dimanche 24 avril 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (59) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

Tiel estis la fabriko. Oni forgesis la strikon, tuj post la eniro.

La servutlaborulo, iu maljunulo grizhara, etstatura, ĝiba, kun pala vizaĝo ege sulkiĝinta, kvazaŭ ĉifita paperfolio, kondukis Laŭran al ŝia teksmaŝino. Fronte al tiu nekonata maŝinego, Laŭra subite komprenis la grandan malfacilecon de la rolo, kiun ŝi intencis ludi. Kiel labori? Kion ŝi ekfaru?

Jam la oldulo alportis al ŝi keston da bobenoj. Li haltis kaj rigardis la fraŭlinon. Ĉirkaŭe, aliaj virinoj ankaŭ ĉesis sian taskon por vidi, kiel tiu novulino elturniĝos. Ĉu plej rapide ŝi laboros ol ĉiuj, ricevos la plej altan semajn-salajron ?

 

Laŭra malrapide ĉirkaŭrigardis kaj ekprenis bobenojn. Ŝi ekvidis iun virinon, kiu starigis la siajn tute supren. Ŝi imitis ŝin.

''Kaj poste?'' demandis la maljuna servutlaborulo.

Petola rideto pliigis ĉiujn sulkojn de lia vizaĝo.

Ankaŭ la virinoj parolis kaj ridis, rigardante Laŭran.

''Hej, hej ! '' diris la plej proksima najbarino, ''ne eblas trompi nin : ĉu vi jam ''duobligis'' ? ''

''Jes'' konfesis Laŭra, '' sed antaŭ longe ; ne plu bone mi memoras...''
''Nu, jen tio!'' ridetis la servutlaborulo.

''Kial do vi bezonas veni labori ĉi tie ?''

'Ja necesas vivi !''

La virino rigardis la ventron de la junulino.

''Jam de kiom da tempo ?''
''Ses monatojn.''
''Ne edziniĝinta, ĉu?''
''Ne.''

''Nu, jen tio !'' siavice diris la laboristino.

''Bone, oni montros al vi kiel fari. Sed nepre rapidu, ĉar la ĉiea submastro estas vere maliculo. Se vi ne sufiĉe laboros, li maldungos vin.''

''Ĉu li maldungos min ?''''Tutcerte ! Unu ŝancon vi havos, se li ne venos ĉi-matene.''

Ŝi alpaŝis al la teksmaŝino de Laŭra.
''Rigardu : tiel oni faru.''

Kelkajn minutojn, ŝi montris la farendajn gestojn. Poste, alia donis iujn klarigojn al Laŭra. Ankaŭ la maljunulo helpis ŝin, ĉiufoje kiam li pasis kun sia korbo da bobenoj.

En la popolo, oni kompatas al fraŭlinaj patrinoj.

Ĉio komencis bone funkcii. Laŭra rapide komprenis kaj havis lertajn fingrojn. Kaj iu fraŭlino, kiu kelkfoje, el malproksime, ĝentile ridetis al ŝi, ŝajne kuraĝigante, transdonis al ŝi du pan-tranĉajojn ŝmiritajn per salita porkograso.

Iom post iom Laŭra kuraĝiĝis, esperis elturniĝi se la submastro venos nur en la vespero.


Sed okazis en la laborejo mallonga signalo, subita pliigo de aktiveco. Ĉesis la babilado. Oni pli vigle moviĝis antaŭ la teksmaŝinoj. Alvenis la submastro.

Li malrapide pasis en la aleoj, haltis malantaŭ Laŭra. Nun la junulino sentis lian rigardon, kiu sekvis ŝin, kontrolis ĉiujn ŝiajn gestojn. Ŝi nervoziĝis, rompis sian fadenon, unu fojon, du fojojn, kaj faris ''falsan turnon''.

''Nu, kion vi faraĉas ?'' demandis la submastro. '' Ĉu vi ne povas atenti ?''

Li alproksimiĝis.''Ha ! Vi estas la novulino, ĉu ? Ŝajnas iri malbone.''

Li daŭre kontroladis. Laŭra volis rapidi kaj bone fari. Ŝiaj manoj kuntiriĝis, ŝi nenion plu vidis, ektremis pro timo. Certe la submastro maldungos ŝin. Refoje ŝi troviĝos sur la strato.

Tiu granda fabriko plena de maŝinbruego, de malsanigaj odoroj, aspektis al ŝi akceptema kaj konsoliga, kvazaŭ paradizo.


Ŝia teksmaŝino haltis. La submastro estis ellasinta la transmisiilon.

''Nu, belulino, neniam en la vivo vi ''duobligis''. Oni ne bezonas vin ĉi tie.''

Laŭra provis defendi sin.

''Sinjoro, mi komencis bone fari. Mi nepre bezonas labori.''
''Ankaŭ mi. Tiun postenon mi ne volas perdi pro vi. Tion mi diras, vi povas ja foriri.''


---------------------DAŬRIGOTA-------------------


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire