vendredi 22 novembre 2019

LA BILARDPARTIO (2/2) - ALPHONSE DAUDET




La partnero de l' marŝalo estas stabkapitano de malgranda staturo, streĉpremata en sia uniformo, frizita, kun helaj gantoj. Elstara bilardludanto, li povus venki ĉiujn marŝalojn en la mondo, sed li scias resti je respekta proksimeco de sia estro. Li diligentas por ne gajni, kaj tamen ne tro facile perdi.

Tiun oni nomas sukcesonta oficiro.

Atentu, fraŭlo! Bone kondutu! La marŝalo gajnis dekkvin poentojn dum vi havas dek.
Temas pri daŭrigi la partion tia ĝis ties fino, kaj vi estos farinta pli por via kariero ol se vi estintus ekstere kun la aliuloj, sub tiuj pluvtorentoj, kiuj dronigas la horizonton, kaj malpurigus vian belan uniformon kaj malbriligus la oron de viaj kordonaj ornamaĵoj, dum la atendo de la ordonoj, kiuj ne alvenas.

Tio estas ja interesa partio. La globoj ruliĝas, ektuŝas unu la aliajn, krucas siajn kolorojn. La borderoj bone efikas; la bilardodrapo varmiĝas...

Subite en la ĉielo pasas la flamo de kanonpafo. Obtuza bruo tremigas la vitrojn.
Ĉiuj tremetas : oni maltrankvile rigardas unu la alian. Nur la marŝalo nenion vidis, nenion aŭdis : sin klinante super la bilardo, li estas preparanta belegan retroiro-efikon; tiu ago estas ja lia plej efika ludtalento!

Sed jen nova fulmo kaj jen alia! La kanonpafoj sin sekvas, akceliĝas.
La servosoldatoj rapidiras al la fenestroj. Ĉu la prusanoj ekbatalas?
"Nu! Ili ataku!..." diras la marŝalo dum li frotas per kreto la pinton de sia bilardbastono...
"Estas via vico, kapitano!"

La stabo tremetas pro admiro. Turenne* dormante sur kanona fusto estas nenio kompare kun tiu marŝalo tiom kvieta antaŭ sia bilardo ĝuste kiam oni ekatakas!...

Dume plifortiĝas la bruego. Al la skuoj de la kanono miksiĝas la ŝirbruado de la mitraloj kaj la rulbruo de la plotonpafoj.
Ĉe la fino de la herbobedoj supreniras vaporo ruĝa kaj nigra sur ties bordoj. La tuta fundo de l' parko ekbrulas.
La konsternitaj pavoj kaj fazanoj kriegas en la birdejo; la arabaj ĉevaloj, flarante la pulvon, baŭmas en la fundo de la ĉevalejoj.
La ĉefkvartiro komencas emociiĝi. Depeŝon post depeŝo, galopege alvenas la stafetoj.
Oni petas la marŝalon!

La marŝalo estas ne alirebla. Ĉu mi ja ne diris al vi ? nenio povus malhelpi, ĝis li finos sian partion...
"Jen via ludvico, kapitano!"

Sed la kapitano malatentas. Tio okazas eĉ al junulo! Nun li konfuziĝas kaj ludas du seriojn, kiuj preskaŭ donas al li la venkon.

Ĉifoje la marŝalo koleregas. Surprizo kaj indigno ekaperas sur lia vizaĝo.
Ĝuste tiam, alvenas rapidege galopanta ĉevalo, kiu falegas en la korto. Servosoldato kovrita de koto malrespektas la regulon : li eniras per unu salto sur la peronon :
"Marŝalo!... Marŝalo!..."

Nu, vidu kiel oni akceptas lin!

Tute kolerega kaj ruĝa kiel virkoko, la marŝalo sin montras ĉe la fenestro kun sia bilardbastono en la mano.
"Kio okazas? Kio estas?... Ĉu do ne troviĝas deĵoranto ĉi tie?"
"Sed marŝalo..."
"Bone... Tuj poste... Oni atendu miajn ordonojn, je Dio!"

Kaj abrupte refermiĝas la fenestro.
Oni atendu liajn ordonojn!...

Dume, jen kio okazas al la kompatinduloj : la vento puŝas la pluvon kaj la mitrajlon en iliaj vizaĝoj. Tutaj batalionoj estas venkitaj dum aliaj restas senutilaj, kun la armiloj pretaj en la brakoj, kaj ne komprenas tian senreagon.
Nenio farenda! Oni atendas la ordonojn!...

Estas mirinde, ĉar oni ne bezonas ordonojn por morti! La homoj morte falas je centoj malantaŭ la arbetaĵoj en la tranĉeoj, fronte al la silenta kastelo. Eĉ falintaj, ilin plu ŝiras la kugloj, kaj el iliaj malfermataj vundoj silente elfluas la oferema sango de Francio...

Supre en la bilardsalono varmegas : la marŝalo regajnis sian unuan rangon, sed la malgranda kapitano sin defendas kiel leono...

Dek sep!... Dek ok!... Dek naŭ!...

Oni havas apenaŭ la tempon por registri la poentojn!
Proksimiĝas la batalbruo.
La marŝalo ludas nun sola kaj nur por si mem.

En la parkon jam falas la obusoj.
Jen unu, kiu eksplodas super la baseno. La akvospegulo frakasiĝas; unu cigno naĝas kun timego meze de kirlo de sangaj plumoj.

Jen la lasta ludfrapo.

Regas nun granda silento. Nur aŭdiĝas la pluvo sur la karpenlaŭbo, konfuza rulbruo malsupre de la monteto, kaj, de la akvosorbitaj vojoj, kvazaŭ piedpremado de rapidiranta grego...
La armeo estas fuĝanta...

La marŝalo ĵus gajnis sian partion.

FINO

NB : Bilardo :
eo.wikipedia.org/wiki/Bilardo

* Turenne :
eo.wikipedia.org/wiki/Henri_de_la_Tour_d%27Auvergne_de_Turenne

3 commentaires:

  1. Bonega traduko. Mi jam legis ĝin en ies alia traduko. Mi devas traserĉi mian dosierujon pri tradukoj.

    Amike,
    Dorota

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankon pro via simpatiplena komento, kara Dorota!
      Estu ĉiam bonvena!

      Tiun ĉi tradukon mi jam aperigis en mia paĝaro ĉe Ipernity. Bedaŭrinde tiu retejo tute ne plu taŭgas por skribi artikolojn... Mi ankaŭ provis ĉe Nubo.com.
      Hodiaŭ mi ĵus decidis krei ĉi tiun propran blogaron... kun la espero, ke ĝi plaĉos al multaj samideanoj.
      Pasigu tre agrablan semajnfinon.
      Plej amike el centra Francio salutas vin
      Mikelo
      PS : Vi estas la unua persono, kiu aldonis komenton ĉi tie.

      Supprimer
  2. BV pardoni tiun eraron : anstataŭ Nubo.com mi devis skribi Nubo.re

    RépondreSupprimer