Kiel
la aliuloj, Laŭra surloke stamfis.
Fakte
ŝi volonte estus enirinta. La febro de tiu sabata voĉdono estis nun
for. Kiel agrable estus retrovi sian teksmaŝinon, siajn spindelojn*,
siajn kunlaborantinojn, tiun tutan bruadon de la laborejo !
Esti
hodiaŭ senigita de ĉio tio, subite ŝajnigis al si tiujn aferojn
karaj kaj pli altvaloraj.
Ŝi
malrapide antaŭen paŝis al la enirejo, mensogante al si mem,
ŝajnigante indiferenta, sed fakte allogata de tiu malferma pordego,
al kiu oni povus tiel facile kuri.
Ŝia
koro bategis.
Ĵus
eniris du viroj, kuregante sub lavango de insultoj kaj fajfadoj. Post
ili, iu virino kuraĝe provis la aventuron, sed oni jam antaŭdivenis
ŝin. Kun minacoj, du volontuloj de l' strikposteno ekkaptis ŝian
brakon.
Feliĉe
alkuris la fakĝendarmoj. Ili retropelis la agresantojn, puŝante
kontraŭ ties ventro la kolbon de sia karabeno, kaj akompanis la
virinon ĝis la pordego.
Dum
tiuj incidentoj, starante sur seĝo la Strebul' ekis alparolon por
insultnomi flavuloj** kaj perfiduloj tiujn, kiuj forlasis siajn
kamaradojn por ''pugleki'' la mastrojn.
Necesis
agi, malhelpi ĉiujn eniri.
Malantaŭ
li, du komplicoj kriegis aprobojn por eksciti la amasan entuziasmon.
Sed
ankaŭ alvenis la maljunulo Fidel. Malrapide, kuraĝe, trankvile kiel
kutime, kun sia sinteno de kvieta oldulo, li trairis la homamason.
Tamen iom pala, li prezentis sin kiel ĉiutage por labori. Li alvenis
antaŭ la pordego, eniris en la fabrikon, sub la protekto de du
ĝendarmoj kun fortaj ŝultroj. Inter ili, li aspektis kvazaŭ iu
debila deliktulo.
''Hu !...Hu !...''
muĝis la homamaso. Ĝi plu ekscitiĝis.
Tiuj
vicaj eniradoj kolerigis ĝin. Neniu aŭ ĉiuj ! …
La
Strabul', aŭdacigita de aproboj pli kaj pli multaj, petegis nun
siajn kamaradojn, ke ili batalu kontraŭ la fakĝendarmoj, la
flavuloj kaj la tuta fabriko.
''Antaŭen !
Antaŭen !'' li kriadis de sur sia seĝo. ''Mortigu la
perfidulojn !''
La
ekscitiĝo kreskadis. Ekgrumblis perforta vento.
Tiam, sentante la neceson agi, la ĝendarmoj kune kun ĵus alveninta kavaleria helpotaĉmento sin ĵetis en la amason.
Tiam, sentante la neceson agi, la ĝendarmoj kune kun ĵus alveninta kavaleria helpotaĉmento sin ĵetis en la amason.
La
Strebul' jam vidis ilin alveni. Li tuj desaltis de sia seĝo ;
kurbiĝante li impetis tra la homamaso kaj forkuregis kiel leporo.
Tiam
draŝado de pugno-kaj botobatoj disigis la naivajn aŭskultintojn
antaŭ ol tiuj ĉi povus elsurpriziĝi.
Senhalte,
Honoré Demasure kuradis al la sidejo de l' unuiga partio. Li tuj
iris al la oficejo de l' sekretario, frapis ĉe la pordo, ruĝvizaĝe
kaj ŝvitante eniris, troigante sian anhelon.
''Oĉjo !''
li anhelis, '' mi klopodegis ! … Ĉe Denoots neniu eniris ja
dank' al mi !''
''Gratulon,
la Strebul' ! '' diris la sekretario.
''Eksciu
tamen, ke nun mi soifas !.. . Tiom forte mi kriadis, ke mi
ne plu povas paroli !...''
La
sekretario ridetis.
Valoregas
tiuj agitistoj : necesas daŭrigi ties fervoron.
Li
malfermis sian tirkeston, elprenis kvindek frankojn.
''Jen
prenu, la Strebul' ! Sensoifiĝu !...''
''Dankon''
li respondis kun granda plezuro.
Kaj
li foriris ebriiĝi.
Dume
Laŭra fine decidis tamen riski la eniron.
Iom
post iom ŝi proksimiĝis al la fakĝendarmoj kaj vokis :
''Sinjoro !..
sinjoro !...'' malgraŭ sia honto.
Du
ĝendarmoj alproksimiĝis por ŝin cirkaŭi kaj enirigi. Sed tuj
apud, unu grupo estis ŝin aŭdinta kaj volis ŝin forpreni.
Kaptita ĉe la brako, Laŭra baraktis. Iu viro vangofrapis ŝin. Tiam ŝi ekkuris al la ĝendarmoj. Ili jam protektis ŝin ambaŭflanke, kiam iu oldulino, aĉulino kiun ŝi pervide svage konis, impetis kun malfermitaj manoj por ungevundi ŝin.
Unu
el la ĝendarmoj haltigis kaj batpuŝe piruetigis ŝin.
La
maljunulino surgenuen falis.
Tiam ŝi turnis sin al Laŭra kaj, ankoraŭ surtere, sen stariĝi, pugnominacante ekkriis :
Tiam ŝi turnis sin al Laŭra kaj, ankoraŭ surtere, sen stariĝi, pugnominacante ekkriis :
''Iru,
iru do, fiulino ! Iru amori kun edziĝintaj viroj !...''
Je
la oka, laca pro atendi en la pordista oficejo, Johano Denoots
eliris. Eĉ se li ne kalkulis la enirintojn unu post la alian, ŝajnis
al li, ke okazas katastrofo.
Antaŭ ol refermigi la pordegon, li iris ekrigardi en la strato. Kvietiĝis la stratsvarmo. Neniu plu aŭtaŭ la fabriko. Nur, ĉe ambaŭ stratfinoj, pacience atendis aro da gvatantaj viroj. Bicikloj estis apogitaj kontraŭ la muro.
Temis
pri la strikposteno, kiu prigardis la uzinon. La hodiaŭa komencita
gardostaro daŭros ĝis la fino de l' konflikto.
La
minaco fariĝis nun preciza.
Ĉu Danoots travivos ĝis la fino de tiu striko ? Revenis al li, dolorplena, la penso pri liaj aferoj ĉi-momente jam tiom malfacilaj.
Ĉu Danoots travivos ĝis la fino de tiu striko ? Revenis al li, dolorplena, la penso pri liaj aferoj ĉi-momente jam tiom malfacilaj.
La
industriisto eniris. Estis la horo de l' poŝtaĵo. Antaŭ ol ekzameni
ĝin, li tamen deziris viziti la laborejojn kaj taksi la enirintojn.
En
la laborejo pri duobligo***, neniu.
En
la bobenejo, neniu.
Neniu
en la ŝpinejo de longfibra fadeno nek ĉe la maŝinoj por korekti
teksaĵdifektojn.
Estis
nur kelkaj virinoj alvenintaj en la teksejo.
En
la navedejo****, giganta ĉambrego rigardanta al la varejoj en
profundaj tenebroj, por ĉiuj tiuj funkciantaj maŝinoj, pulioj,
transmisrimenoj, por tiom ekstermezura energikonsumo, tie troviĝis
unusola laboristino, iu granda blondulino forlasita en tiu senhoma
ejo, kliniĝante super sia rapidritma teksmaŝino.
Sen
ŝajna kialo, ŝi estis ploranta.
*spindelo (= fr : fuseau) En ŝpinmaŝino, tiu fera vergo, sur kiun oni metas la bobenon (PIV)
**flavulo (= fr : jaune) Laboristo oponanta al la klasbatala politiko (PIV).
***duobligo
(= fr : doublage) interteksi du fadenojn sur bobenoj.
****
navedo (= fr : navette) Malgranda, ordinare ligna, cigarforma
ilo por teksomaŝino, per kiu la veftofadeno estas transportata aŭ
traĵetata inter la varpofadenoj laŭ ir-reira movo (PIV).
FINO
DE LA 4a ĈAPITRO
Saluton kara Mikelo!
RépondreSupprimerMi vidas ĉi tie du erarojn.
Nur ĉe ambaŭ stratfinoj
Estis la horo de l' poŝtaĵo.
Amike, Ivar.
Koran dankon pro viaj rimarkoj, kara Ivar! Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto kaj ties traduko...
RépondreSupprimerPasigu tre agrablan semajnon.
Fartu ĉiam bone (ni restu singardaj ĉar tiu aĉa viruso estas terura...)
Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el centra Francio,
Mikelo