Ludovik' ! " diris Fernanda Drouvin, "temas pri ĝenerala striko."
"Jes, prave. Nu, en tiu kazo, nur de temp' al tempo oni ricevas helpon."
"Alivorte nenion !" ridaĉis Honoreo. "Nu, kiam vi laciĝos plistreĉi la zonojn, geamikoj, eniru do la unitaran partion. Jen ne fanfaronaĵo, sed ankoraŭ ne baldaŭ mankos al ni la mono. Tion vi vidos !"

"Iom fermu la faŭkon !" intervenis lia edzino. "Se vi parolas pri politiko, oni fine interbatalos, Strabul' !"
La maldekstra okulo de Honoreo Demasure forte strabis, tial li meritis la moknomon Strabul' , kiun ĉiuj konis.

"Mi," blekis la nigrulo Boli, "ĉu socialist' aŭ komunist' , pri tio mi fajfas ! Kion mi volas, tio estas frakasi almenaŭ unu el tiuj kapitalistaĉuloj."

Li komencis rakonti la dudekfojan priskribon de sia aventuro. Li estis kamionisto ĉe Laforge. Dufoje, laŭdire pro manko de laboro, oni maldungis lin. Tiam li iris enskribiĝi kiel senlaborulo. Unu semajnon poste, oni venis lin redungi sed kun depreno de dudek kvin frankoj. Du fojojn tio okazis. Li ribelis. Oni minacis informi la laboroficiston, ke li rifuzas la laboron. Tial lia semajna salajro de cent sepdek kvin frankoj malpliiĝis al cent dudek kvin frankoj. Krome, oni fine postulis, ke li laboru nokte por la sama salajro. Li forlasis ĉion kaj foriris. Nek unu franko eniris nun lian hejmon. Li ne plu rajtis ricevi monatribuon de l' laboroficejo, ĉar li memvole eksiĝis sen averto.
Kaj en lia hejmo tri infanoj atendis panon.

Malantaŭ li aŭskultis lia edzino.

"Iru al Sinjoro Laforge." konsilis Laŭra. "Petu de li elirbileton, kvazaŭ li mem vin maldungintus."
"Lin mi spitas !..." kriegis Boli, kvazaŭ tio estus definitiva solvo.

Sed Johana estis Laŭran aŭskultinta.
"Mi iros mem," ŝi diris."Estas vere : tion li ne povas rifuzi al mi ĉar ĝi kostas nenion."

De la fundo de l' kabaredo voĉoj vokis Laŭran. Tiuj estis la tri filinoj de Dauchy.
Ili babilis pri vestoj kun Sidonia, ĉambroluantino ĉe Vouters, fraŭlino de malĉastaj moroj, kun sencerba kapo, malgrasa, kun ardaj okuloj, kiu serĉas virojn pro malvirto pli ol monamo.

La tri fratinoj Dauchy ne estis malbonaj knabinoj.
Leontina, la unuenaskita, pimpa kaj ne tre pura, volvis en oleaj bukloj siajn dikajn nigrajn harojn tute malflekseblajn, kaj ŝprucigis al si la braksubojn per vulgaraj kaj provokaj parfumoj, kiuj ne sukcesis kovri ŝiajn fortajn sovaĝbestajn odorojn. Ŝi ankaŭ uzis grandan kvanton da kremoj kaj specialaj laktoj por blankigi sian vizaĝkoloron kaj trafi romantikan fatalan aspekton.

Fransoaz, pli simpatia, videble elektis kiel idealo la amerikan stelulinon. Ŝi frizis sian hararon per frizileto, ĝis kiam ŝia kapo fariĝis simila al vaporecan globon. Ŝi ekscese larĝigis siajn okulojn per bluo kaj nigro, kaj tio devigis ŝin ĉiam lipgrimaci : ŝi kuntiris la tutan buŝon, kvazaŭ fajfanta, kun la espero doni al si la petoleman paŭton de bebo.


Tiun momenton, ŝi estis Greta Garbo*
Ŝi sidigis Laŭran, kiu sentis sin embarasita, kaj ŝi paŝis kaj repaŝis antaŭ ŝin kun ridindaj ekrigardoj subite karesaj, perversaj, arogantaj aŭ voluptamaj, pri kiuj Laŭra emis ridi.

Sed, sen ĝeni sin, Reĝina, la duenaskita el la tri fratinoj, ekridis inter siaj manoj kaj rideksplodis tiagrade je malsaniĝi pro tiu groteska komedio. Ŝi kaj Laŭra ambaŭ estis bonaj amikinoj. Reĝina, inteligenta, sin gardis difekti, pro pomadoj aŭ grimacoj, sian veran ĉarmon de blondulineto tute freŝa, kun belaj esprimoplenaj okuloj.
Ŝi ankaŭ estis pli serioza : malgraŭ siaj dek ok jaroj, ŝajnis ke ŝi ankoraŭ ne havis koramikon.


 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire