jeudi 19 décembre 2019

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (4) - MAXENCE VAN DER MEERSCH



                         Maxence Van der Meersch kun sia edzino Thérèze.

 
DUA  ĈAPITRO


Laŭlonge de la bulvardo de La Paco, tiun vesperon, je noktiĝo, Laŭra akompanis siajn gepatrojn al la sindikata kunveno.

Oni vojiris kune kun la geamikoj de la "korto". La patro de Laŭra, Ludoviko Drouvin, jam diskutis pri la striko kaj ties sekvoj kun Raulo Boli, la nigrulo, kaj Leono Dauchy, ambaŭ najbaroj de la familio Drouvin. Malantaŭ ili postiris la virinoj. Fernanda Drouvin, la patrino de Laŭra, babilis kun Johana Boli, juna tridekjara virino, malgranda, pala, kun malspritaj dikaj trajtoj, sed kies rezigna boneco plibeligis la vulgarecon de io neklare kortuŝa kaj malgaja. Boli, la nigrulo, hejme regadis kiel la mastro. Laŭdire, li kutime perfortis ŝin; kvankam Johano Boli ne plendis pri tio, ŝi certe estis malfeliĉa kun siaj tri infanoj. Boli ĵus forlasis la fabrikon Laforge, kie li estis aŭto-ŝoforo, pro serio da komplikaĵoj, kiujn li ĝuste klarigis al Leono Dauchy kaj Ludoviko Drouvin. Fakte, laŭ li, la striko jam komenciĝis. Li iris plenkolere al la sindikato, decidita voĉdoni por la totala kaj ĝisfina lukto, ĉar nenion plu li perdos.

Ludoviko Drouvin, viro kun pasiva temperamento, silente aŭskultis lin.

Rilate al Leono Dauchy, altstatura malgrasulo, kun vizaĝo malicmiena, pretendema, ŝatanta fanfaronadon kaj solenajn vortojn, kiujn li misprononcis, li vigle aprobis Boli-n kaj parolis kun ekzaltitaj gestoj pri la proletara sklaveco, kiu nepre ĉesu ĉi-foje. Ŝajnis kvazaŭ de tiuj diablaj kvin pro cent, la unua kaŭzo de l' konflikto, dependas la definitiva estonteco de la klaso laborista .
Philomène, lia edzino, de tempo al tempo tiris lin per la manikoj por peti, ke li malpli forte kriu. Kaj, el malantaŭ, lin primokis liaj tri filinoj kaj Laŭra, kun kiu ili amikiĝis.

Ĉe la enirejo de la sindikata sidejo, ili kontrolregistrigis sian karton kaj eniris kun densa homamaso, ĉar ĉiuj deziris ĉeesti tiujn vesperojn, kiam io grava estas decidota. Oni trairis la korton de la kooperativa panvendejo, supreniris grandan ŝtuparon, kaj eniris en la kunvenejon.

Tie Laŭra tuj serĉis Ĵak-on per la okuloj. Ŝi malsukcesis distingi lin. Jam ŝvebis blueta kaj peza fumo, kie la brilo de la elektraj lampoj estigis areojn de lakta nebulo, kaj kiu malrapide rondiris.
La ĉambrego estis rektangula, longa, ruĝe farbita. Pro la vicoj da ŝtupaj benketoj, la galerio, la scenejo kun kurtenoj kaj dekoracio, ĝi aspektis spektaklejo. Fakte, tie okazis la festoj same kiel la partiaj konferencoj.

Hodiaŭ, nekredebla publikamaso alportis tie la varman grumblantan kaj tumultan etoson de plenplenaj ĉambregoj. Ne resonis la vortoj. Necesis krii por esti aŭdita de la najbaro.

Tamen, funde de la galerio, ĉe la lastaj ŝtupaj benkoj, Laŭra finfine distingis viron, Ĵak-on, kiu vigle mangestis.

"Venu tra tie, panjo!" ŝi diris al Fernanda Drouvin.
Kaj malantaŭ ili, la familioj Dauchy kaj Boli, ĉiuj supreniris ĝis la lastaj vicoj de l' galerio, kie ili sidiĝis.

Laure elturniĝis por lokiĝi apud Ĵak. Ŝi estis kaŝe preninta lian manon, kaj kontenta, ŝi silentis. Siaflanke, Ĵak, ekcitita, entuziasmoplena, tuj enmiksiĝis en la konversacion, kiun Boli daŭrigis. Ankaŭ li subtenis la strikon.
Konvinkita socialisto, entuziasmulo por politiko kaj partiaferoj, li blinde ĵetis sin en tiun aventuron senhezite, sentime, kiel aŭdaculo, kiu povas nenion perdi.
Li vivis sola, kiel fraŭlo, en meblita ĉambro, kiun li luprenis en la kabaredo Vouters, apud la domo de Laŭra. Kaj tiel ili renkontiĝis.

Granda rumoro subite interrompis ĉiujn konversaciojn. Sur la scenejon alvenis la estraro : la sekretario, la kasisto kaj lia adjunkto, la komisiito pri la kontoj, entute sep membroj.

La sekretario Denvaert modeste eniris la lasta. Li ŝatis la diskretajn rolojn, kiuj ebligis teni en la mano ĉiujn fadenojn sen montri sin. Li estis grandstatura kaj maldika viro, kun la dorso iom kurba, la vizaĝo pala kaj asketa, kun longaj brunaj haroj.
Li sidiĝis en sian seĝon, antaŭ la tablo, kie, fronte al la publiko, la tuta estraro lokis sin. Kaj, dum li foliumis siajn notojn kun absorbita mieno, de tempo al tempo li kaŝrigardis la homamason. La ĉambrego svarmis. La malfruiĝantaj homoj brufermis la pordojn. Oni sufokiĝis.

"Jen taŭga kunvenpubliko por decidi strikon", pensis Denvaert. "Mi saĝe agis, organizinte la balotojn dum la pasinta monato."

Denvaert ne plaĉis al ĉiuj. Iuj riproĉis al tiu eksa laboristo, ke li ne plu laboras sed vivas per siaj rentoj, kvazaŭ magie, de kiam li fariĝis la sekretario de l' sindikato.
Aliaj bone sentis, ke li estas ja la mastro, fakte, ke li disponas pri la kaso, pri kelkaj amikoj grandaj parolistoj, pri ĉiuj organoj rilate al la komando kaj kontrolo de l' sindikato kaj de l' partio.

Sciante tiun malamikecon, li vere deziris resti en mallumo. Fakte lin klinigis al tio liaj plaĉoj kaj singardemo.
Iam li rifuzis la postenon de urbestro kaj eĉ de deputito, kiun la partio proponis al li. La urbestro kaj la deputito, elektitaj danke al li, omaĝis lin kaj konis lian forton.
Tio sufiĉis al li.

Prononco :
Denvaert : [den'var]
Dauchy : [do'ŝi]
Laforge : [la'forĵ]



6 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Bonega traduko. Nur unu tajperaron mi vidas: kaj
    eniris en ( ne ejn) la kunvenejon. Mi ne scias kio okazis, sed dum la lastaj 3 tagoj retejo ipernity por mi tute ne estas alirebla.
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Mi ĝojas retrovi vin ĉi tie kaj kore dankas vin pro tiu taŭga rimarko! Vi estas vere tre observema kaj atenta.
      Vi certe rimarkis, ke mi ne plu aldonas artikolojn ĉe Ipernity (fakte oni devas nun membriĝi kaj pagi kotizon... sed pli kaj pli malaperas eksfidelaj geamikoj kaj esperantistoj... Ve!)
      Finfine mi decidis aperigi miajn tradukojn en tiu ĉi nova blogaro, kun espero de multaj vizitoj...

      Pasigu tre agrablajn finjarajn festotagojn!
      Plej amike salutas vin
      Mikelo

      Supprimer
  2. Bonan vesperon, Mikelo. Finfine mi eklegis vian novan esperantigon. Pli bone malfrue ol neniam, ĉu ne?
    Ĝis nun la romano mi plaĉas: la personoj estas interesaj kaj la okazoj ne estas antaŭvideblaj (kiel mi remarkis ankaŭ en la “domo inter la dunoj”)
    La traduko estas vere bonega, mi ne trovis erarojn.
    Vi fartu bone.
    Amike el Italujo

    Ĝojo

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton, kara Ĝojo!
      Bonvolu pardoni tiun ĉi malfruan reagon. Nur hodiaŭ mi ĵus elkovris vian amikan mesaĝon. Mi ĝojas legi, ke plaĉas al vi la romano, kaj esperas ne tro perfidi la originalan verkon. Koran dankon pro viaj simpatiplenaj vortoj! Vi kuraĝigas min daŭrigi tiun longan kaj ofte malfacilan tradukadon!
      Mi reciprokas viajn bondezirojn : fartu ĉiam bone!
      Plej amike el Francio,
      Mikelo

      Supprimer
  3. La tradukoj pro la fakto de reverki en alia lingvo estas ĉiam “perfidoj”, mi legis ie.
    Tamen mi opinas, ke estas pli bone klopodi neperfekta traduko ol nenio.
    Ĉiukaze mi komprenas vin perfekte.Nun mi estas tradukanta rikolton de iuj miaj rakontoj sed mi havas senfinajn dubojn pri la eventualaj eraroj kaj pro tio mi haltas daŭre. Tial mi nuligas la frazojn kaj klopodas denove kaj denove…

    Vi daŭrigu esperantigi kurage! Via esperanto estas bonega
    Vi reciproke restu sana!

    Vi daŭrigu esperantigi kuraĝe!
    Vi reciproke restu sana!
    Amike, el Italujo.
    Gioia

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton estimata Gioia!
      Refoje mi hontas pro tiu ĉi tre malfrua reago al via amika respondo. Ankaŭ vi kuraĝe daŭrigu viajn klopodojn! Ĉiuj ni senfine lernadas, ĉu ne? Eĉ se restas kelkaj eraroj, indas provi kaj iom post iom plibonigi nian scipovon.
      Mi tutkore reciprokas viajn simpatiajn bondezirojn.
      Ni ankaŭ restu vere singardaj kontraŭ tiu aĉa kronviruso, kiu denove endanĝerigas nin...
      Fartu ĉiam bone!!!
      Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el centra Francio.
      Mikelo

      Supprimer