mercredi 3 juin 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (17) - Maxence VAN DER MEERSCH



KVINA ĈAPITRO



Dum la unuaj tagoj de la striko, Reĝina Dauchy serĉadis laboron en la tuta urbo de Roubaix.

Salajrulo povas esti dungita de mastro, kiu membriĝis en la Ĝenerala Teksa Federacio – al kiu aniĝis la tuta teksa industrio aŭ preskaŭ – nur se li prezentas la elirbileton de l' uzino, kiun li ĵus forlasis.

Reĝina jam vane demandis tiun elirdokumenton en la oficejo de l' uzinoj Laforge, kie ŝi laboris. Ĝin oni rifuzis doni.

Tiel Reĝina estis malakceptita de kelkaj raraj entreprenoj, kie oni ankoraŭ laboris. Ĉar malgrandaj kufometiejoj, modestaj teksoŝtopejoj, eĉ fabrikoj, en iuj lokoj, kaŝiĝante daŭre enirigis laborantaron.

Tamen, ĉe la familio Dauchy, jam regis malsato. Leono Dauchy ne plu laboris. Ankaŭ la tri filinoj estis senlaboraj. Leontina vendis cepojn en bazaroj, Fransoaz lesivis por la najbaroj, kaj ne ĉiam la patrino sukcesis labori kelkajn horojn kiel mastrumistino. Oni ne povis kalkuli je la plej aĝa filo Tuné, tro stulta, kaj Gilberto havis nur dek unu jarojn.

Sed ŝanco devis favori la familion Dauchy, ĉar Reĝina fine trovis laboron.
Ŝi estis duan fojon reirinta al la uzino Laforge por peti tiun rifuzitan aĉan papereton, kvazaŭ oni ne scius, ke ŝi riskas morti de malsato en sia domo.
En la oficejo, ŝi renkontis la submastron Mateon.
Tiu maljunulo ŝatis ŝin.

''Kial vi ne venas labori en la kombadejo* ?'' li demandis.
''Ĉu kombado ? Ne estas kombadejo ĉi tie'' mire diris Reĝina.
''Ne ĉi tie, sed en strato Notre-Dame. Ankaŭ ĝi apartenas al Laforge... Oni instruas novulojn por fini la mendojn. Vi jam laboris en kombadejo, ĉu ne ?''
''Antaŭ longe, jes.''
''Nu, se vi deziras iri tien, mi donos al vi bileton por eniri. Vi instruos la aliulojn.''

Tute feliĉa, Reĝina tuj konsentis.
Ŝi eklaboris la saman posttagmezon.
Sed tie ŝi devis labori en teruraj kondiĉoj.

Sinjoro Laforge, iu speco de eta Filipo la 2a, estis viro edukita tradicirespekte. Li portis en si nekonkereblan fidon, senindulgajn principojn, kiuj povis tuj haltigi, kiam necesas, la inspirojn de humana koro. Orgojle, li mem nomis sin aktivulo de l' ordoarmeo. Kaj li opiniis, ke ĉio, kio fortigas
lian propran potencon, aldoniĝas al la bono-potencoj. Estante laŭdinda la celo, li ne perdis tempon koncerne la kvaliton de la rimedoj.

Ekde kiam la striko estis decidita, li klopodis eltrovi la rimedon por eviti ĝiajn sekvojn, kaj eĉ, se eble, profiti el ili. Kaj tion li eltrovis, ĉar li posedis fekundigan imagpovon.

Li dungis ĉiujn, kiuj volis labori. Kaj laborigante ilin, kiel oni diris, en ''duobla skipo'', li postulis, ke ili restadu antaŭ siaj maŝinoj de la kvara matene ĝis la naŭa vespere, kun unu sola ripozhoro je tagmezo, tio estas po dek ses horoj tage, kaj po naŭdek ses horoj semajne.
Li pagis ilin per mizera salajro kaj plue retenis kvindek elcentojn kun la preteksto, ke necesas nutri ilin kaj pagi la fakĝendarmojn.
Li pravigis sin dirante :
''Neniun mi devigas.''

Por la ĉiutaga pano, tiel penadis iuj virinoj same kiel viroj dum la tuta daŭro de l' strikoj.
Nepris alveni al la uzino antaŭ la unuaj sunradioj de tagiĝo por eviti la senkompatan gardadon de l' strikposteno. Necesis tuj senvestiĝi, la viroj ĝis la zono nudaj, la virinoj en ĉemizo, kaj eklabori, rapide, en la masa varmo de l' uzino, kie jam dormis homoj, kie fetoris pro oleoŝlimo likanta el la maŝinoj, kie la lano impregnis la aeron de ŝvit- kaj brutarodoro.

La mastroj konstante estis malantaŭ ili. Urĝis la mendoj. Kaj precipe, neniam plu oni havos laboristaron tiom malmultekostan kaj obeeman.

''Rapidu ! Ek !''

Kaj oni rapidis. Kiam svenetis iu virino, oni portis ŝin por kelkaj minutoj eksteren, kaj ŝi rapidege revenis, palega, tremanta, strebante eviti svenon, por ne perdi unu groŝon el la sepdek ses frankoj, kiuj konsistigis sian magran salajron.

Je tagmezo oni paŭzis unu horon.
Oni iris en la manĝejon por gluti la tagmanĝon, kiun donis la fabriko. Kompreneble, ĉiuj hastis profiti de tiu avantaĝo. Neniu reiris hejmen. Oni havis tie bonan manĝaĵon, soldatan kaĉon, abundan, kun dika tranĉo de ŝinko. Ĉiu ree petis kaĉon du aŭ tri fojojn, kiel ŝparado, por eviti malsaton dum la cetero de l' tago. Fakte, neniu aŭdacus eliri en tiu horo. Ĉiam pro la strikposteno...

Je la unua : plua laboro, febra, hasta, sub la puŝpelado de l' mastroj kaj direktoroj. Oni ne haltis por manĝeti nek vespermanĝi. Tiel ĝis la naŭa tio daŭris. La brakoj rigidiĝis. La estaĵo fariĝis nur gestadanta meĥaniko, kies animo dormis en ia dolora somnambulismo, dum la korpo klopodadis kiel aŭtomato. Oni finfine miris, kiam sonis la naŭan. Oni preskaŭ ekkrius ''Ĉu jam ?'' Ŝajnis, ke laboro iĝis natura funkcio por la organismo, kiel spirado.

Oni ree vestiĝis, kun rompita dorso, mortaj brakoj.
Tra la labirinto de l' vastega kombadejo, s-ro Laforge gvidis tiun brutaron, elirigis ĝin, ĉiutage, tra nova elirvojo.

Oni kuregis en la nokto, ŝtelirante laŭ la muroj, foje eĉ persekutita de bandaĉo da strikantoj, kiujn necesis preterdistanci.
Kaj oni enlitiĝis, eble je la deka, por dormi kvin horojn, kaj denove foriri.

Kelkaj eĉ ne plu reiris hejmen vespere. S-ro Laforge elpensis aranĝon de pajlomatracoj en angulo de l' uzino. Multaj virinoj dormis tie. Ili ne plu aŭdacis eliri, terurigitaj je la penso, ke ilin persekutos tiuj furiozaj strikuloj.
Nur sabaton vespere ili eliris, timegantaj, por tamen pasigi dimanĉon hejme.
Kaj aliaj neniam rehejmeniris ; ili restis en la fabriko dum la tuta daŭro de l' striko.

Ne ĉiam estis timego la vera kialo de tio.
Iuj fakĝendarmoj okupis la uzinon, por ĝin gardi kontraŭ surprizatako, tage kaj nokte.
Kaj sur pluraj pajlomatracoj nokte dormis du okupantoj.


*Kombi : Prepari por ŝpinado, per tiucela maŝino, ŝpineblajn materialojn (PIV)

--------------------DAŬRIGOTA---------------------

2 commentaires:

  1. Tre malfacilaj laborkondiĉoj estis en la fabriko de sinjoro Laforge.Sed kion tiuj malriĉaj homoj povis fari, ili ja devis gajni monon por nutri sin kaj siajn gefamilianojn.
    Kara Mikelo! Por plirapidigi la tradukadan procezon eble provu uzi Google tradukilon.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Kara Ivar, vi pravas! La tiamaj laborkondiĉoj estis teruraj kaj multaj homoj suferis mizeron. La romano elvokas strikon de 70 tagoj en 1931. Partoprenis 114 500 laboristoj de la teksindustrio, en Roubaix, proksime de Lille (Lilo).
      Dankon pro via konsilo. Mi ankoraŭ neniam provis uzi Google tradukilon. Ĝi povus helpi kaj pli rapidigi mian laboron.
      Mi esperas, ke ĉio iras glate por vi. Kortuŝas min via intereso kaj helpema amikeco.
      Plej amike el centra Francio salutas vin Mikelo.
      Fartu ĉiam bone!

      Supprimer