mercredi 8 janvier 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (6) - Maxence VAN DER MEERSCH




Koran dankon al IVAR pro lia amika helpo!



Kriegado salutis la paroladon de Denvaert. Li residiĝis, kontenta.
Leviĝis dudeko da brakoj : el ĉie oni petis la parolon.

Konfuzita, la prezidanto ne sciis kiel komenci.
Anstataŭ li, Denvaert petis silenton kaj ordon, kaj permesis al iu viro, ke li ekparolu. Kaj tiu - iu ŝtonkapulo - forgesante sian francan lingvon, aprobis la strikan principon per ardaj kaj krudaj dialektvortoj.

El la galerio, dua persono siavice aprobis ĝin, memorigante la ekzemplon de la ministoj antaŭ kelkaj jaroj.
Aliulo kaj aliu pli stariĝis kaj parolis pri la malsatigantaj salajroj, kiuj jam de tro longe estis konsentitaj; pri la digno de la laboristoj, pri multe da aferoj, kiujn oni ne bone komprenis sed pro kiuj oni aplaŭdis.

Junulo supreniris la tribunon. Li estis pala, kun longaj buklaj haroj, kiuj pendis sur lia kolo.
Oni ekkriis :
"Vivu Germinal!" *

Li levis la manon kaj ĉiuj silentis.
Tiam, sin apogante sur seĝodorso, sen gesto, per laŭtega voĉo li ekparolis:

"Kamaradoj! Nur kelkaj vortoj.
Senhezite mi balotas favore al la striko, kaj petas, ke vi same faru! Sed tiu striko devos esti nur etapo de la granda faro por liberigo kaj justico, al la Revolucio, kiu redonos al vi, kion oni forŝtelis de vi.
Ĉar la majstroj kaj riĉuloj estas ŝtelistoj! Iliaj posedaĵoj estas viaj!
Tiujn kreis viaj patroj kaj vi mem per viaj ĉiutagaj streboj, per via ŝvito kaj foje eĉ per via sango! Tiujn vi forlasas al ili pro via malkuraĝo!"

La parolanto haltis kelkajn momentojn.Voĉoj ekkriis:
"Brave! Bonege! Jen bone dirite!"

Germinal daŭrigis:

"Kial ili estas tiel riĉaj dum vi estas malriĉaj?
Kial ili krevas pro satego kiam vi krevas pro mizero?
Ĉar jam en ilia lulilo troviĝis riĉaĵoj, tio estas la necesaj armiloj por vin regi kaj konservi en abomeninda sklaveco.
Kaj per kiu rajto? mi demandas al vi...
Kion ili faris pli ol vi por naskiĝi? Ĉu ili ne eliris el la sama ŝlimo? Ĉu ili ne estis nudaj aŭ malfortaj kaj krietantaj same kiel vi?

En nia societo estas do origina difekto. Kaj tion vi ne devas plu akcepti.
Por vi mem kaj por viaj infanoj, nepre liberiĝu de sklaveco kaj mizero kaŭzitaj pro maljusteco.
Kamaradoj!... ĉiuj riĉaĵoj estas viaj! Reprenu vian parton! Kaj senprokraste!
Kaj per ĉiuj rimedoj! Unue per la strikoj.
Ĉar ne sufiĉos tiuj strikoj, preparu vin al la fina batalo, tio estas : al la sociala Revolucio!"

Delira kriego plenigis la ĉambregon.
Al tiu kruda lingvaĵo, al tiuj akraj formuloj ŝajnis neeble repliki.
Oni kriadis:
"Vivu la Revolucio! Vivu Germinal! For la ŝtelistoj!"

Aŭdiĝis kanto:
"Vivu la Sociala, mia panjo!
Vivu la Sociala!
Ĉiuj majstroj estas kanajloj!
Vivu la Sociala!"


"Ili estas nun ardigitaj" flustris Denvaert al sia najbaro. "Ni faros el ili, kion ni volos."

Kiam iom ĉesis la bruego, forta voĉo kriegis:
"Ĉio tio estas ja bona! Sed kio pri la Belgoj?..."

Subite la kriado haltis; oni aŭskultis lin.
"Antaŭ ol baloti" li demandis, "mi ja sciu, kion faros la Belgoj? Ĉar ili venos ĉi tien nin anstataŭi, ne estas eĉ parolinde ĉesi la laboron."

Tiam, apud Laŭra kaj Ĵak, Leono Dauchy, amiko de Ludoviko Drouvin, tiom klopodis, ke oni fine donis al li la parolon.

*Germinal : fama romano de Emile ZOLA
eo.wikipedia.org/wiki/Germinal

2 commentaires:

  1. Francoj tre ŝatas striki.Tiuj strikoj neniam finiĝos, sed bedaŭrinde ili ĉiuj estas senrezultaj.Post tiuj strikoj restas nur disbatitaj vitroj de la vendejoj, ruinigitaj monumentoj
    kaj forbruligitaj aŭtoj.
    Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Vi certe pravas, kara Ivar! Tiu romano ŝajnas aktuala, ĉu ne?...Fakte, oni eĉ ne plu komprenas la kialojn de tiuj tiel longaj strikoj en Francio... sed ĉiuj suferas pro ties malplaĉaj konsekvencoj en la ĉiutaga vivo... Mi esperas, ke baldaŭ pace solviĝos la problemoj...
      Plej amike salutas vin
      Mikelo

      Supprimer