jeudi 7 avril 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (58) - Maxence VAN DER MEERSCH

 
Ekde tiu tago, la vivo de Laŭra fariĝis senfina lukto, senĉesa manĝoserĉo tra Roubaix. Nenion ŝi plu havis, neniun monon, preskaŭ ne aĵojn vendotajn. Ŝi ne plu aŭdacis peti helpon de l' sindikato aŭ de l' bonfara servo, timante renkonti sian patrinon tie. Estante neplenaĝa, ŝi ne sciis ĉu oni truddevigos ŝin reiri hejmen. Fakte ŝi ne plu volis tion. Eble mizero ŝin mortigos, sed sian patrinon ŝi ne plu revidos. Almenaŭ sian bebon ĝisfine ŝi konservos.

Somere oni ankoraŭ havas vivrimedojn. La antaŭurbaj ĝardenoj donacas al vi siajn legomojn. Kreskas leontodoj laŭlonge de l' kanalo kaj de l' fervojo, kaj fruktoj sur la arboj. Ĉar varmas, oni malpli malsatas.

Sed vintre, mankas ĉio. Krom tio venas plia zorgo : fajro, varmo tiom nepras, post tuta tago pasigita en neĝo aŭ sub pluvo, kiom manĝo kaj dormo.

Feliĉe al Laŭra ne mankis ligno. En la ruinoj restis ankoraŭ sufiĉe da detirendaj tabuloj. Ŝi ankaŭ povis kolekti el la rubaĵoj lignon, karbocindrojn, forĵetitan paperon. Sed por aĉeti alumetojn, ŝi devis senigi sin je sia ringo, eta ringo el arĝento, kiun Ĵak estis ŝin donacinta. Ŝi tamen ne deziris vendi ĝin ; ŝi portis ĝin al pruntoficejo, kiu donis al ŝi kvar frankojn. Per tiu mono, ŝi aĉetis unu panon, alumetojn, kaj malnovan marmiton ĉe iu brokantisto.


Komence, ŝi havis iun esperon. De Reĝina ŝi jam eksciis, ke ankoraŭ funkcias kelkaj fabrikoj. Plurajn tagojn ŝi serĉis. Preskaŭ nenion oni perlaboris, sed tie varmis kaj oni estis nutrita.

Por tiel iri serĉi laboron, Laŭra vestiĝis kiel eble plej konvene; ŝi zorge purigis siajn vestaĵojn, lavis siajn ŝuojn, tute butonis sian malnovan mantelon por kaŝi la mizeran staton de la vestaĉoj, kiujn ŝi havis sube. Ĉar nur restis al ŝi kio nepras. Ŝi jam vendis aŭ lombardis ĉion, kion ŝi surhavis, kiam ŝi forfuĝis de sia patrino.

Antaŭ ol foriri, ŝi ankoraŭ rigardis sin plufoje en fragmento de spegulo, kiun ŝi estis trovinta kaj zorgege konservis, ĉar malgraŭ ĉio, ŝi daŭre estis koketa, kaj precipe fiera pri siaj belaj haroj...
Kaj ŝi kuraĝe ekiris, iomete trankviliĝinta : malgrasiĝinta, ŝi tamen daŭre aspektis bonfarta kaj ankoraŭ bone impresis.


Do ŝi iris de fabriko al fabriko, eniris en la korton.

Al la pordisto ŝi demandis :

''Sinjoro, ĉu oni dungas laboristinojn ?''
''Nenio nun.''

Laŭra foriris pli malproksime.


Ĉe Dévelot, fine de la strato de l' Muelejo, en Nova Roubaix, ŝin favoris ŝanco. Kiam ŝi alvenis, restis ankoraŭ du liberaj postenoj por ''duobligi''.

Laŭra nenion sciis pri tiu laboro, sed asertis, ke tion ŝi povas fari. Oni enirigis ŝin en la fabrikon.

Strange impresis Laŭran tiel retrovi sin en fabriko vivanta, trepida, troplenigita de maŝinoj el polurita ŝtalo kaj el verda kaj nigra giso, kun transmisirimenoj, kiujn oni vidis supren-kaj malsupreniri, kaj sennombraj pulioj ‒ la grandaj malrapidaj, la malgrandaj vertiĝodone rapidegaj.

Odoroj de ŝafsebumo, de teksiloj kaj de homaro varmigis la aeron sub oblikaj lanternetoj. Sur tabuloj laŭlonge de la muroj, la laboristinoj jam lasis siajn ŝuojn kaj ladbotelojn. Muĝadis la dinamoj. Ĵus enirinte, vin kaptis la tondro de la teksmaŝinoj. Kaj strange miksiĝante kun tiu bruado, iu vira voĉo, klara kaj melankolia forta voĉo en tiu laboranta metaltumulto, kantadis konfuzan romancon, kiu ŝajnis funebreca kiel primitiva melopeo.

En la ''duobligejo'' la maŝinoj klakadis, la virinoj iris kaj reiris, oni parolis, la pulioj kaj transmisirimenoj zumis.


----------------------DAŬRIGOTA-------------------


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire