dimanche 19 janvier 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (8) - Maxence VAN DER MEERSCH



Koran dankon al IVAR kaj ANJO, kiuj amike helpas min per siaj spertaj rimarkoj!



Sed ankoraŭ iu petis la parolon.

La maljuna Fidel, je tri vicoj pli sube ol Laŭra, jam stariĝis provante esti aŭskultata.
Laŭra vidis nur lian blankan verton kaj ties flagrantajn harojn. Oni malbone distingis lin. Liaj mallarĝaj gestoj, lia febla voĉtembro de oldulo ne altiris la atenton.

Laŭra komprenis nur kelkajn frazojn meze de la bruego.
"La fabrikoj estas plenaj je varoj... la mastroj mem volas la strikon... ne havas mendojn... ni foriras en maloportuna tempo... preferinde atendi la reprosperon..."

Sed oni apenaŭ aŭskultis lin. Jam estis disdonitaj la globetoj: al ĉiu po unu granda kaj unu malgranda.
Oni metis la urnon sur la estraran skribtablon.

Kaj la homoj forlasis sian lokon, vicatendis kaj, unu post la alia, pasis antaŭ la tablo sur la scenejo. Ili enŝovis en la urnon sian fermatan manon kaj enfaligis unu globeton.
La granda signifis jes, favore al la laboristo.
La malgranda signifis ne, ĉiam apogis la mastrojn.
Neniu povus erari. Poste, ĉiu ĵetis la neuzitan en skatolon.

Laŭra sekvis Ĵak-on.
Kiam estis la momento por baloti, ŝi sentis kvazaŭ ian timon. Ŝajnis, ke de ŝia voĉdono dependis la tuta striko, tiu lavango de mizero preta disflui.

"Ĵak" ŝi mallaŭte demandis, "kion mi faru?"
Ĵak sin returnis, rigardis ŝin per siaj brunaj okuloj gajaj kaj viglaj.
"Kion vi deziras, Laŭra, knabin' mia! Kun bedaŭro, mi mem elektos la strikon. Se ni krevos pro tio, ni krevu!"

Li ridis. Laŭra tamen sentis sin korpremata. Ŝi pluiris antaŭen, malrapide kiel en procesio.
Ĉirkaŭ ŝi, la homoj ŝercparolis, amuzitaj pro tiu globetdisdono.
"Ni ludos je maps !" iu viro kriis.
Ĉar globeto el marmoro, unu "marbre"*, fariĝis map en la dialekto.

Malantaŭ Laŭra, iu viro enŝovis sian manon en la poŝon. Li diris al la fraŭlino, kiu rigardis lin:
"Mi konservas la maps por mia knab'...Fakte, pri tio mi fajtas!"

Kiam ŝi alvenis al la urno, Laŭra abrupte ankaŭ faris sian decidon. Fakte, tiu respondeco tro timis ŝin; ankaŭ ŝi ne voĉdonos. Ŝi metis en la poŝon la du globetojn, por Popol, la etulo de l' kabaredo Vouters. Por ŝajnigi voĉdoni, ŝi tamen enŝovis sian malplenan manon en la urnon.

Tiam febre komencis la voĉnombrado.
Volontuloj sidiĝis ĉe la balot-tablo, laŭspecigis la globetojn kaj ilin ordonmetis en sakojn, po cento en ĉiu.
Ĉiuj estis reirintaj al sia loko kaj atendis. Sufoka varmo ŝvitigis ilin. Akraj tabak- kaj homamasaj odoroj densigis la atmosferon.

Febra vigligo superekscitis la tutan ĉambregon.
Du virinoj ekinterbatalis, nomante unu la alian pigra aŭ subrendita. Oni devis ilin apartigi.

Sidante inter sia patro kaj Ĵak, Laŭra malatente aŭskultis la diskuton de sia patrino kun Filomena, la edzino de Dauchy, pri la ebla daŭro de tiu striko.


* Marbre [marbr'] = "marmoro" en la franca.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire