mercredi 11 décembre 2019

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (3) - Maxence VAN DER MEERSCH


Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj,
Kun plezuro, mi prezentas al vi la trian parton de via nova felietono.
Agrablan legadon!...


 

Mi kore dankas al DOROTA, IVAR kaj ANJO pro iliaj amikaj rimarkoj!
Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...

Ĝuste tiam de sub la tablo eliris blanka formo : grasa katino kun dika felo zorge brosita, bone nutrita, kiu iris grati per sia kruro la suban parton de la vendejpordo.
Laŭra malfermis ĝin.
Per unu salto, la katino jam estis en la vendejo rigardanta al la strato, kaj, saltinte sur la latispordeton, kiu fermis la butikon, ĝi malaperis eksteren.

"Fidel tre baldaŭ alvenos", diris Eliza. "Baptisto foriris serĉi lin."

Ĉar tiel estis la nomo de la katino. Iun tagon, Fidel alportis ĝin ankoraŭ malgrandan en sia poŝo. Ĝi estis donaceto de iu Baptisto, amiko de la maljunulo.

Iu "Baptisto" en Roubaix estas ulo iom stulta kaj senmalica.
Nu, malicon la katino tute ne montris : dekfoje en la tago, oni piedpremis ĝiajn krurojn aŭ voston; ĝi fuĝis je la vido de musoj... Pro tiu mensa simpleco, kaj same pro la memoro de la donacinto, oni nomis ĝin Baptisto.
Iun matenon, fakte, la supozata virkato naskis tri etajn katidojn. Oni eraris pri ĝia sekso. Sed la donitan nomon ĝi konservis...

Frandema, timema, ŝtelema kaj pigra, la kato Baptisto kompensis siajn mankojn per la amo, kiun ĝi donis al siaj maljunaj mastroj. Precipe al Fidel ĝi montris mirindan amikecon. Ĝi sciis la momenton de lia reveno kaj iris atendi lin sur la vojo. Kiam la maljuna Eliza vidis ĝin foriri, ŝi certis, ke Fidel troviĝas proksime.

Fakte, du minutojn post la foriro de Baptisto, aŭdiĝis la sonorileto de la vendejo.
Kaj Fidel eniris, portante la beston sur la ŝultro.


Li estis malgrandstatura oldulo, seka, malgrasa, kun kavaj vangoj, elstaraj okuloj kaj hoka nazo. Pro la falantaj lipharoj, lia vizaĝo aspektis kelta.
Li havis viglajn gestojn kaj nervan sintenon malgraŭ sia aĝo.

Li tuj sidiĝis ĉe la tablo antaŭ monteto da ŝmirpanoj kaj la taso da nigra kafo, kiujn Eliza jam surtabligis.

"Nu, Laŭra", li tiam demandis dum li manĝis. "Ĉu ankaŭ vi ĉeestos la sindikatan kunvenon ĉi-vespere?"
"Jes", respondis Laŭra.
"Kaj kion vi elektos? Ĉu pro aŭ kontraŭ?"
"Mi ankoraŭ ne scias. Striko ne multe plaĉus al mi, malgraŭ ĉio..."
"Ne", aprobis Fidel. "Jen malfacilaĵoj por ĉiuj..."
"Aliflanke, kvin pro cent estas multe en unu semajna salajro. Ili povus tamen iom kreskigi niajn salajrojn, tiuj estroj, por ke ni kompensu tion... Oni vidos; oni faros kiel ĉiuj, jen ĉio!"
"Jes", diris Fidel. "Oni povas nenion ajn fari. Tamen, la striko..."

Li pripensadis dum momento, kaj kolektis per sia mano la panerojn de sur la tablo kaj, relevante la kapon, li ĵetis ilin en sian buŝon.
Poste li proksimigis sian seĝon de la fajro; li elpoŝigis sian pipon; li ŝtopis kaj ekbruligis ĝin.
Ĉe la alia flanko de la stovo, Eliza trikis grizajn pugnogantojn, kun la okulvitroj mallevitaj sur sia maldika nazo kaj la longaj trikiloj el ŝtalo sub la brakoj.

"Jes", daŭrigis Fidel. "Por ni, ĉio tio similas al terpoto kontraŭ ferpoto. Oni antaŭscias, kiu el ili rompiĝos."
"Se oni ĉiam dirus tion ...", rimarkis Laŭra.
"Tio estas ĉiam dirinda, fraŭlino, kredu min!"

Dume, Baptisto denove saltis sur la ŝultron de sia mastro.
Ĝi ronronis, ŝovis per sia kapo, arkigis la dorson, karesis sin per la tuta korpo kontraŭ la vizaĝo de l' maljunulo.
Lipharoj ĉe lipharoj, ĝi palpebrumis pro plezuro, kaj Fidel ankaŭ kisis sian katon sur la kapo, sen malinklino. Li vere ŝatis sian Baptiston.

La horloĝo, antikva svisa kukolhorloĝo el skulptita ligno, kies pendolo ŝajnigis folion, ululis la kvinan horon. Eliza stariĝis kaj iris zorge tiri la ĉenojn. Ŝia antikva horloĝo estis delikata, kaj Eliza prizorgis ĝin.
Laŭra bone konis tiun familiaran geston : malrapide relevi per etenditaj brakoj la masojn el gisfero.
Fininte tiun agon, Eliza relevis siajn okulvitrojn sur la frunton kaj, el malsupre, ŝi kontente rigardis sian horloĝon. Ŝi foje havis tiam svagan rideton.

Ŝajnis, ke tiu antikva meblo kaj ŝi ankaŭ konis unu la alian, same kiel Fidel kaj Baptisto havis siajn kutimojn kaj sekretojn.

En ĉio tio enestis paco de alia tempo.
Tiu malhela interno, tiuj mebloj, kiujn oni sentis bone zorgitaj kaj respektitaj, tiuj kaseroloj bele frotitaj, tiu tuta aro da kutimaj aĵoj, kiuj iĝis kvazaŭ amikoj pro longa uzo, tiuj du olduloj kaj tiu kato... ne plu estis nunaj.
Ili estis la postvivantoj de la pasintaj homoj, eksaj laboristoj de Roubaix, subpremitaj, malriĉaj, kontentaj pri sia modesta vivo, kontentaj pri tiu ioma komforto, kiun ili sukcesis malrapide gajni.

Kaj Fidel mem certe sentis, ke li malfruas sur sia jarcento.
Je la penso pri tiu striko, pri tiu granda ŝanĝado, kiu minacis ilin, tio turmentis lin de nekonfesita angoro. Eliza kaj li : kion ili faros? Kiel ili povos adaptiĝi? Kio fariĝos iliaj kutimoj, tiuj mil fragilaj neniaĵoj, el kiuj konstistis ilia unutona kaj diskreta feliĉo?

Estingiĝis la pipo de Fidel. Guto el salivo malrapide amasiĝis sub la forneto.
Sed la viro ne plu gustumis sian pipon. Li kontemplis sian etan kuirejon, sian belan emajlitan stovon, sian kredencon el solida ligno de arbara pino, siajn seĝojn renovitajn per tutnova pajlo, sian lampon el blua fajenco en ties kupra pendigilo bele frotita.

"Ha, jes! la striko!..." li rediris.

Kaj al la tuta triopo ŝajnis, ke pro tiu vorto, ekŝvebis super la feliĉa dometo kvazaŭ nuba ombro...


Prononco:
Roubaix [ru'be]

                             FINO DE L' UNUA ĈAPITRO.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire