dimanche 1 décembre 2019

LA LASTA LECIONO (2/2) - ALPHONSE DAUDET (1840-1897)




Same estis pri sinjoro Hamel.
Tiuj pensoj, ke li foriros, ke mi ne plu vidos lin, forgesigis al mi la punojn kaj la batojn per la liniilo.

Kia kompatinda homo!

Estis honore al tiu lasta kurso, ke li surmetis tiujn dimanĉajn vestaĵojn, kaj tiam mi komprenis, kial tiuj vilaĝaj maljunuloj venis sidiĝi en la fundon de la klasĉambro. Ili ŝajne esprimis tiel sian bedaŭron, ke ili ne pli ofte venis en la lernejon. Iel, tio ankaŭ estis maniero danki nian instruiston pro liaj kvardek jaroj da bonaj servoj, kaj plenumi siajn devojn al la malaperanta patrujo.

Tie mi estis en miaj pripensoj, kiam mi aŭdis, ke oni vokis mian nomon.
Alvenis tiam mia vico por reciti.

Kion mi ne estus doninta por povi komplete rediri tiun regulon pri la participoj, laŭte kaj klare, senerare! Sed mi konfuziĝis jam de la unuaj vortoj, kaj daŭre staris svingiĝante ĉe mia benko, korpreme, kaj mi ne aŭdacis levi la kapon.

Mi aŭdis sinjoron Hamel, kiu parolis al mi:
"Mi ne admonos vin, mia eta Franz, ĉar vi jam estas sufiĉe punita... Tiel estas!... Ĉiutage oni diras al si: "Nu! Mi havas ja tempon! Mi lernos morgaŭ!"... kaj vidu tion, kio okazas!... Ha! Tio estis granda malfeliĉo de nia Alzaco : ĉiam prokrasti sian instruadon je morgaŭ... Nun, tiuj uloj rajtas diri al ni : "Nu, vi pretendis esti francoj kaj vi scipovas nek legi nek skribi vian lingvon!"... Pri ĉio tio, mia povra Franz, ne vi mem plej kulpas; ĉiu el ni havas ja sian parton da memriproĉoj..

"Viaj gepatroj ne sufiĉe zorgis, ke vi instruiĝu. Ili preferis sendi vin labori en la kampoj aŭ la ŝpinejo por ricevi kelkajn pliajn groŝojn...
"Ĉu mi mem havas nenion riproĉindan?
"Ĉu mi mem ne ofte petis, ke vi akvumu mian ĝardenon anstataŭ lerni?...
"Kaj kiam mi deziris iri fiŝkapti trutojn, ĉu mi ĝenis min por lasi vin ferii?..."

Tiam, unu aferon post la alia, sinjoro Hamel komencis paroli pri la franca lingvo, dirante, ke ĝi estas la plej bela lingvo en la mondo, la plej klara, la plej solida; ke necesas ĝin gardi inter ni kaj neniam forgesi. Ĉar kiam popolo sklaviĝas, tiom longe ĝi bone tenas sian lingvon, tio estas kvazaŭ ĝi havus la ŝlosilon de sia malliberejo... *

Poste, li ekprenis gramatikon kaj voĉlegis nian lecionon. Mirigis min senti, kiom multe mi komprenis. Ĉio, kion li diris, ŝajnis al mi facila, tre facila. Mi ankaŭ opinias, ke oni neniam tiel bone aŭskultis, kaj ke ankaŭ li neniam montriĝis tiel paciencema en siaj klarigoj.
Ŝajnis kvazaŭ la kompatinda viro, antaŭ ol foriri, dezirus donaci al ni sian tutan scipovon kaj enirigi ĝin en niajn kapojn je nur unu fojo.

Fine de la leciono, oni turnis sin al la skribado.

Por tiu tago, sinjoro Hamel jam preparis tute novajn ekzemplojn, skribitajn per belaj rondaj literoj :
France - Alsace - France - Alsace.

Tio aspektis kiel etaj flagoj flagrante ĉie ĉirkaŭ la klasĉambro, alkroĉitaj al la stangetoj de niaj pupitroj.
Impresis vidi kiel ĉiu koncentriĝis, kaj en kia silento!
Aŭdiĝis nur la grincado de la plumoj sur la papero.

Unu momenton eniris majskaraboj, sed ĉiuj preteratentis ilin, eĉ la plej etaj, kiuj koncentriĝis por desegni siajn strekojn, kore, konscience, kvazaŭ ĉio tio estus la franca lingvo.

Sur la tegmento de la lernejo, kolomboj mallaŭte kveris, kaj aŭskultante ilin, mi diris al mi : "Ĉu ankaŭ tiujn oni devigos kanti en la germana?"

De tempo al tempo, kiam mi levis la okulojn super miajn paĝojn, mi vidis sinjoron Hamel, kiu, senmova en sia katedro, fikse rigardis la aĵojn ĉirkaŭ li, kvazaŭ li volus kunpreni en la rigardo sian tutan lernej-dometon.

Imagu! de kvardek jaroj li troviĝis tie en la sama loko, kun la korto kaj la klasĉambro ĉiam similaj antaŭ li.

Tamen la benkoj kaj la pupitroj poluriĝis, frotitaj pro la uzado; la juglandarboj de la korto kreskiĝis, kaj la lupolo, kiun li mem iam plantis, ornamis per girlandoj la fenestrojn ĝis la tegmento.

Kia korpremateco tio certe estis por tiu kompatindulo : forlasi ĉiujn tiujn aĵojn kaj aŭdi sian fratinon iri kaj reveni en la supra ĉambro, fermantan la kofrojn, ĉar ili devis foriri la morgaŭon kaj forlasi sian landon por ĉiam!...

Tamen li kuraĝis daŭrigi sian kurson ĝisfine.
Post la skribado, mi havis mian lecionon pri historio.
Poste, la etuloj ĉiuj kune kantis : BA BE BI BO BU.

Tie for, en la fundo de la klasĉambro, la maljunulo Hauser surmetis siajn okulvitrojn kaj, tenante ambaŭmane sian abocon, li literumis la literojn samtempe kun ili.
Videblis, ke ankaŭ li koncentriĝis; lia voĉo tremetis pro la emocio; kaj estis tiel amuze aŭdi lin, ke ni ĉiuj emis ridi kaj plori.

Ha! mi memoros tiun lastan lecionon!

Subite, la horloĝo de la preĝejo sonis la tagmezon kaj la anĝeluson.

Samtempe la trumpetoj de la prusoj, kiuj revenis de l' ekzercado, sonegis sub niaj fenestroj. ...

Tute pala, sinjoro Hamel stariĝis en sia katedro. Neniam li ŝajnis al mi tiom altstatura.

"Miaj amikoj... " li diris, "miaj amikoj, mi... mi..."
Sed io sufokigis lin. Li ne sukcesis fini sian frazon.

Tiam li returne turnis sin al la skribtablo, ekprenis pecon da kreto kaj, premante per siaj tutaj fortoj, li skribis tiom larĝe, kiel li povis :
VIVE LA FRANCE!

Poste, li restis tie, kun la kapo apogita kontraŭ la muro, kaj, sen paroli, li mansignis al ni :
"Tio estas finita... Foriru..."


* « S’il tient sa langue, il tient la clé qui de ses chaînes le délivre. » citaĵo de
Frédéric Mistral (franca verkisto, kiu skribis en la provenca lingvo).


FINO

2 commentaires:

  1. Kara Michel, kun plezuro mi legis tiun kortuŝan rakonton. Mi trovis unu frazon korektinda:
    ....sian fratinon iri kaj reveni en la supra ĉambro, fermantan la kofrojn, ---- mi opinias, ke devus esti "fermanta la kofrojn.
    Vi fariĝis intertempe elstara tradukanto.
    Amike,
    Dorota

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Koran dankon pro viaj amikaj laŭdoj kaj sperta rimarko, kara Dorota! Mi ĵus korektis tiun eraron.
      Spertulo mi ankoraŭ ne estas... Sed mi klopodas plibonigi miajn tradukojn dank'al via helpo kaj tiu de pluraj samideanoj!
      Mi esperas, ke plaĉos al vi la venontaj rakontoj.
      Kun miaj plej amikaj salutoj el centra Francio,
      Mikelo

      Supprimer