mercredi 4 décembre 2019

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (1) - MAXENCE VAN DER MEERSCH



  
Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al 

vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = 

"Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj 

travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston 

oni kelkfoje nomis "la norda Zola")...

Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon!



Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika 

helpo.


Kun mia persona dediĉo al GINETTE MARTIN, kiu forpasis

la 3an Decembro 2018.




Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio  

(Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet).
 
En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La 

Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter 

la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La 

Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt.
 
Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis 

grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian 

nomon al multaj lernejoj kaj stratoj.





Dediĉo : Al Thérèse Denis (lia edzino)

Citaĵo de Anton Ĉeĥof :

"Ni marŝas, marŝas, marŝadas!...Vi estas en la varmo, vi estas en la lumo, tio estas agrabla. Dume ni marŝas en la frostado, en la ŝtormego, en la profunda neĝo!... Ni trovas nek ripozon nek ĝojon... Ni portas la tutan pezon de la vivo, de la nia kaj de la via... Ni marŝas, marŝas, marŝadas... "





                                               UNUA PARTO

UNUA ĈAPITRO

Tiun tagmezon, Fernanda Drouvin surtabligis haringojn por la tagmanĝo. Sabate, fiŝo estas preskaŭ senkosta.

Finmanĝinte, la patrino kaj filino lavis la vazaron dum Ludoviko Drouvin, la patro, foriris al la trinkejo Vouters por ludi kartojn. Kaj, ordigante la teleraron en la etan ŝrankon, la patrino parolis pri la striko, kiun oni decidos tiun vesperon. Dume, Laŭra, ŝia filino, staris antaŭ la tablo kaj sekigis la telerojn.

"Nu!", diris Fernanda, "jen ĝenerala striko! Kion oni travivos ĉifoje? Kaj ĉio tio pro tiuj damnitaj sociaj asekuroj!... Ĉu ili ne povus lasi nin trankvilaj? ... Dek pro cent! ... Kie ni trovos tiom da mono?"
Ŝi interrompis sin:
"Laŭra, donu la fiŝostojn al la kato."

Laŭra teren metis la makulitan paperon, kiu enhavis la fiŝostojn.
Kaj ŝi sidiĝis momenton sur la etan malaltan seĝon kun leda fundo, kie la patro ŝatis fumi sian pipon vespere.

"Kvazaŭ la mastroj ne povus pagi nian kvin pro cent el siaj propraj poŝoj!" daŭrigis la patrino." Ja sufiĉe ili gajnas! Ni mem foje estas jam senlaboraj! Kaj ni ne malsanas! Ni fajfas pri iliaj asekuroj! Kial do ni pagu por aliuloj? "

Sen respondi, Laŭra, kun la kubutoj sur la genuoj, prenis sian mentonon inter la manoj, kaj rigardis la fajron kun laca mieno. Ŝi ne sentis sin komforte. Ŝi foje eksentis naŭzon. La forta odoro de frititaj haringoj naŭzis ŝin. Kaj ŝin ĝenis aŭdi la unutonan vortinundon de sia patrino; ĝi nervozigis ŝin.
Antaŭ momento, sekigante la telerojn, ŝi jam vidis la plankon de la kuirejo strange turniĝi, supren - kaj moviĝi malsupren kvazaŭ ŝipoplanko. Kaj ŝi rapidis por sidiĝi.

Tamen, Laŭra ne estis tia virineto, kiu foje kapturniĝas aŭ eksvenas.
Ŝi estis altstatura kaj forta fraŭlino, kun freŝaj vangoj kaj riĉa sango. De sia flandra patrino, ŝi heredis larĝan kaj firman bruston, kaj fortajn membrojn.
Ŝiaj bluaj okuloj kun gaja rigardo, ŝia mallonga nazo kun larĝaj naztruoj, ŝia karnodika buŝo, ŝia roza kaj blanka vizaĝkoloro, kaj eĉ la fajna blonda lanugo, kiu pudris ŝiajn lipojn... ĉio elvokis estaĵon en plena juneco kaj en plej bona sano.
Kaj pro ŝia abunda hararo, ŝiaj haroj helaj kiel lino, ŝia hararo de norda knabino, kiel tiu de iamaj feinoj, oni nomis ŝin "la beleta blondulino" en la kvartalo.
Laŭra estis dudekjara.

Ŝia patrino Fernanda ne ekvidis la malsaneton de sia filino. Ŝi daŭre listigis siajn postulojn, parolante dum ŝi frotis per grafita bulo la brulantan stovon. El ŝia ĉifono supreniris fumo, kiu fetoris brulodoron.

"Ĉu vi ne samopinias?" ŝi demandis.

Sed Laŭra ne plu ĉeestis. Ŝi sentis sin strange malsaneta. Ŝi volis hazarde respondi. Io neeltenebla tiklis ŝian gorĝon. Ŝi ektusis sed ŝia tusado finiĝis preskaŭ kun vomo. Ŝi sukcesis sin deteni.
Fernanda nenion rimarkis.

Tiam Laŭra stariĝis kaj rapide eliris; kun malpezigo, ŝi enspiris la eksteran mildan aeron, la malfortan septembran venton, kiun varmetigis la subironta suno.

Tie, en la "korto"(*), Laŭra pli bone fartis, kvazaŭ ŝi denove ekvivis. Nun ŝi rigardis la "korton", sian "korton", kie ŝi naskiĝis, kie ŝi ĉiam loĝis.
Du vicoj da malaltaj domoj staris vidalvide, ses ambaŭflanke.
Farbitaj per kalko, kun la suba parto vernisita per gudro, same malpuraj, kadukaj, eĉ ŝanceliĝemaj, ili samaspektis en fremdaj okuloj.
Sed Laŭra konis ilin de ĉiam kaj alkutimiĝis vidi ilin malsamaj.

La pordo de la familio Boli, la nigruloj, estis la plej malpura, tute skrapita de la piedbatoj de la infanoj.
Etaj freŝaj ventkurtenoj gajigis per ties hela tono la fenestrojn de la maljuna Eliza.
Feliĉiga ĉeval-hufofero najlita sur la muro signalis la domon de Honore Demasure, la komunisto.
Kaj, ĉar la familio Dauchy verde refarbis la lignaĵojn kaj ŝutrojn, ilia domo daŭre nomiĝis "la verda domo" malgraŭ dek kvin jaroj de suno kaj pluvo. En la okuloj de tiuj homoj, ĝi certe ankoraŭ estis.

Trairante la tutan "korton", densa reto de ferdratoj aspektis kiel tablotuko, je du metroj super la grundnivelo. Tie pendis la sabata lesivo, elmetaĵo de malriĉaj buntaj vestaĉoj, kiujn ŝveligis la vento.
Laŭra kurbiĝante iris ĝis la kortomezo, al la "komunejo". Tie troviĝis la ununuraj pumpilo kaj necesejo, kiujn uzis ĉiuj luantoj.

Laŭra pumpis iom da akvo, surŝprucigis sian vizaĝon, kaj ree vigliĝis.
Sed ŝi ankoraŭ ne aŭdacis reiri hejmen. La nura penso pri tiuj odoroj de haringo kaj de bruligita ĉifono denove naŭzis ŝin.

(*)" korto" : (en la franca : "courée") fakte komuna aro de "kortoj" inter du vicoj da domoj en sakstrato (en Nordo de Francio). Tie loĝis malriĉaj homoj, kiuj precipe laboris por la teksa industrio.

Prononco de la francaj nomoj :
Thérèse : [te'rez]

Drouvin : preskaŭ [dru'ven]
Vouters : [vuters]
Honoré Demasure : [dema'zyr]
Dauchy : [do'ŝi]




3 commentaires:

  1. Kara Mikelo,
    Mi havas 3 rimarkojn:
    - malsuprenmovi: malsuprenmoviĝi. Mi skribus: moviĝi malsupren
    - laguno: lanugo !
    - unikaj: ili certe ne estas unikaj! => solaj, nuraj, ununuraj
    Ĝis,
    Filip

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Kara Filip,
      Mi tre dankas vin pro tiuj taŭgaj rimarkoj. La erarojn mi ĵus korektis laŭ viaj proponoj.
      Finfine ni povas iomete ripozi post multe da laboro, ĉar ni freŝdate transloĝiĝis.
      Mi esperas, ke ĉio iras glate por vi en Reunio.
      Pasigu tre agrablan dimanĉon... kaj fartu bone!
      Ĝis tre baldaŭ !
      Plej amikajn salutojn al ambaŭ vi,
      Mikelo

      Supprimer
  2. Saluton, Mikelo.

    Mi malkovras nur nun vian tradukon de Van der Meersch...

    Mi metos ĉiujn partojn de via teksto en laŭtempa ordo, verŝajne transkodigos ĝin al ePub - kaj certe legos ĝin... ĝis la fino ! (kiom restas al vi por traduki ?)

    RépondreSupprimer