Tiun
vesperon, proksime je la sepa horo, Reĝina dummomente ĉesis labori
por permesi al si ekspiri. Ŝi estis lacega.
De
Menen kaj aliloke, oni venigis aron da flandroj, viroj kaj virinoj,
por rapide instrui al ili kiel kombi lanon, kaj tiele anstataŭi la
lokan laboristaron.
Tiuj
homoj, krudaj estuloj, alvenintaj el izolitaj vilaĝoj de Flandrio,
apenaŭ komprenis la francan, kaj pasive vivis per la uzinlaboro. Por
manĝi kaj dormi, ili ĉiuj kune ariĝis, plene apartigitaj de l'
aliuloj, pro tiu vivmaniera kaj lingva solidareco tiel forta ĉe la
flandroj.
Plejparte,
ili estis viglaj fortuloj, kiujn ne senenergiigis la urba aero. La
virinoj estis tiel fortaj kiel la viroj.
Reĝina,
forlasita inter tiu primitivularo kun mallertaj gestoj, vane strebis
por instrui ilian laboron. Fakte, ŝi ja timis ilin. En Nord, oni
rigardas la flandrojn, kiel koleremaj kaj aparte malbonaj. Fakte, ĵus
foririnta la submastro, la virinoj krude traktis kaj minacis
Reĝinan ; ili levis siajn grandajn malfermitajn manojn kiam la
fraŭlino ekriproĉis pri io.
La
virojn ŝi timegis. Ŝi ne plu aŭdacis diri ion, eĉ kiam ili tute
fuŝlaboris. Ŝin ili tiele rigardis per siaj bluaj okuloj, kiuj
rapide kolere eklumis, ke tio kvazaŭ glacigis ŝin.
Tiuj
kruduloj subite koleras, kvankam nenio atentigas pri tia ekkolerego.
Kaj ilia furiozo estas blinda. Kiam Reĝina vidis, ke ili
eknervoziĝis, ŝin strange rigardis, kaj grumbletis malrapidajn kaj
kolerajn ''God verdaeme !'' *, ŝi tuj foriris.
Tio,
kion Laforge fakte nomis gangreno, ilin jam infestis. Ili ne strikis,
ili venis por labori, sed de la unuaj tagoj ili kvazaŭ nevortigite
interkonsentiĝis. Farante kiel eble plej malmulte, ili fuŝlaboris.
Tion
ja rimarkis Reĝina.
Ŝi
kuradis de unu virino al alia, klarigis, instruis tion farendan. Kaj
subite, malantaŭ ŝi, iu grandstatura krudulo kun rufetaj haroj, la
parolanto de l' grupaĉo, ekprenis ŝian brakon kvazaŭ per prenilo.
Tiu iomete parolis la francan kaj diris :
''Hej !
Ne tiel rapide, ĉu ? Jen novuloj, ja havos tempon por lerni, ne
forvendu labor' !''
Aŭ
ekribelis la virinoj, ŝin flandre insultis, foje sukcesis diri per
sia stranga akcento :
''Mi
scii labori kiel vi ! Mi spiti, vi aĉa faŭko !''
Kaj
jen kial, en tiu momento, Reĝina sentis sin elĉerpita. Ŝi ne plu
zorgis pri io. Ŝi nur ree promenadis inter la teksmaŝinoj, ŝajnante
ilin kontroli, kiam sro. Laforge alvenis.
Ĉi
tie, li estis la mastro. Lin timis la plej arogantuloj.
Al
ĉiuj, li ekzemplis, alvenante la unua kaj forirante post la aliaj.
Tiu malnovtempa viro senripoze laboris la tutan tagon. Lia uzino
estis lia vivo.
Eĉ
sian familion li draste traktis. Li postulis, ke lia filo taglaboru
ok horojn same kiel ĉiuj laboristoj, kaj malkaŝe skoldis lin antaŭ
aliuloj.
Sed
krom siaj donacoj al homhelpaj kristanaj institucioj, li ne profitis
de tiu grandega havaĵo, kiun li kreskigis per tiom da streboj.
Feliĉe,
lia filo, ne dezirante erarigi la proverbon, estis sport-kaj
aŭtoamanto, kaj ŝatis vivi en ĝojo kaj plezuro. Laŭ onidiroj, dum
sia libertempo, li zorgis pri elspezi la monbiletojn, kiujn amasigis
la troŝparema patro.
La
posedanto alvenis, parolante kun sia direktoro. Tiu ĉi lasta ĝuste
tiam klarigis la kaŭzojn de la malbona produktokvanto en la kombejo.
Kaj
sro. Laforge kuntiris la brovojn dum li antaŭen iris inter tiuj
flandroj kun obstinaj kapoj.
Li
tute ne timis ilin. Li rekte rigardis ilin, de malsupre supren,
etstatura, magrega kaj pala fronte al tiuj vilaj kaj koleremaj
kolosoj. Kaj ili fine mallevis la okulojn, tremantaj kiel antaŭ la
instruisto.
Li
ekpremis iliajn ŝultrojn kaj sentime plenforte skuis ilin,.
''Nu,
mi ja laborigu vin!'' li kriis.
Kaj
tiuj koleremaj kruduloj ne plu aŭdacis paroli, kaj obeeme ree
eklaboris.
Eble
iun tagon, iu el ili malfermos sian belgan tranĉilegon kun
sekurbutono, por tranĉi panon kaj viandon, kaj senintestigos
sinjoron Laforge dum abrupta ekkresko de blinda furiozo.
Alvenis
iu virino. Ŝi serĉis iun kaj ŝajnis vojerarinta en la fabriko. Kun
surprizo, Reĝina rekonis Johanan Boli, la edzinon de la nigrulo.
Kiucele ŝi venis ĉi tie ?
Ankaŭ
sro Laforge vidis ŝin. Lia malamika vizaĝo eĉ pli rigidiĝis. Li
ne paŝis sed ekkuris al ŝi.
''Kiu
estas vi ? Kion vi faraĉas ĉi tie ?''
Tiu
mirinda viro tuj rekonis iun ajn, kiu ne estis el liaj laboristoj.
''Bonvolu
pardoni, sinjoro Laforge'', balbutis Johana. ''Mi estas la edzino
de Boli, la nigrulo, kiu estis ŝoforo ĉi tie. Tial mi kaŝe eniris
por paroli al vi...''
''Kiel
aroganta vi estas !''
''Mi
havas tri etajn infanojn ; sinjoro Boli ne havas postenon pro
tiu striko. Kaj ne ricevas monatribuon por senlaboro... Li bezonus
elirbileton...''
''Ĝin
vi ne havos !''
''Sed
tio estus senkosta por vi, sinjoro.''
''Via
edzo ne estis maldungita, ĉu ? Memvole li foriris, nu?Neniam mi
kontraŭdirus tion por lin plezurigi. Ke li mizere iom travivu, tiel
li scios ! Foriru.''
''Sinjoro...''
''Remon,
gvidu tiun ĉi virinon ĝis la elirpordo.''
NB : * ''God verdaeme !'' = blasfemo : ''Dio min damnu !''
----------------DAŬRIGOTA----------------