vendredi 22 novembre 2019

LA BILARDPARTIO (1/2) - ALPHONSE DAUDET




Ĉar oni interbatalas de du tagoj, kaj ili tranoktis kun la tornistro sur la dorso sub torenta pluvo, la soldatoj estas lacegaj. Tamen, de tri tedaj horoj, oni lasas ilin atendenui, batalpretaj en la flakoj de ĉefaj vojoj, en la koto de malsekigitaj kampoj.

Pezaj pro laco, la pasigitaj noktoj kaj la transmalsekigitaj uniformoj, ili alpremiĝas unuj al la aliaj por sin varmigi, por kuraĝigi unu la alian.

Estas iuj, kiuj starante dormas, apogataj al la dorsosako de najbaro; kaj sur tiuj vizaĝoj malstreĉaj, kvietaj en la dormo, pli bone vidiĝas la lacego kaj la mankoj.
La pluvo; la koto; la manko de fajro; la manko de supo; la ĉielo premnuba kaj nigra; la malamiko, kiun oni ĉie sentas proksime.
Tio estas vere malgaja.

Kion oni faras ĉi tie? Kio okazas?

Kun ties faŭkoj turnitaj direkte al la arbaro, la kanonoj ŝajnas gvati ion.
La embuskigitaj mitraloj fikse rigardas la horizonton.
Ĉio aspektas preta por atako.

Do, kial oni ne atakas? Kion oni atendas?...

Oni atendas ordonojn, kiujn la ĉefkvartiro ne sendas...

Tamen tiu ĉefkvartiro ne troviĝas malproksime.
Ĝi estas tiu bela kastelo Ludoviko la 13a-stila, kies ruĝaj brikoj lavitaj de la pluvo brilas meze de la deklivo inter la masivoj.
Jen vera princa domo, kiu indas porti la flageton de marŝalo de Francio!

Malantaŭ granda fosaĵo kaj ŝtona deklivo, kiuj apartigas ilin de la vojo, la herbobedoj rekte supreniras ĝis la perono, ebenaj kaj verdaj, borderitaj per vazoj kun floroj.
Aliflanke, sur la intima parto de la domo, la laŭbo de karpenoj* formas luman breĉon; la basenego, kie naĝas cignoj, sterniĝas kiel spegulo; kaj sub la pagodaspekta tegmento de grandega birdejo, eligantaj akutajn kriojn en la foliaro, pavoj kaj oraj fazanoj agitas la flugilojn aŭ pave paradas.

Kvankam la dommastroj estas foririntaj, oni ne sentas tie la forlason, la plenforlason de milittempo.
La oriflamo de l' armeestro protektis eĉ la plej etajn floretojn de la herbobedoj; kaj oni ege surpriziĝas trovi, tiel proksime de l' batalkampo, tiun riĉan trankvilecon, kiu elvenas el la ordo de la aĵoj, el la ĝusta vicigado de la bedoj, el la silenta profundeco de la grandaj aleoj.

La pluvo, kiu tie for, amasigas tiom aĉan koton sur la vojetoj kaj kavigas tiom profundajn radsulkojn, plu estas nura pluveto eleganta kaj aristokrata, kiu revigligas la ruĝon de la brikoj kaj la verdon de la razenoj; kiu briligas la foliojn de la oranĝarboj kaj la blankajn plumojn de la cignoj.
Ĉio rebrilas; ĉio estas kvieta.

Ververe, sen la flago, kiu flirtas sur la pinto de la tegmento, sen la soldatoj deĵorantaj antaŭ la krado, neniam oni sin kredus en la ĉefkvartiro.

La ĉevaloj ripozas en la ĉevalejoj. Tie kaj tie ĉi, oni renkontas servistojn de oficiroj; servosoldatojn sen uniformo, kiuj gapvagas proksime al la kuirejoj; aŭ iun ĝardeniston kun ruĝa pantalono, kiu trankvile movadas sian rastilon en la sablo de la kortegoj.

La manĝoĉambro, kies fenestroj rigardas la peronon, vidigas tablon kun duone demetita manĝilaro kaj senkorkigitaj boteloj, kun glasoj senbrilaj kaj malplenaj; sur la ĉifita tablotuko troviĝas restaĵoj de manĝo post la foriro de la kunmanĝintoj.

En la apuda ĉambrego aŭdiĝas laŭtaj voĉoj, ekridoj, rulantaj globoj, koliziantaj glasoj.
La marŝalo estas ludanta sian partion, kaj jen kial la armeo atendas ordonojn.

Kiam la marŝalo komencas sian partion, eĉ se falegus la ĉielo, nenio en la mondo povus malhelpi, ke li finos ĝin.

La bilardo!

Jen la malvirto de tiu eminenta militulo...
Li troviĝas tie, serioza kiel dum batalo, paradvestita, kun la brusto kovrita per medaloj, kun la okuloj brilaj, kun la vangoj ruĝaj pro la vigligo de la manĝo, de la ludo kaj de la brando.

Lin ĉirkaŭas liaj adjutantoj, flatemaj, respektemaj, ekĝojantaj pro admiro je ĉiu el liaj trafaj batoj. Kiam la marŝalo ricevas poenton, ĉiuj impetas por registri ĝin; kiam la marŝalo soifas, ĉiuj volas prepari lian grogon. Okazas susuro de epoletoj kaj de plumfaskoj, klinktintado de krucoj kaj de kordonaj ornamaĵoj.

Vidante ĉiujn tiujn beletajn ridetojn, tiujn delikatajn riverencojn de flatemuloj, tiom da brodaĵoj kaj novaj uniformoj en tiu alta ĉambrego kun lignotegaĵoj, oni memorigas la aŭtunojn en Compiègne** kaj iom ripozas de la makulitaj kapotoj, kiuj atendenuas tie for, laŭ la vojoj, kaj formas tiel malhelajn grupojn sub la pluvo.


* karpeno : eo.wikipedia.org/wiki/Karpeno

**Compiègne : la imperiestro Napoleono la 3-a ofte loĝis en la kastelo de tiu urbo. La oficiroj de tiu rakonto certe ĉeestis aŭtunajn ĉasadojn en la apudaj arbaroj.

                                                                                                             DAŬRIGOTA


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire