vendredi 13 mai 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (60) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

Laŭra devis kalkuli kun la hazardo. Ŝi vivis kvazaŭ almozulino, pecon post peco vendante siajn vestaĉojn, loĝante en tiu malnova domaĉo, kiun ŝi iom post iom riparis kaj meblis per kestoj kiel tabloj kaj seĝoj. Ŝi faris al si pajlomatracon el sekiĝinta herbo. Ŝia forno estis konstruita per malnovaj brikoj argile masonitaj. Oleitajn paperojn estis Laŭra disetendinta por anstataŭigi la vitrojn. Ĉion ŝi estis lavinta, skrapinta, puriginta. Entute ĝi aspektis nun kiel domo. Al tio Laŭra alkutimiĝis. Ŝi preskaŭ ŝatintus sian loĝlokon, krom ke ĝi troviĝis tiom malproksime de l' resto de la korto, tiel izolita funde de tiuj forlasitaj kaj senkulturaj ĝardenoj. Ĉiukaze ŝi retrovis ĝin vespere kun kontento eĉ plezuro.

Kiam noktiĝis, tien ŝi revenis, tuj ekflamigis fajron, kiun ŝi nutris per forĵetita papero, ligno, polvo kaj pecetoj de karbo dise kolektitaj. Kiam ĉio brulis, Laŭra levis la platon de la forno, lumigis al si per la purpura rebrilo de la dancantaj flamoj. Kaj tiel ŝi preparis sian vespermanĝon.

Ĉirkaŭ ŝi, restis en mallumo la sola ĉambro, el kiu konsistis ŝia hejmo. Oni divenis nur tie kaj ĉi tie iun keston, kiu servis kiel tablo aŭ ŝranko, kaj en la angulo proksime al la fajro, la pajlomatracon, kie Laŭra dormis. Ĉio tio estis pura, la kahela planko skrape purigita, la gipsopecetoj forskrapitaj de la muroj.

La etaĝon estis Laŭra definitive forlasinta al musoj.

En sia ĉambro, Laŭra sentis sin hejme, meze de soleco. Vespermanĝinte, ŝi foje maldormis tie. Ŝi sidiĝis sur iu kesto antaŭ la forno, kaj, kun mentono en la manoj, rigardis tremeti la flamojn. Ŝi revis pri sia pasinteco, pri Ĵak, pensis pri la kreskanta bebo... La forno ruĝigis ŝian vizaĝon. Dancis ŝia nigra ombrego malantaŭ ŝi.

Foje la vento ekblovis, ĝemis pasante tra la ruinoj, puŝis, kvazaŭ ŝultre, la pordon aŭ la fenestron. Ŝajnis kvazaŭ iu homa mano provis ilin malfermi. Krakis la tabuloj. Laŭra ne returniĝis. Al tio ŝi kutimis. Fakte, se venus iu tien, li timus pli ol ŝi, pro vidi ŝin en tia loko...

Ofte alvenis ankaŭ la musoj. Laŭra tiom malmulte moviĝis, ke la bestetoj ne timetis. Ili kolektis panerojn. Tute etaj, nokt-koloraj, apenaŭ vidiĝis iliaj trotetantaj ombroj en la ombro. Nur fojfoje la flamoj lumigis brilan punkton en la etetaj nigraj perloj de iliaj okuloj. Ili rigardis Laŭran, foje vere proksimiĝis. Iom post iom oni alkutimiĝis. Laŭra distingis unu maljunan muson kun tute blanka muzeleto, alian tre dikan kaj senvostan. Kaj ŝi opiniis, ke la musoj certe ankaŭ rekonis tiun silentan grandegan kreaĵon, kiu vivis kiel ili kaj ne forpelis ilin.

Poste Laŭra iris dormi sur sia pajlomatraco. Ŝiaj pordo kaj fenestro sekure baritaj, kun apud ŝi dika stango el fero kiel armilo en kazo de danĝero, ŝi trankvile dormis sub amaso da vestaĉoj. Okazis, ke bataloj inter katoj sur la tegmento iomete vekigis ŝin. Ŝi apogis sin sur la kubutoj, aŭskultis, kaj tuj reendormiĝis.

Tiele ŝi sovaĝe vivis en la tuta daŭro de l' strikoj, la granda Laŭra, la kuraĝa fraŭlino. Kreskadis la infano. Ŝi sentis en si, ke ĉiutage ĝi fariĝas pli forta. Ŝi foje haltis por aŭskulti ĝin vivi. Tio estis ŝia granda konsolo, ŝia kialo por lukti. Kiam ĝi naskiĝos, ŝajnis al ŝi, ke tio estos ŝia granda venko. Jen estis la celo de ŝia malfacila ĉiutaga batalo. Ŝajne, tiu nasko estos ŝia triumfo, la atingo de ĉiuj ŝiaj esperoj.

Foje ŝi renkontis malnovajn amikinojn, la filinojn Dauchy, aŭ iujn najbarojn de l' korto de Malkontentoj.

Oni demandis al ŝi :

''Kio pri vi ? Kiel vi ? Kio pri Ĵak ? Ĉu vere li foriris ? Kompreneble : li eksciis, ke vi gravediĝis !''

Komence, ŝi defendis lin. Ne ! nenion li sciis ! Ŝi mem estis lin forpelinta. Fakte, li ne sciis, ke ŝi estas graveda de li.
Tion ŝi ne aŭdacis lin diri : li ne estus foririnta, li estis tro bona persono.

Sed oni ne kredis ŝin, oni ne komprenis ŝin. Se la fraŭlo foriris, tio pruvas, ke ion li suspektis ! Kaj certe ne estis Laŭra, kiu lin resendu al lia edzino ! Jen stultaĵoj, nur romano, ĉio tio !...


               ----------DAŬRIGOTA--------

2 commentaires: