dimanche 26 janvier 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ...(9) - Maxence VAN DER MEERSCH

Mi tutkore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia senlaca amika helpo!

Laboristinoj antaŭ teksomaŝinoj (en Tourcoing)

(Dokumento el Interreto)

"Ĵak!" krie vokis iu voĉo el kelkaj vicoj pli sube.

Ĵak tremetis. Li stariĝis kaj ekrigardis. Same mirigita kiel li, Laŭra rigardis por scii, kiu vokis. Ŝi ekvidis starantan virinon, kiu levis la manon.
Ŝi estis malalta brunulino, proksimume tridekjaraĝa, ronda, buldika, kun viv-rozkolora vizaĝo kaj fiera nazo. Entute bona figuro, honesta kaj malkaŝema. Ŝia nigra rigardo, levita direkte al Ĵak, ŝajnis esprimi kvazaŭ peton.

"Kiu estas ŝi?" demandis Laŭra.
Ŝi turnis sin al Ĵak.

Li estis tiel pala, kiel la skarpo el surogato, kiu ĉirkaŭis lian kolon. Sub liaj rondaj vangoj de forta kaj sana junulo, kuntiriĝis liaj maksilaj muskoloj.
Kun la lipoj kunpremitaj, la granda kurba nazo pinĉata, li kuntiris siajn dikajn nigrajn brovojn.
Dufoje li duonstariĝis kaj residiĝis.

"Nu, kiu ŝi estas, Ĵak?" Laŭra rediris. "Kiu do ŝi estas?"
"Lasu min" finfine Ĵak pene respondis.
Li ree stariĝis.
"Kien vi iras?"
"Mi tuj revenos."

Kaj flanken pelante la homojn, li malsupreniris al la virino, kiu estis lin vokinta.
Inter ili okazis mallonga diskuto. Kaj Laŭra vidis, ke Ĵak elkondukas la inon eksteren, verŝajne por paroli al ŝi pli trankvile.
Ŝi okulsekvis ilin ĝis la elirpordo.

Ŝi ne aŭdacis stariĝi por reiri kun Ĵak, por klarigi al tiu virino, ke ŝi mem kaj li ambaŭ amas unu la alian, ke necesas lasi ilin trankvilaj.
Ĵak estis malcedema kaj kolerema.

Sed de tiam, kreskanta malkvieto mordetis Laŭran.
Kio estis okazanta? Kiu estis tiu virino? Kial do ŝi kaŭzis tian reagon ĉe Ĵak? Kiujn rajtojn ŝi havis pri li?

"Vi ne malsanas, ĉu?" demandis Ludoviko Drouvin, kiu rigardis sian filinon kaj vidis ŝin tute ŝviteta kaj senspira.
"Ne, estas tro varme por mi ĉi tie."
"Ni tuj foriros. Tio estas finita."

Devaert, la sekretario, stariĝis por anonci la rezultojn.
Li laŭvoĉe eldiris:
"La striko estas elektita per plimulto de..."
Grandega plimulto. Sed oni apenaŭ aŭdis la ciferojn.

Jam la voĉon de l' sekretario superis grandega kriego, huraoj, kolerkrioj, kriadoj, kvazaŭ tiu nura decido favore al la striko estus jam triumfo por la popolo.
Oni batpuŝis unu la alian, oni gestadis.

Malgranda kaj kolerema, Fidel, kun siaj elstaraj pasiaj okuloj kaj dikaj tremetantaj lipharoj kiel de gaŭlo, kverelis kun du aŭ tri altstaturaj diabloj, kiuj kulpigis lin pro perfido.

Antaŭ Laŭra, la viro, kiun ŝi imitis pli frue, post kiam li metis siajn globetojn en la poŝon anstataŭ voĉdoni, suferis draŝadon. Li ne plu tuŝis la grundon. Cent manoj lin suprentenis, batis, batadis. Oni pasigis lin super la balustradon kaj li falis en la parteron, estis eksteren trenita, pli rapide ol per siaj piedoj, eĉ ne konsciante pri tio.
Oni fine ĵetis lin sur la pavimon de l' bulvardo.

La kompatindulo estis malprudenta: kiam li eltiris sian naztukon el la poŝo, li faligis la globetojn teren. Tial oni sciis, ke li ne voĉdonis por la striko.

En la bruego, Denvaert finis alĝusti la aferojn, petis volontulojn por la strikpostenoj, difinis la daton de la sekva kunsido. La prezidanto tiam ĉesigis la kunvenon sed neniu aŭskultis.

Denvaert reiris en sian oficejon por averti la aliajn sindikatestrojn, ke li solidariĝas kun ili. Dume, la homamaso, viroj, virinoj, knaboj, olduloj kaj junuloj, gestanta kaj bruega kunirantaro, eliris sur la bulvardon, kiun ĝi plenigis per triumfa kantado:

"Por batal' , por la lasta ..." (*)

FINO DE LA DUA ĈAPITRO


* "La Internacio" (la hymnon tradukis Kalman Kalocsay = "Kolomano"j


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire