dimanche 1 janvier 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (71) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


 

                           TRIA PARTO

                                     UNUA ĈAPITRO


Gervais, la fiŝvendisto, laboris por iu kultivisto ĝis februaro.

Li troviĝis en Steenvoorde, proksime al Cassel, en granda farmbieno. Oni estis lin dunginta nur por la rikolta tempo de betoj. Sed, ĉar li estis kuraĝa kaj plaĉis al la bienistoj, li estis plu akceptita iom da tempo post la sezonfino.

Ĝi estis malfacila posteno. Kutime nur poloj konsentis fari tian laboron. La vetero estis senfine pluva. Gervais pasigis multe da tagoj ĝisgenue en akvo por ŝlimpurigi la fosaĵojn kaj vicigi drenilojn en la malsekaj herbejoj.

Feliĉe, li estis bone nutrita. La dek frankojn de tagsalajro, kiujn li ricevis, ĉiun lundon li skrupule sendis al sia edzino Mathilda. Per tio, dank'al lia seniĝo, ŝi povis vivteni.

Poste alvenis la neĝoj. Mankis laboro. Iun sabaton, Gervais estis sciigita, ke li laboros sian lastan semajnon. Kaj li foriris la sekvan sabaton por reveni al Roubaix.

Tute mankis al li mono. Ĉe la farmbieno, oni antaŭpagis lin, ĉar la kamparana malfido estis rapide disiĝinta antaŭ lia skrupula honesteco. Kaj ankaŭ tiufoje, sian salajron al Mathilda li estis tuj sendinta.

Do li decidis hejmen piediri. Li planis vojiri en du etapoj: iri ĝis Armentières la unuan tagon, dormi en iu garbejo, kaj fini la iradon la sekvan tagon. Tridek kvin kilometroj hodiaŭ kaj dudek kvin la morgaŭon.

Ĉio glatis ĝis tagmezo. En kvar horoj li piediris la dudek kilometrojn, kiujn disigis lin de Bailleul. Alveninte, li tamen bezonis ripozi iom da tempo. Kvardekkvinjaraĝulo jam ne plu estas junulo. Kaj Gervais sentis sin laca precipe pro la peza laboro, kiun oni demandis de li en la farmbieno. Doloris liaj lumboj. Tamen li estis optimismoplena. Tiu kvarhora irado, kiun li kuraĝe faris, lin rememorigis pri lia juneco. Se li povintus manĝi, ĉio certe irus glate. Sed li havis nek provianton nek monon.

Je la dua, li stariĝis de l' benko, kie li kuŝis, forviŝinte la neĝon. Li trairis la placon de Bailleul, eliris el la urbo kaj plu marŝis al Lillo.

Estis pli malfacile. Post la ripozo, liaj membroj jam malvarmiĝis. La peno fariĝis nun pli peza. Li malrapidis, dorskurbe, kun la nazo en la malferma parto de sia malnova mantelo. Foje la vento ĉirkaŭvolvis lin, haltigis lian marŝon. Dum momento, li malrapidigis sian paŝon, kliniĝis por batali kontraŭ tiu forto, poste iris plu, kun klinita kapo, la ĉapelo mallevita sur la okuloj. Li rigardis la teron je kelkaj paŝoj antaŭ li. Nur fojfoje li relevis la okulojn, por vidi la foran perspektivon de la vojo kaj taksi la trairitan distancon.

Li laŭiris la straton de Bailleul al Armentières, tute rektan longan vojon, platan kaj senfinan.
Ĉe la maldekstra flanko, en malklara nebulo de l' vesperiĝo, desegniĝis la konfuzaj konturoj de la montetoj Kemmel kaj Messines, preter la apuda belga landlimo. Vidiĝis ties senkreskaĵaj deklivoj, la arbaroj detruitaj de la milito, kie apenaŭ ekrekreskis malabunda vegetalaro.

Dekstre, la flandra ebenaĵo, nuda kaj plata, fermita ĉe la horizonto de la ĉiela kurbo.

Neniu arbo. Gracilaj arbetoj laŭ la irvojo; aŭ boskoj ankoraŭ maldikaj, dise ĉirkaŭ farmodomoj el ruĝaj brikoj kun tegolaj tegmentoj.

Sur ĉion, la neĝo estis sian mortotukon ĵetinta.

Ĉio aspektis brile blanka, de ia blanko, kiu malheligis la grizan ĉielon. Kvazaŭ etigitaj, la disaj domoj ŝajnis dikmalaltaj por pli bone subporti tiun neĝŝarĝon. El la kamentuboj leviĝis fumo, preskaŭ same blanka, sur la senbrila fundo de l' ĉielo. Nekutima silento, totala silento, jen kaj jen trairita de hundbojo, aŭ de l' ''Grak! Grak!'' de iu korvo kun malalta peza flugo, tristigis la kamparon.

La vojo, kvazaŭ meze de l' stepo, longiĝis samkiel vojstreko, griza, kota pro glaciiĝinta ŝlimo, kie la aŭtoj lasis longajn sulkojn. Ili malrapidis; oni apenaŭ aŭdis ilin alveni en tia silento. Malpuraj akvogarboj ŝpruĉis de sub la radoj, foje vipofrapis la vangojn de Gervais. Sen eĉ viŝi sin, li pli altigis la kolumon de sia mantelo, kaj plu iradis.

Je la kvina, li estis en Armentières. Jam noktiĝis. Gervais, lacega, serĉis ŝirmejon por ripozi. Ĉio estis trempmoligita de fandiĝinta neĝo. Nek unu benko, nek unu porĉo. La urboj estas senkompataj al mizeruloj.

Malrapide, trenante la krurojn, Gervais decidis daŭrigi la vojiradon. Ekstere, en la kamparo, li eble trovos gastigeman farmodomon.
Li pasis antaŭ la stacidomo, sekvis la straton laŭlonge de la fervojo, trairis la traknivelpasejon de l' akcizejo. Preterpasinte la lastajn domojn, li retroviĝis sur la granda vojo, inter la kampoj.

Momente lin malkuraĝigis reiri en tiun malhelon, pli malklaran, nun kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la urbaj lumoj. Poste revenis lia vidkapablo. Denove li ekdistingis tiun blankecon de neĝnokto, tiujn kotonblankajn kampojn, kiuj ŝajnis speguli foran bluetan palecon, sub la nigra ĉielo. Temp' al tempe, aŭtoreflektoroj eklumigis ĉe la fundo de l' horizonto nedaŭran aŭroron.

NB: Steenvoorde (prononcu: 'stenvord), Cassel (pr: 'kasel), Bailleul ( proksimume: 'bajel), Armentières (prok.:'armen'tier) estas urbetoj en norda Francio, inter Dunkirko kaj Lillo, ne malproksime de la belga landlimo.


-------------------------DAŬRIGOTA-----------------------




2 commentaires:

  1. Ĉe la maldektra flanko > maldekstra
    El la kamintuboj > kamentuboj
    senkreskaj deklivoj > ?? ĉu senkreskaĵaj?
    vata silento > mi opinias ke la ideo ne estas internacie komprenebla.
    Pli taŭgus totala silento, kompleta silento, ktp. Krome, "kotona" (por la " vatajn kampojn") estas pli kutima en esperanto.
    'Kra! Kra!'' de iu korvo > en esperanto korvoj grakas, do eble Grak!
    Grak! pli taŭgus

    Amike,
    TT

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kaj dankegon pro viaj spertaj rimarkoj kaj proponoj, estimata TT (ĉu Tjeri?). Jen valorega helpo por mi !!!
      Mi ĵus ŝanĝis la tekston laŭ viaj konsiloj.
      Kun miaj plej amikaj bondeziroj por la nova jaro!
      Mikelo

      Supprimer