jeudi 27 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (13) - Maxence VAN DER MEERSCH


                                          La strato de Lannoy en Roubaix

Kelkfoje ŝajnis, ke Ĵak bedaŭris tion. Sed estis nedubinde, ke li sincere amis ''sian Laŭretan'', kiel li afable diris.
La junulino tute ne povis kompreni, kio okazis al li.

Tiun vesperon, incidento tamen ebligis al la gejunuloj izoli sin dum momento. Filomena kaj Leono Dauchy kormoliĝante kun larmoj, parolis pri la virta konduto de siaj pliaĝaj filinoj, pri la rigidaj moralprincipoj, kiujn ili instruis.

Ĝuste tiam eniris la eta Gilberto, duenaskita el iliaj infanoj. Li alproksimiĝis al Filomena :
''Panjo, donu al mi dudek groŝojn'' li diris.
''Kial?'' mire demandis Filomena.
''Ĉar mi ŝtelsekvis Fransuaz'. Ŝi estas en la necesejo de l' korto Renart kun amant'.''
''Ĉu ?''
''Jes, jam de moment'... ''

La familio Dauchy fulme eliris. Ĉiuj el la trinkejeto amuze sekvis ilin en la korton Renart por ĉeesti la eltrovon de la geamantoj. Fakte oni ne estis surprizita. La kortoj kun ties ''komunejoj'' estas la preferataj rifuĝejoj por amantoj, kiuj serĉas azilon.

Malantaŭ la aliaj, Laŭra kaj Ĵak eliris el la trinkejeto.
Laŭra ekprenis la brakon de Ĵak. Li kunprenis ŝin al la strato de Lannoy. Komence, ili ne parolis, forirante en la ombron. Estis la dekunua vesperhoro. La urbo jam dormis. Stratlampoj malforte lumigis la senhoman ŝoseon, kie foje sonis la paŝoj de iu malfruiĝanta promenanto.

''Nu, Ĵak'' demandis Laŭra, ''kiel do vi silentas ?''
''Laŭra, nenion dirindan mi havas.''
''Almenaŭ klarigu, kiu estis tiu virino ĉe la sindikato... Kial vi foriris kun ŝi ? Mi tamen iom rajtas scii, ĉu ne ?''
''Kompreneble'' respondis Ĵak, dolĉe premante ŝian brakon. ''Vi ja scias, ke mi ŝategas vin, Laŭreta... Sed pri tio, nenion mi povas diri. Temas pri malfacila afero, pro kiu vi ne maltrankviliĝu, jen ĉio... Ĉu vi ne fidas min ?''
''Jes ja, multe. Sed mi komprenis tiam, ke ekzistas iu ligo inter vi ambaŭ, Do, konfesu : ne gravas ĉar mi ne estas ĵaluza, tion mi ĵuras. Temas pri eksamantino, ĉu ?''

Ĵak nenion replikis.
Laŭra restis senvoĉa ; ŝi ne povis tuj plue paroli.
''Kaj … kaj vi ankoraŭ amas ŝin ?'' ŝi finfine konjektis.
''Ne, ne ! Mi ne plu amas ŝin !'' ekkriis Ĵak.

Trafis lin kolero. Li faris sovaĝan mangeston.
''Estas ja terure, ke neeblas al mi ion diri... Aŭskultu, Laŭra, kredu min, mi petas. Ne pridemandu min, nur fidu min. Tempo ĉion glatigos ; ni bone elturniĝos.''
''Nu, tamen... vi multe amis ŝin ? … ankaŭ ? … Ĉu ne pli ol min ?... ĉu ankoraŭ iom da sento vi havas por ŝi ?''

Tiam Ĵak finfine diris al la fraŭlino la atenditajn vortojn :
''Silentu ! Vi ne rajtas tiel paroli. Vi ja scias, ke estas vi, kiun mi amas, Laŭra, Laŭra...''

Li haltis, prenis ŝin preskaŭ maldolĉe en siajn fortikajn brakojn. Kaj Laŭra sentis subitan mildecon plenigi ŝin, meze de ŝia ĉagreno...
Ŝi malstreĉiĝis en la brakoj de Ĵak. Ankaŭ li emociiĝis. Lia buŝo, en la amaso de malpezaj orbukloj, serĉis la orelon de sia amatino, por dolĉe kisi kaj mordeti ĝin per intima kareso. Ekebriiĝis ilia cerbo.

''Laŭreta, Laŭreta...'' flustris Ĵak.
Kaj sian fortikan korpon la junulino forlasis al la ĉirkaŭpremo de sia amanto. Langvoro pezigis ŝian kapon, kiun ŝi kuŝigis sur la ŝultron de Ĵak.
La momento estis tiel milda, ke Laŭra fermis la okulojn por ne stulte ekplori.
Ili sencele pluiris.

Aŭdiĝis ia rumoro, senĉesa rulbruo, kiun ili finfine rimarkis.
''Tio ne estas uzina bruo'' Ĵak diris. '' Laŭ mia scio, neniu noktlaboras. Ŝajne temas pri ĉevaloj.''
''Tio venas de l' bulvardo Gambetta'' asertis Laŭra.

Ili troviĝis antaŭ la pruntoficejo. Laŭ la strato Dupleix, ili rapide alvenis al la bulvardo Gambetta. Fronte al ili tiam aperis la perspektivo de la granda arterio, larĝa, malhela, kun ties du nigraj arbovicoj, kie disperdiĝis la lumo de la stratlanternoj.

Ĵak tuj komprenis.

''Rigardu, Laŭra !'' li flustris. ''La fakĝendarmoj ! Ilin oni jam avertis. Ili alvenas de Lillo.''

En densaj regulaj vicoj seninterompaj, surĉevale rajdis homoj volvitaj en nigraj manteloj. De la fondo de l' bulvardo de Parizo, oni malklare ekvidis, ke ili eniris la urbon. En la nokto, ili aspektis kiel senfina amaso. Ili senvorte iris, kun inklina brusto, boto kontraŭ boto. La kaskoj kaŝis la vizaĝojn en la ombro. La konfuza marteladbruo de la ĉevalaj hufoj aldonis al tiu sceno kvazaŭ obtuzan kaj tristan akompanaĵon. Fojfoje aŭdiĝis rido tuj haltita.
La fakĝendarmaro alvenis al Roubaix.
''Jam !'' rediris Ĵak.

Strange revenis en lian memoron la eniro de la Germanoj en Roubaix, en mil naŭcent dek kvar ; ĝi estis simila invado de kaskitaj kaj botitaj homoj, kiuj kaŝis armilojn sub grandaj manteloj...

Tremetante, Laŭra proksimiĝis al li.
Li sin direktis al la ĉevaloj.

''Kien vi iras ?'' ŝi demandis.
Sed li plu kuntrenis ŝin en arban ombron, dezirante vidi.

Kaj el tre proksime, ili tiel rigardis la fakĝendarmojn pasi. Iuj ĉevaloj nazbruis. Kelkaj viroj mallaŭtvoĉe parolis. Unu brigadisto duonkantis ''Mia blondulino''.
Junaj, fortikaj, maltimemaj, ili alvenis, tute senzorgaj, kiel milithomoj, por konkeri la laboristan urbon.


FINO DE LA 3a ĈAPITRO


6 commentaires:

  1. Kun plezuro, mi legis ĉi tiun bonegan felieton de la 3a ĉapitro. Daŭre tre plaĉas al mi via stilo. Gratulon al vi!
    Bonan daŭrigon de via tradukado.
    kun miaj plej amikaj pensoj kaj brakumoj,
    Anjo

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Tre kara amikino Anjo, mi kore dankas vin pro viaj agrablaj vortoj, kiuj ĉiufoje kuraĝigas min daŭrigi tiun tradukadon. Mi esperas, ke ĉio glatas por vi.
      Pasigu ĝoj-kaj muzikplenan semajnfinon!
      Ĉion plej bonan ... Fartu ĉiam bone!
      Plej amikajn pensojn kaj brakumojn el Francio.

      Supprimer
  2. Bonege!
    Tralegis kun plezuro.

    Dankon!

    Vladimir

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Koran dankon pro via simpatiplena komento, kara Vladimir! Ĝis baldaŭ por la sekva epizodo!...

      Kun miaj plej amikaj salutoj el Francio?
      Mikelo

      Supprimer
  3. Felicxan Kristnaskon kaj Bonan kaj Sanan Nov-Jaron!
    Mi estas leganta la cxapitrojn kvankam malrapide (mi havas cxiam tro legadojn kiuj atendas min… )
    Gxis nun la romanon mi sxatas, cxefe cxar gxi ne estas antauxvidebla. Miaopinie via esperantigo estas zorge farita.
    Mi ankaux dauxrigas traduki miajn rakontojn. La fino estas proksima. Mi esperas, ke la fina rezulto estos suficxe bona.


    Amikajn salutojn
    el Italujo

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Gioia!

      Mi dankegas vin pro tiu tre simpatia mesaĝo, kaj tutkore reciprokas viajn bondezirojn! Pasigu ĝojplenan Kristnaskon kaj havu belan Novjaron, espereble sen tiu aĉa kronviruso! Fartu ĉiam bone kaj estu feliĉa!
      Viajn tradukojn mi ne eltrovis, bedaŭrinde.
      Jen mia retadreso se vi deziras kontakti min :
      dereygermichel@gmail.com

      Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el centra Francio,
      Mikelo

      Supprimer