dimanche 15 janvier 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (72) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                 Lillo - Strato Nationale (Dok. el Interreto)
 

Dek kvin kilometroj por alveni Lillon. Almenaŭ kvarhora irado. Kaj alveninte, kie li dormos? Ĉar nun li preferis pluiri, ol halti en farmodomoj. Malgraŭ ĉio, kiun li jam suferis, ne plaĉis al li elteni ofendojn.

Kiel li aspektis, barba, kotmakulita, pale malgrasega, kun fuŝitaj ŝuoj, mizera en sia mantelo pluvepaligita, oni konfuzus lin kun iu vagabondo, oni ellasus la hundojn kontraŭ li. Venante de Roubaix, tri monataj antaŭe, jam okazis tia aventuro, malgraŭ ke li estis ege pli pura tiam ol hodiaŭ.

Pluraj aŭtoj preterpasis lin. Kiam li estis lacega, li staris meze de la vojo, gestis per la brakoj, ke oni haltu kaj lasu lin enveturiĝi. Sed oni ignoris lin, iomete flankeniĝis por eviti lin.

Eĉ foje, homoj en hasto, malkontentaj devi malakceli, kriegis insulton. Li aspektis kiel ebriulo, ĉar liaj kruroj ŝanceliĝis pro lacego. Unu fojon, iu juna viro haltis. Sed kiam li ekvidis la vizaĝon de Gervais, li subite restartigis sian maŝinon kaj forveturis.

''Eble pro miaj okuloj'', pensis Gervais.

Li ne konjektis la naŭzan kaj sovaĝan aspekton, kiun donis al li la eluzitaj vestaĉoj kaj lia suferanta mieno.

Li rezignis haltigi la aŭtojn. Granda kamiono de bierfaristo malrapidete preterpasis lin, kaj ankoraŭ donis al li tenton reatingi ĝin por alkroĉiĝi malantaŭe. Sed Gervais estis tro laca. Centon da metroj li iris, sen malpliigi la distancon, kiu disigis lin de la malantaŭa ruĝa lumo de l' veturilo.

Tiam, meze de la pavimita vojo, li stumblis kaj falegis en la koton.

Li restariĝis. Lia koro batadis en la brusto kiel difektiĝanta maŝino. Ĉu eblos pluiri?
Li estis proprasence malsatmortonta, ĉar nenion li manĝis de l' mateno.

Sidante en la neĝo, sur la borderaĵo, li spiregis kelkajn minutojn. La malsekeco trairis lian mantelon, malsekigis liajn lumbojn kaj postaĵon. Sed pri tio li ne pensis. Liaj okuloj malrapide ekfermiĝis. Li estus ja endormiĝonta. La irado de kelkaj ciklantaj laboristoj devigis lin restariĝi. Ĉesinte marŝi, liaj kruroj estis mirinde rapide rigidiĝintaj. Liaj piedoj estis ŝvelintaj kaj doloraj. Starante, li ne plu aŭdacis paŝi. Li singarde movetis siajn membrojn.

''Ne eblos pluiri kun tio'', li kolerege ekpensis.

Ideo venis al li. Li elpoŝigis sian poŝtranĉileton, tranĉis la laĉojn de siaj botetoj. En la ŝveliĝinta karno, la sango pli bone cirkulis. Li denove sukcesis fari kelkajn paŝojn. Kaj tiel li malrapide plumarŝis, sin apogante sur la murojn de domoj, kiam vico da loĝejoj rande staris laŭ la vojo.

Malgraŭ ĉio li tamen antaŭeniris. Je la oka, li alvenis en Lambersart. Antaŭ li rapidegis tramveturiloj, sed li ne havis monon. Li tamen enveturiĝis en unu; lin oni insulte nomis ŝtelulo kaj vigle elveturis, je du haltejoj poste. Sed li gajnis pli ol unu kilometron. Kaj baldaŭ li troviĝis en Lillo.

Trenante la piedojn, li trairis la arbaron de Boulogne. Li devis komplete demeti siajn ŝuojn por daŭrigi. Sen ŝtrumpetoj, li iris nudpiede. La neĝmalvarmo iom kvietigis lin. Li sentis ĝin kraki sub liaj plandoj. Malfacile li kunligis la laĉojn de siaj botetoj, kiujn li portis ĉirkaŭkole.

Alveninte al Esplanade, li diris al si, ke oni eble arestus lin kiel vagulo, se oni vidus lin tiel trairi la urbon. Li volis remeti siajn ŝuojn. Sed ili estis ridinte tro etaj. Liaj piedoj, kiujn li rigardis sub la lumo de gaslampo, lin timigis. Ili estis violetaj sub la koto, grandegaj, tiom ŝvelintaj, ke ne plu vidiĝis la maleoloj. Ili estis nur du senformaj karnbuloj.

''Diable!'', li sakris.''Kion mi ja faros kun tiaj piedoj?''

Li rigardis siajn botetojn. Eble kun disaj entranĉoj... Sed li pli bone elpensis. Per sia poŝtranĉileto, li komplete eltranĉis la ŝuplandojn, konservante nur la ŝusuprojn, kvazaŭ gamaŝoj el drapo. Li tiele surmetis ilin sur siajn maleolojn. Li almenaŭ aspektis piedvestita kaj ne plu suferis.

Malgraŭ ke estis la naŭa kaj duono, la strato Nationale aspektis ankoraŭ tiom vivplena, tiom lukse lumigita, kun siaj stratlampoj, siaj mirinde belaj lumŝildoj, kaj sia fest-etoso, ke Gervais ne aŭdacis pasi tien. Li pluiris tra la bulvardo de Liberté kaj la placo Rihour. Ĉar li jam rezignaciis pri tio. Nudpiediri senpezigis lin. Siajn sesdek kilometrojn li finmarŝos hodiaŭ aŭ krevos sur la strato. Ĉiuokaze li ne eltrovos loĝejon. Kaj pasigi la nokton en la neĝo, sen manĝi... Li mortus antaŭ la mateno.
La lastan etapon li ekfaris: la strato al Roubaix.


---------------------DAŬRIGOTA---------------------



 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire