lundi 29 juin 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (18) - Maxence VAN DER MEERSCH









Tiun vesperon, proksime je la sepa horo, Reĝina dummomente ĉesis labori por permesi al si ekspiri. Ŝi estis lacega.



De Menen kaj aliloke, oni venigis aron da flandroj, viroj kaj virinoj, por rapide instrui al ili kiel kombi lanon, kaj tiele anstataŭi la lokan laboristaron.
Tiuj homoj, krudaj estuloj, alvenintaj el izolitaj vilaĝoj de Flandrio, apenaŭ komprenis la francan, kaj pasive vivis per la uzinlaboro. Por manĝi kaj dormi, ili ĉiuj kune ariĝis, plene apartigitaj de l' aliuloj, pro tiu vivmaniera kaj lingva solidareco tiel forta ĉe la flandroj.

Plejparte, ili estis viglaj fortuloj, kiujn ne senenergiigis la urba aero. La virinoj estis tiel fortaj kiel la viroj.

Reĝina, forlasita inter tiu primitivularo kun mallertaj gestoj, vane strebis por instrui ilian laboron. Fakte, ŝi ja timis ilin. En Nord, oni rigardas la flandrojn, kiel koleremaj kaj aparte malbonaj. Fakte, ĵus foririnta la submastro, la virinoj krude traktis kaj minacis Reĝinan ; ili levis siajn grandajn malfermitajn manojn kiam la fraŭlino ekriproĉis pri io.

La virojn ŝi timegis. Ŝi ne plu aŭdacis diri ion, eĉ kiam ili tute fuŝlaboris. Ŝin ili tiele rigardis per siaj bluaj okuloj, kiuj rapide kolere eklumis, ke tio kvazaŭ glacigis ŝin.
Tiuj kruduloj subite koleras, kvankam nenio atentigas pri tia ekkolerego. Kaj ilia furiozo estas blinda. Kiam Reĝina vidis, ke ili eknervoziĝis, ŝin strange rigardis, kaj grumbletis malrapidajn kaj kolerajn ''God verdaeme !'' *, ŝi tuj foriris.

Tio, kion Laforge fakte nomis gangreno, ilin jam infestis. Ili ne strikis, ili venis por labori, sed de la unuaj tagoj ili kvazaŭ nevortigite interkonsentiĝis. Farante kiel eble plej malmulte, ili fuŝlaboris.

Tion ja rimarkis Reĝina.
Ŝi kuradis de unu virino al alia, klarigis, instruis tion farendan. Kaj subite, malantaŭ ŝi, iu grandstatura krudulo kun rufetaj haroj, la parolanto de l' grupaĉo, ekprenis ŝian brakon kvazaŭ per prenilo. Tiu iomete parolis la francan kaj diris :
''Hej ! Ne tiel rapide, ĉu ? Jen novuloj, ja havos tempon por lerni, ne forvendu labor' !''

Aŭ ekribelis la virinoj, ŝin flandre insultis, foje sukcesis diri per sia stranga akcento :
''Mi scii labori kiel vi ! Mi spiti, vi aĉa faŭko !''

Kaj jen kial, en tiu momento, Reĝina sentis sin elĉerpita. Ŝi ne plu zorgis pri io. Ŝi nur ree promenadis inter la teksmaŝinoj, ŝajnante ilin kontroli, kiam sro. Laforge alvenis.


Ĉi tie, li estis la mastro. Lin timis la plej arogantuloj.
Al ĉiuj, li ekzemplis, alvenante la unua kaj forirante post la aliaj. Tiu malnovtempa viro senripoze laboris la tutan tagon. Lia uzino estis lia vivo.
Eĉ sian familion li draste traktis. Li postulis, ke lia filo taglaboru ok horojn same kiel ĉiuj laboristoj, kaj malkaŝe skoldis lin antaŭ aliuloj.

Sed krom siaj donacoj al homhelpaj kristanaj institucioj, li ne profitis de tiu grandega havaĵo, kiun li kreskigis per tiom da streboj.
Feliĉe, lia filo, ne dezirante erarigi la proverbon, estis sport-kaj aŭtoamanto, kaj ŝatis vivi en ĝojo kaj plezuro. Laŭ onidiroj, dum sia libertempo, li zorgis pri elspezi la monbiletojn, kiujn amasigis la troŝparema patro.

La posedanto alvenis, parolante kun sia direktoro. Tiu ĉi lasta ĝuste tiam klarigis la kaŭzojn de la malbona produktokvanto en la kombejo.
Kaj sro. Laforge kuntiris la brovojn dum li antaŭen iris inter tiuj flandroj kun obstinaj kapoj.

Li tute ne timis ilin. Li rekte rigardis ilin, de malsupre supren, etstatura, magrega kaj pala fronte al tiuj vilaj kaj koleremaj kolosoj. Kaj ili fine mallevis la okulojn, tremantaj kiel antaŭ la instruisto.
Li ekpremis iliajn ŝultrojn kaj sentime plenforte skuis ilin,.
''Nu, mi ja laborigu vin!'' li kriis.
Kaj tiuj koleremaj kruduloj ne plu aŭdacis paroli, kaj obeeme ree eklaboris.
Eble iun tagon, iu el ili malfermos sian belgan tranĉilegon kun sekurbutono, por tranĉi panon kaj viandon, kaj senintestigos sinjoron Laforge dum abrupta ekkresko de blinda furiozo.


Alvenis iu virino. Ŝi serĉis iun kaj ŝajnis vojerarinta en la fabriko. Kun surprizo, Reĝina rekonis Johanan Boli, la edzinon de la nigrulo. Kiucele ŝi venis ĉi tie ?

Ankaŭ sro Laforge vidis ŝin. Lia malamika vizaĝo eĉ pli rigidiĝis. Li ne paŝis sed ekkuris al ŝi.
''Kiu estas vi ? Kion vi faraĉas ĉi tie ?''

Tiu mirinda viro tuj rekonis iun ajn, kiu ne estis el liaj laboristoj.

''Bonvolu pardoni, sinjoro Laforge'', balbutis Johana. ''Mi estas la edzino de Boli, la nigrulo, kiu estis ŝoforo ĉi tie. Tial mi kaŝe eniris por paroli al vi...''

''Kiel aroganta vi estas !''

''Mi havas tri etajn infanojn ; sinjoro Boli ne havas postenon pro tiu striko. Kaj ne ricevas monatribuon por senlaboro... Li bezonus elirbileton...''

''Ĝin vi ne havos !''

''Sed tio estus senkosta por vi, sinjoro.''

''Via edzo ne estis maldungita, ĉu ? Memvole li foriris, nu?Neniam mi kontraŭdirus tion por lin plezurigi. Ke li mizere iom travivu, tiel li scios ! Foriru.''

''Sinjoro...''

''Remon, gvidu tiun ĉi virinon ĝis la elirpordo.''



NB : * ''God verdaeme !'' = blasfemo : ''Dio min damnu !''

----------------DAŬRIGOTA----------------

4 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Vi ĵus tralegis vian laŭvican tradukon. Dankon pro tio.Bonvolu rigardi la lastan frazon de tiu ĉi ĉapitro, tie mankas unu litero: ĝis la elirpordo. Laŭ mia opininio la traduko estas bona kaj komprenebla por mi.
    Ĉion plej bonan al vi, amike Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Koran dankon pro via taŭga rimarko, kara Ivar. Mi ĵus korektis la tajperaron. Bonvolu pardoni tiun ĉi ŝajne malfruan reagon, fakte nur hodiaŭ mi povas reuzi komputilon post kelkaj tagoj pasigitaj en Nord, en familia rondo. Via amika komento vere kuraĝigas min daŭrigi la ''laboron'' malgraŭ la tro maloftaj vizitoj de legantoj.
      Mi tutkore deziras al vi ĝojplenan semajnon! Fartu ĉiam bone restante singarda kontraŭ tiu aĉa kronviruso.
      Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el centra Francio.

      Supprimer
  2. Bonega traduko, kiun mi legis ĝuante. Elkoran gratulon, karega Mikelo.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankegon pro via kortuŝa komento, tre kara Anjo! Kiel Ivar per siaj amikaj vortoj, vi vere kuraĝigas min plue traduki tiun ĉi (longan) interesan romanon! Mi nur esperas ricevi pliajn legantojn kaj komentojn...
      Pasigu muzikplenan semajnon, restante ĉiam singarda kontraŭ la aĉa kronviruso...
      Kun miaj plej amikaj pensoj kaj brakumoj el Francio.

      Supprimer