samedi 7 décembre 2019

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (2) - MAXENCE VAN DER MEERSCH




                  (Une "courée" / "Korto" en Roubaix, apud Lillo).


Laŭra trairis la korton kaj frapis ĉe la lasta pordo, tuj apud la koridor-elirejo, kie la blankaj ventkurtenoj altiris la rigardon. La maljuna Eliza venis malfermi kaj enirigis ŝin.

Bona maljunulino estis tiu "panjo Eliza". Ŝi havis sepdek jarojn, faltitan vizaĝon, molan sendentan buŝon, mallarĝan rektan nazon kaj senbrilajn okulojn malantaŭ dikaj okulvitroj.
Ŝi estis afabla, ĉiam tre pura, kun arĝentblanka hararo. De tio ŝi estis tre fiera kaj lavis ĝin ĉiusemajne per "bluo" por vigligi ties neĝan brilon.
Ŝi vendis bombonojn al la infanoj kaj kelkajn legomojn al ĉiuj.
Kaj ŝia edzo, Fidel, tiom maljuna kiom ŝi, laboris kiel Laŭra ĉe Denoots, kie li havis bonan postenon.

Tiuj bonkoraj gemaljunuloj vivis unu por la alia en paca feliĉo. Oni ŝatis ilin. Laŭra ankoraŭ memoris la feston, kiun organizis la tuta loĝantaro de la "korto" kaj de la strato Longues-Haies okaze de ilia ora edziĝ-datreveno*.

Eliza, kiu ŝatis bongustaĵojn, estis ĝuste trinkanta grandan bovlon da kafo, kiun ŝi frandis per glutetoj.

"Ĉu iom da kafo?" ŝi demandis al Laŭra.

Kaj Laŭra, svene malsaneta antaŭ dek minutoj, sentis nun frenezan deziron pri tiu kafo. Ŝi trinkis grandan tason. Poste, ŝi sentis malsaton; ŝi volonte manĝus ion, kaj ŝi rigardis kun envio la dikan ektranĉitan panon, kiu troviĝis sur la tablo. Ankaŭ pecon da tio ŝi bezonis kaj ŝi aŭdacis peti ŝmirpanon, kiun Eliza ridante tranĉis, tamen iomete surprizita pro tia apetito.

"Nu, kio okazas, filino mia?" ŝi demandis. "Neniam mi vidis vin tiom malsata!"
"Mi ne scias" diris Laŭra.

Ŝi tamen dezirus pridemandi la maljunulinon, iom ekscii por kvietigi la maltrankvilon, kiu turmentis ŝin de du monatoj. Ŝi serĉis elturniĝon.

"Ĉu estis multaj infanoj ĉe vi, Eliza?"
"Naŭ. Mi estis la unuenaskita. Tio signifas, ke mi spertis multan penon..."
"Certe estas malfacile havi naŭ infanojn!"
"Tio ne ĉiam iras glate. Jam nur koncerne la gravedodaŭron..."
"Ĉu ĝi dolorigas?"
"Foje. Iuj estas malsanetaj..."

Eliza haltis, rigardis Laŭran kaj ĉesis paroli. En ŝia rigardo aperis kvazaŭ demando.

"Jam de kiam Ĵak troviĝas ĉi proksime?" ŝi abrupte demandis.
"Mi ne scias" respondis Laŭra.

Ŝiaj vangoj forte ruĝiĝis. Ŝi ne plu aŭdacis rigardi Elizan, sed ŝi daŭre sentis sur si la rigardon de la maljuna virino. Post momento, tio fariĝis neeltenebla. Ŝi finfine ekploregis pro honto, kun la vizaĝo inter la manoj.

"Tio ne estas bona, Laŭra," ŝi diris. "Ne estas bone... Kial vi faris tion?"

Laŭra daŭre plorante levis la ŝultrojn por esprimi senesperan nekomprenemon.

"Ĉu via patrino tion ne scias?"
"Ne" kapsigne respondis la fraŭlino.
"Ĉu Ĵak?"
"Ne ankaŭ li".
"Necesas paroli al li. Kaj tuj geedziĝi..."

Laŭra relevis la kapon.

"Neniam mi aŭdacos diri tion al li. Mi tiom timas, ke poste li forlasos min..."
"Tion li ne faros. Li ne estas malbona knabo..."
"Ne, sed edziĝon li ne volas, mi ne scias kial."
"Ĉu pri tio vi jam parolis al li?"
"Foje, sen ŝajnigi. Neniam li respondas; li parolas pri alia afero... Eliza, nepre diru nenion al mia patrino!"
"Kial? Pri tiaj aferoj oni ne silentu."
"Sed nenion ŝi scias, Eliza. Nek paĉjo. Tio tiom ĉagrenus ilin!... Kaj kio okazus poste? Panjo irus renkonti Ĵakon, okazus kvereloj, bataloj; ĉio fuŝus. Nur eblus, ke mi forirus... Diru nenion, Eliza. Ne nun, mi petas... ne nun!"

"Nu, konsentite" respondis la maljunulino. "Fakte, tio ne koncernas min. Sed vi ne pravas, Laŭra..."

Ekestis silento. Ambaŭ virinoj pripensis. Laŭra sidis, dum Eliza staris preparante kafon por la manĝeto de sia edzo.


NB : * ora edziĝ-datreveno = 50a datreveno

Prononco:
Denoots : [de'not(s)]
Longues-Haies (=longaj heĝoj) : preskaŭ [long' - e]

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire