lundi 13 janvier 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (7) - Maxence VAN DER MEERSCH


                           Laboristinoj antaŭ boben-kaj ŝpinmaŝinoj



(Tiam, apud Laŭra kaj Ĵak, Leono Dauchy, la amiko de Ludoviko Drouvin, tiom klopodis, ke oni fine donis la parolon al li.)

Kaj per tiu lingvaĵo pompa kaj ofte sensenca, kiun li ŝatis, li blekegis:
"Laŭ mia opinio, la belgoj ne estos la mallojaluloj de siaj fratoj : ili ne venos ĉi tien por depreni de la buŝo la panon de la proletaro. Se ili estas sufiĉe aĉaj por nin perfidi, oni mem defendos la socialistajn depostulojn, ne zorgante pri la "buterpotoj"! Mi favoras viglan batalon, klaso kontraŭ klaso! Kaj se la "flahutoj" ne komprenos tion sed kompromisos kun la aĉaj burĝoj de la F.G.T. , ni devos forgesigi al ili, kiel gustas la pano!
Komence, mi ne komprenas, ke la registaro tiel lasas la belgojn veni ĉi tien konkurenci la francan laboriston, kiu jam sufiĉe suferas por perlabori la panon de siaj infanoj!"

Li finis per tiu mirinda konkludo:
"Oni petas volontulojn por bati la flahutojn, kiuj perfidus la laboristan klason!"

La "buterpotoj" ankaŭ nomataj "flahutoj" estas la flandraj laboristoj, kiuj matene venas labori en Francion kaj reiras vespere al Belgio.
Antaŭe, ĉiuj alvenis por la tuta semajno kun siaj provivaĵoj. Ili aĉetis nenion, elspezis eĉ ne unu groŝon, kunloĝis kvar-aŭ kvinope en meblita ĉambro, kaj laboris kun tiu kuraĝa pacienco de plugbesto, kiu karakterizas la flandran laborklason.
Por ili la malfacilaj taskoj : la tranĉeoj, la tertranslokado, la pavimado; ankaŭ por ili la plej malfacilaj postenoj de la fabrikoj en la kaldronejoj, la ŝpinejoj, la malŝarĝejoj...
Ĉiam kontentaj, ili ridis pri la peno, kun sia vigleco de homoj sane nutritaj per la naturaj kaj simplaj aĵoj, rekte el sia tero.

Tial, jam de longe, la popolo de Roubaix-Tourcoing abomenas ilin, tiujn bruajn kaj kuraĝajn knabojn kun ties malrapida parolo, sed tenacajn al la tasko.
Kaj, ĉar oni antaŭe vidis ilin trapasi la landlimon lunde matene, eltrajniĝantaj kun sia sespunda pano, siaj ovoj, sia lardo kaj ankaŭ sia fama buterpoto, oni ridinde kaj dialekte moknomis ilin "buterpotoj".

Nuntempe ili bicikle venas ĉiumatene.
Aŭ por tiuj, kiuj loĝas malproksime, aŭtobusaro pagata de la fabrikoj forveturas je tagiĝo por preni ilin en Belgio, en iliaj vilaĝoj, kaj reveturigas ilin vespere.

Je la sesa matene, ĉe la landlimo, tiel vidiĝas senfina vico de pezaj aŭtobusoj plenŝtopitaj de flandroj, viroj kaj virinoj konfuze kunpremitaj.
Ili parolas, fumas, kantas, dum la grandegaj maŝinoj laŭveturas la mallarĝajn pavimitajn vojojn trans Flandrio kaj Henegovio, haltante ĉie, pasante tra la tuta landlima regiono laŭ densa vojaro, kiu radias ĉirkaŭ Roubaix-Tourcoing ĝis Turnezo, Kortrejko, Roulers kaj Ipro.

Sobraj, kontentiĝantaj per malmulte, tiuj belgoj elspezas nenion, kunportas hejmen sian tutan semajnsalajron, pligrandigitan je kvardek elcentoj danke al la monŝanĝo.

Tie for ili havas kokinojn, kuniklojn, kaprinon, porkon, kiujn prizorgas la edzino.
Dimanĉe ili kultivas terpecon. Kaj tiel ili vivas kiel kampuloj, korligiĝintaj al sia vilaĝo kaj siaj vivmanieroj ; forta raso, kiun ne difektas la kontaktoj kun la urboj, kaj kiu - kvankam spertante la fabriklaboron - tamen mirige konservas la morojn, la aspekton kaj la tutan kamparanan mensostaton.

La parolado de Leono Dauchy, tiu pasia parolado plenplena de la balotaj esprimoj, per kiuj oni hipnotigas la aŭskultantojn : "klaso kontraŭ klaso", "proletaro", "la pano de niaj infanoj", "perfidi siajn fratojn", "la franca laboristo"... trafis sian indan sukceson.
Mirige la laboristo retrovas tiujn vortojn kiam oni parolas pri politiko; fakte li uzas ilin nur en tiaj okazoj. En alia tempo, li hontus prie.
Sed la bombasto kaj emfazo ŝajnas al li nepre necesaj por politikaj kunvenoj.

Oni ne perceptis la bizaran miksaĵon de internaciismo kaj protektismo, kiun asertis la solena parolado de Dauchy; oni ne miris pri tiu alvoko al burĝa regado, de kiu la parolanto sin proklamis la malamiko. Ĉiuj aŭdis nur la ĉefaĵon : tiun problemon koncerne la belgajn laboristojn, nepre solvendan antaŭ ol voĉdoni por la striko.

Tiam la sekretario ree parolis:
"Kamaradoj, mi tre insistas pri tio, ke la belgaj sindikatoj de ĉiuj profesioj konsentis kun ni. Hieraŭ mi interparolis kun niaj kamaradoj de Muskrono kaj Menen. Ĉiuj kune frontos kun la francaj laboristoj. Estas eble nur la disidentoj kaj izoluloj, kiuj daŭre trapasos la landlimon.

"Oni metos strikpostenojn ĉe la doganejoj!" iu kriis.
"Oni ekbruligos la aŭtobusojn!" kriegis aliulo.
Kaj super ĉio tio, mil voĉoj laŭte postulis:
"Al la baloto! Al la baloto!"



NB : en la franca:
Henegovio = le Hainaut
Turnezo = Tournai
Kortrejko = Courtrai
Ipro = Ypres
Muskrono = Mouscron
Menen = Menin
 

 
NB : FGT = Fédération Générale du Textile (la ĉiopova Ĝenerala Federacio de Teksa Industrio).

2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo!Jen jxus mi tralegis vian lauxvican tradukajxon. Cxio estas bone komprenebla.
    Nur kelkaj rimarkoj:
    - kaj vespere reiras al Belgio ( ne vesperen)
    - Sed la bombaco kaj emfazo ( Esperanto ne enhavas la vorton bombaco, eble vi deziris diri bombado, cxu ne?)
    - kun la acxaj burgxoj de la F.G.T.( ne burgoj, burgoj = fortikaj kasteloj)
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Koran dankon pro viaj rimarkoj! Kompreneble vi tute pravas kaj mi ĵus korektis tiujn erarojn. .
      "Bombaco" devas esti : bombasto
      http://vortaro.net/#bombasto
      Mi ĝojas retrovi vin ĉi tie ĉar Ipernity ne plu estas bona retejo por esperantistoj.
      Plej amike salutas vin,
      Mikelo

      Supprimer