lundi 23 mai 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (61) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

              Tourcoing

Laŭra baldaŭ komprenis, ke oni ne kredas ŝiajn parolojn. Kaj de tiam ŝi nenion plu diris. Fakte ŝi suferis pro tio, ke iuj homoj tiel traktas Ĵak-on kiel pigrulon kaj jupĉasiston. Ŝi obstine enfermiĝis en silento, konservante por si tiun belan historion, la fervoran rememoron de l' amanto.

Li ne sciis, tute ne sciis, ke ŝi estas graveda : li ne foririntus, pri tio ŝi certis kaj rifuzis al si dubi.

Ŝi bezonis ami Ĵak-on, ankoraŭ kaj malgraŭ ĉio, por patriniĝi kun feliĉo, por akcepti sen iu riproĉo, sen iu ombro sur sia ĝojo, la ŝarĝon kiun li estis lasinta al ŝi.

Estis ja mirinde, ke ŝi ĉiam sukcesis ĝissate manĝi. Ŝi estis vigla fraŭlino, kiu povis kontentiĝi per malmulto. Ŝi foriris matene antaŭ ĉiuj. Ekserĉante nutraĵon, ŝi traesploris la urbon kiel ĉasisto iun arbaron.

En la Foirhaloj, ŝi ofte rikoltis iun bongustaĵon, bestopulmon, ekputrantajn legomojn, iom rompitajn ovojn. Foje, por unu fasko da karotoj aŭ plena bazarreto da terpomoj, kiel viro ŝi helpis ŝarĝi ĉaretojn per sakoj da fruktoj kaj kestoj da frumaturaĵoj.

La vendistoj ridadis, vidante ŝin tiel vigle labori, kun ŝia ŝvela talio, kaj ŝia dolĉa vizaĝo kun belaj lumaj haroj. Sed ilin Laŭra ne rigardis, tute ne atentis. Tamen ŝi estis timida, sed ankaŭ kuraĝa. Necesis manĝi ; ŝi fervorege laboris por meriti sian salajron.

Kiam nenion ŝi sukcesis rikolti en la Foirhaloj, ŝi vizitis la bazaron, la Placon, la vendejon ''de l' nigraj virinoj'', la kvartelon de l' Blanka Sitelo'', aŭ Tourcoing.*

Ankaŭ tie ŝi laboris, helpis la homojn konstrui siajn budojn el tolo, prigardis la veturilojn, portis paketojn.

Foje, nenio glatis, kaj vane ŝi tien-reen iradis la tutan tagon. Tiajn vesperojn, ŝi nur boligis manplenon da tritiko aŭ eĉ da brano, kiun ŝi manĝis kun salo. Tiel estis ŝiaj menuoj de malabundeco.

Kaj okazis, ke mankis al ŝi tiuj lastaj vivrimedoj. Tiam ŝi esploris la rubujojn jam antaŭ ĉiuj ĉifonuloj. Tio ne plaĉis al ŝi, sed ja necesis.

Kun bazarreto ĉebrake, hoko el fero enmane, ŝi vizitis la riĉajn kvartelojn, priserĉis la rubujojn, en kiujn oni forĵetas restaĵojn.

Ŝi spertis utilajn sciaĵojn. Iuj homoj ŝin sciigis pri bonaj lokoj, kiel purigi tion ankoraŭ manĝeblan, kaj kiel forpeli hundojn, eĉ la plej grandajn, ŝajnigante levpreni ŝtonon. Tiuj uloj malfermis la bekon de morta kortobirdo, priflaris ties internon por scii, ĉu ĝi estas ankoraŭ freŝa.

Tamen, malgraŭ ĉio, Laŭra daŭre restis pura. Ŝi kolektis nur la laveblajn rubaĵojn, lasis al aliuloj la malfreŝajn ostojn kaj la ŝimintajn pankrustopecojn.

Precipe plaĉis al ŝi la terpomŝeloj, kiujn ŝi grandkvante kolektis.Tiujn ŝi ne hontis levpreni, eĉ en la hela tago.

Foje, iuj homoj rigardis ŝin tiele priserĉi kaj meti tiujn ŝelojn en sian bazarreton.
''Tio estas por miaj kunikloj'', ŝi klarigis.

Oni kredis ŝin, aŭ tion ŝajnigis.

Vespere, Laŭra lavis la ŝelojn, ilin kuiris kun akvo kaj manĝis.


*Tourcoing [tur'kwɛ] : urbo tuj apud Roubaix.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Tourcoing


                                 Fino de la kvara ĉapitro.


-------------------DAŬRIGOTA-------------------






2 commentaires:

  1. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Koran dankon pro via taŭga propono, estimata Tjeri!
      Mi ĵus korektis tiun eraron.
      Kun amikaj salutoj el Sologne.

      Supprimer